[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ofte homoj havas grandan entuziasmon kaj agademon, sed foje ili bezonas ion pli por plene esprimi sian potencialon por efike agadi kadre de sia organizo.
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 387, 2014-08
Malsukcesa elŝuto.
Ĉu vi pretas dediĉi la lastan septembran semajnfinon al E-kulturo, arto
kaj scienco?
1. Programo
Kristaliĝas programo de ĉi jara Konfrontoj. Ĝi estos plena de
prelegoj, koncertoj, prezentaĵoj kaj elpaŝoj. Indas viziti nian retejon
por legi la plenan programon en ĝia aktuala formo. La granda stelulo de la
Miela Vespero estos grupo KAJTO.
Aktualigata programo troveblas en nia retejo. Ni daŭre akceptas
programkontribuantojn kaj premias ilin per 50% rabato de la kotizo.
2. Tria Interlingvistika Simpozio 25-26.09
Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. Indas kombini
sian partoprenon en "ARKONES" kun tiu grava evento. Partopreno estas
senkosta. Detaloj kaj aliĝo: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
Interlingvistikaj Studoj: nova starto. Nova starto de la plej kompletaj
studoj pri Interlingvistiko, kiu funkcias ekde 1998. En septembro 2014
startos nova grupo. Kandidatoj el la tuta mondo estas bonvenigataj.
Postulo: bona kono de E-o (min. nivelo B2) kaj baza kono de E-kulturo, baza
diplomo pri superagradaj studoj. Aliĝdato: 15.08.2014. La unua sesio
okazos inter la 20-24.09.2014.
Informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/index.html
3. Aliĝo kaj loĝebloj
Eblas aliĝi malmultkoste antaŭ la aranĝo pere de la reta aliĝilo:
http://www.arkones.org/partopreno/aligilo
Kotizoj ekde 15 eŭroj (45 zł por poloj). Pluraj rabatoj!
Loĝigo en Junulargastejo Cinnamon ekde 5 eŭroj inklizive matenmanĝon.
Ne forgesu inviti nianome aliajn esperantistojn en via urbo.
Amike via, Tobiasz Kaźmierski, +31-641010695, http://www.arkones.org
- [FESTO 2014] Ekzistas ĉi-jare karavano al FESTO! Rigardu en la retejo:
http://www.alesk.eu/festo2014/loko/lieu/
- Tre baldaŭ okazos FESTO, nur kelkaj tagoj por aliĝi, rapidu !!! https://www.facebook.com/groups/405914452876113/
aŭ http://www.alesk.eu/festo2014
La konata esperantisto Mikaelo Lineckij el Kievo, la ĉefurbo de Ukrainujo,
venos fine de aŭgusto al Germanujo por prelegi en lokaj kluboj. Vi povas
inviti lin ekde la 24-a de aŭgusto; ankoraŭ ne certas la fina tago de lia
restado, eble estos la 5-a de septembro.
Li preparis plurajn prelegojn:
1. Ukrainaj popolaj kantoj kun la instruado
2. Uzo de ludoj dum E-kurso kun la parktiko
3. Novaj metodoj por netradicia kuracado
4. Logikaj taskoj por paroliga kurso kun la trejnado
5. Popularaj diverstemaj anekdotoj
6. La aktuala situacio en Ukrainujo
Ĉi-lasta temo aparte taŭgas ankaŭ por ĝenerala publiko.
Detalojn pri la gasto vi trovas sur
http://turneoj.wikispaces.com/Lineckij+2014
Bonvolu gastigi lin laŭ la kondiĉoj de Pasporta Servo. Kiel kontribuon al
la vojaĝkostoj mi petos 30 EUR. Se via klubo ne povas pagi tion, ne hezitu
tamen skribi al mi kaj ni trovos solvon.
Amike salutas, Lars Sözüer, komisiito de GEA pri rondvojaĝoj, http://turneoj.wikispaces.com/
Malsukcesa elŝuto.
Ni havas 3 bonajn novaĵojn por anonci al vi!
La unua estas ke finfine la elŝutejo de VINILKOSMO finrekonstruiĝis...
Estis grandega laboro, multega horoj antaŭ la komputilekrano, de kiam ĝi
estis fermita en marto post dua pirata atako... ĝis hodiaŭ! Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/756407
87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/
Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj,
SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a
ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4
24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei,
sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso
Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg
2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo
Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de
aŭgusto, http://ses.ikso.net
SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella,
Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it
Kultura semajnfino de CDELI kun André CHERPILLOD, La Sagne (NE), Svisio,
Sabato-dimanĉo, 6a ĝis 7a de septembro 2014, http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de
septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/
Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis
21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/
Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de
septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis
28a de septembro, http://arkones.org
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) +
Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a
ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
TORPEDO 9: Herzberg im Harz, die Esperanto-Stadt, Germanio, 3a ĝis 5a de
oktobro 2014. Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452
La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de
oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/
3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de
oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)
Svisa Feria Esperanta Renkontiĝo (SFERO), Vordemwald, Argovio, Svisio,
17-an ĝis 19-an de oktobro 2014, http://esperanto.ch/konkurso
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro
2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj,
Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a
de novembro, http://gresillon.org/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra
Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest
ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis
14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de
decembro, vejo.vjetnamio ĉe
gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara
Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro
2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu