TEJO-aktuale: numero 389, 2014-08

Egalecen - la unua blogo en Esperanto pri feminismo, GLAT-aferoj ktp

Egalecen jam estas en la reto! Nun vi povas ĉiusemajne legi diversajn pensigajn kaj mojosajn artikolojn pri seksegaleco, GLAT-rajtoj, sekspozitivismo kaj rilataj aferoj. Sekvu la blogon kaj kontribuu al la diskutoj per viaj komentoj! Vi ankaŭ bonvenas kontakti nin por proponi vian artikolon.
http://egalecen.wordpress.com/
Retadreso: egalecen ĉe gmail.com
Facebook: https://www.facebook.com/egalecen
Twitter: https://twitter.com/Egalecen

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Se vi estas inter 17 kaj 25 jaraĝa eŭropano, kaj...

Malsukcesa elŝuto.

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? Berlino, Germanio, 20a ĝis 21a de septembro 2014

Malsukcesa elŝuto.

Ne mistrafu Orangan Renkontiĝon, Hernusando, Svedio, 3a ĝis 5an de oktobro 2014!

Por la sepa fojo, Hernusanda Esperantista Klubo (HEK) organizos la Oranĝan Renkontiĝon, kiu estis kaj estos bonetosa esperantista semajnfino kun muziko, ludoj, diskutoj, naturaj ekskursoj kaj artaj metiejoj en la vilaĝo Aspnäs ekster Hernusando (Svedio). La renkontiĝo komenciĝos la 3-an de oktobro je 18:00 kaj finiĝos la 5-an de oktobro je 13:30.

Por ricevi pli da informo kaj aliĝi al la renkontiĝo, bonvolu viziti http://www.esperantosverige.se/eventoj/oranga-renkontigo-2014-apelsintraffen-2014 .

Bonvenegon!

Aliĝilo de KS 2014 jam pretas!!!

Komuna Seminario inter Ĉina, Japana, Vjetnamio kaj Korea junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar aziaj landoj. Ĉi jare ĝi okazos en Hoĉiminh Urbo de Vjetnamio de la 26a ĝis la 28a Decembro, 2014. Ĝi estu la plej memorinda evento de aziaj junuloj ĉijare! Do bonvolu aliĝi al tiu ĉi bela evento! Kontaktu LKK ĉe vejo.vjetnamio ĉe gmail.com

Antaŭinformon: Migrado en la Vogezoj, Pairis, Alsaco, Francio, 4a de oktobro 2014

Geesperantistoj el Strassburgo kaj Oberkirch invitos vin por sabato la 4a de Oktobro al “Kvar lagetoj migrado“ en Pairis, Alsaco.

Lac vert, lac de truides, lac blanc, lac noar. Daŭro de la migradon ĉirkaŭ 5 horoj + .

Gvidos nin la famkonata amiko: Bernard Reiffsteck kaj Engelbert Sester.

Renkontiĝejo: 10a horo ĉe parkejo ĉe Pairis

Per aŭto atingebla: Sélestat – Ribeauville – Kaysersberg – Orbey – Pairis aŭ de Freiburg – Breisach – Colmar - Kaysersberg – Orbey – Pairis .

Aliĝiloj al Engelbert.Sester ĉe t-online.de (Esperantogrupo Oberkirch)
Precizajn informojn sekvos.

Kore salutas, Engelbert Sester.

[Esperanto] "Martin sen la talpoj" koncertos en Tuluzo, 6an de septembro

Vinilkosmo invitas al koncerto de Martin Wiese en Tuluzo. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/770499

[esperantic.org] Artikolo pri novjorka simpozio en Language Magazine

Malsukcesa elŝuto.

Novaj Esperanto-rilataj paĝoj en Facebook

- Nova germanlingva paĝo Esperanto-Freunde en fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/1450732878520042/permalink/1452185495041447/

- Esperanto-Societo Zuriko havas nun sian propran fejsbukpaĝon! Vizitu kaj ŝatu ĝin! https://www.facebook.com/pages/Esperanto-Societo-Zuriko/270869626441432

- Svisa Esperanto-Societo nun posedas propran fejsbukpaĝon. Vizitu kaj ŝatu ĝin. https://www.facebook.com/pages/Svisa-Esperanto-Societo/259045930972435?fref=ts

Venontaj renkontiĝoj

IBERIA RENKONTIĜO, L Arboç, Katalunio, Hispanio, 5an, 6an kaj 7an de Septembro, http://esperanto.cat/ir2014/hejmo_eo.htm

Kultura semajnfino de CDELI kun André CHERPILLOD, La Sagne (NE), Svisio, Sabato-dimanĉo, 6a ĝis 7a de septembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de septembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

TORPEDO 9: Herzberg im Harz, die Esperanto-Stadt, Germanio, 3a ĝis 5a de oktobro 2014. Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)

Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio, 17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de novembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 13a de decembro 2014, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu