[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Post unu jaro okazos en Wiesbaden, Germanujo
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 388, 2014-08-02
Malsukcesa elŝuto.
Kun profunda tristo ni akceptis la informon pri pereo de Maëna Volant.
Maëna estis komitatanino de Junulara Esperantista Franca Organizo. Pluraj
el ni renkontis ŝin interalie en kelkaj Esperanto-eventoj en Eŭropo. La
24-an de julio ŝi pereis en la aviadila katastrofo en Malio.
Nome de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ni esprimas sinceran
kondolencon al la familio de Maëna, al JEFO kaj al ĉiuj havis plezuron
ekkoni ŝin.
Łukasz Żebrowski
Prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Malsukcesa elŝuto.
Poezio:
Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus de Moínhos Pardavilo el
Galegio/Hispanio;
Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio;
Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio.
Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.
Prozo:
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Adiaŭo de Amir Naor el Israelo;
Tria premio: Tri virinoj, tri destinoj de Ewa Grochowska el Francio;
Honora mencio: Kristnaska nokto de Paulo Sérgio Viana el Brazilo ;
Honora mencio: La akacia parfumo de Lenke Szász el Rumanio.
Partoprenis 21 verkoj de 14 aŭtoroj el 10 landoj.
Eseo:
Unua premio : ne aljuĝita;
Dua premio : Poezio en interreto – nova poezio? de Paulo Sérgio Viana el
Brazilo;
Dua premio: Morto… kaj vivo en Amherst, Masaĉuseco de Steven Brewer el
Usono.
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj
Teatraĵo:
Honora mencio: La oka pordo de Luiza Carol el Israelo
Partoprenis 3 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj
Infanlibro de la Jaro 2013
Eldonejo Grafokom, Kroatio por Padma, la eta dancistino.
Partoprenis 8 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 550, 2014-08-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=550#2
Malsukcesa elŝuto.
Malsukcesa elŝuto.
- Nova kanto de litova grupo “Sepa & Asorti” https://www.youtube.com/watch?v=RC-MF2L__K4
- Post apero de la albumoj de Kapriol'! kaj Manuel (vidu ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/756407),
- Ĵus aperis nova albumo de nova esperanto-folka bando el Dordonjo en
Okcitanio nome MARAGAN': La albumo "Kiu semas venton..." atendas vin
por malkovro. Legu pri ĝi, vidu kaj aŭskultu ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/768601
- FESTO startos post unu semajno (16a-23/08/2014) nepre aliĝu kaj
partoprenu! Ĉi jare partoprenos artistoj kiuj neniam koncertis en FESTO
krome estos koncerta surprizo. Jen la definitiva koncerta programo : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/738669
- Koncerto de Martin sen la Talpoj en Tuluzo la 6an de septembro 2014:
Okaze de la miksado de la nova albumo de Martin & la Talpoj en la
studio de Vinilkosmo, la fama sveda kantisto gitaristo el Stockholmo,
Martin Wiese (Persone, Martin & la talpoj) koncertos sole laŭ
pop-folk-akustika stilo en la kela koncertejo de la Picejo Berfort ĉe 2
Strato Bertran de Born en Tuluzo... Tuluzanoj kaj regionaj esperantistoj
estas varme invititaj! Post la koncerto okazos la manĝoklaĉo de
septembro. La enirprezo estos libera kaj utilos por repagi vojaĝkostojn al
Martin. Por pliaj informoj kontaktu nin...
Vidu biografion de Martin en la renovigita elŝutejo de Vinilkosmo ĉi tie:
http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105.html
aŭ ankaŭ en la regiona platformo de la FLIM (Sendependaj eldonejoj de
Mezpireneoj: http://1d-midipyrenees.com/fr/artist/martin-la-talpoj
(sub la franca versio aperas la esperanta versio)
Plej muzikajn kaj varmajn salutojn de la tuta teamo de EUROKKA kaj
VINILKOSMO
Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg
2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo
Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de
aŭgusto, http://ses.ikso.net
SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella,
Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it
Kultura semajnfino de CDELI kun André CHERPILLOD, La Sagne (NE), Svisio,
Sabato-dimanĉo, 6a ĝis 7a de septembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de
septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/
Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis
21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/
Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de
septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis
28a de septembro, http://arkones.org
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) +
Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a
ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
TORPEDO 9: Herzberg im Harz, die Esperanto-Stadt, Germanio, 3a ĝis 5a de
oktobro 2014. Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452
La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de
oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/
3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de
oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)
Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio,
17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro
2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj,
Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a
de novembro, http://gresillon.org/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra
Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis
14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de
decembro, vejo.vjetnamio ĉe
gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara
Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro
2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu