TEJO-aktuale: numero 395, 2014-10
Malsukcesa elŝuto.
La Eŭropa Rendevuo de Stella bonvenigas ĉiujn, esperantistojn kaj
neesperantistojn je ĉiuj aĝoj. La Eŭropa Rendevuo ĉiujare akceptas
centon da partoprenantoj, kaj estas ideala okazo por renkonti kaj konatiĝi
kun esperantistoj el norda kaj tuta Francio, Britio, Belgio, Germanio, k.a.
La Eŭropa Rendevuo de Stella okazas dum novembra semajnfino: En 2014 ĝi
disvolviĝos de sabato la 15-a ĝis dimanĉo la 16-a de Novembro. Ĝi
kunligas diversgradajn Esperanto-staĝojn kaj distraĵojn, en plej amika
etoso. La Eŭropa Rendevuo de Stella estas la plej grava Esperanto-aranĝo
en norda Francio!
Aliĝu rapide! La nombro de partoprenantoj estas limigita!
Legu pli: http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm
Jen artikolo pri FESTO aperis en la retejo de la Balta Ondo ĉi tie: http://sezonoj.ru/2014/10/festo-3/,
ankaŭ fotoalbumoj videblas tra tiu ligo: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/779295
Bonvolu tion viziti kaj diskonigi, dankon. Amike, Flo!
La tradicia novjara aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj okazos en urbo
Jülich, Germanio, inter Köln kaj nederlanda limo (kun plilongiga ebleco
ĝis 4 januaro 2015).
Jam pasintjare ni anoncis la adiaŭon de niaj longjaraj kaj tradiciaj
Internaciaj Festivaloj, sed pluraj demandis, pluraj petis, pluraj sopiris
al plia IF - ni do prokrastas la adiaŭon je unu jaro ... venis la ideo kaj
instigo okazigi ankoraŭ unu plian IF, nome la 31-an en tute nova domo en
Jülich, urbo inter Köln kaj Aachen resp. nederlanda/belga limoj. Legu
pli: http://www.internacia-festivalo.de/
- SEK-Bulteno 42/43: http://www.gazetejo.org/
- La Riverego 117: Sciuri en Montrealo, vojaĝo al Nagasako, rekorda NASK,
kaj pli!: http://www.esperanto.qc.ca/
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj,
Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a
de novembro, http://gresillon.org/
Staĝo de Interkant, Gresiljono, Francio, 25a ĝis 29a de oktobro 2014, (http://www.gresillon.org)
KKPS - KlaĉKunveno PostSomera 2014, Wijk aan Zee, Netherlando, 7a ĝis 9a
de novembro 2014, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra
Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
18a KEKSO, Bielefeld, Germanio, 14a ĝis 16a de novembro 2014, http://www.esperanto.de/kekso aŭ
https://www.facebook.com/events/614553255328019/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo (ĈAR.14), Rabka Zdroj, Polando, 21a ĝis 23a
de novembro, http://krakovanoj.pl/ĉar/index.html
Malferma tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, 29a de novembro
2014, https://www.facebook.com/events/1471062526510008/
'Didaktika Afiŝaro', CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 6a de
decembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis
14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de
decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara
Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro
2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu