TEJO-aktuale: numero 386, 2014-04-10
Informu viajn lokajn radio-staciojn, televidon kaj gazetaron pri
Esperanto-Tago. https://www.youtube.com/watch?v=siVZPQ7c4xA
Ankaŭ distribuu afiŝojn pri la tago, ekzemple en lokaj bibliotekoj ktp http://www.gazetaro.org/esperanto-tago/index.htm
Kiel kutime, ĉiam antaŭen, Brian (esperanto.tago ĉe gmail.com).
P.S. Se la teksto ne ekzistas en via lingvo, bonvole sendu al nia
desegnisto, Peter Oliver rete – (peteroliver ĉe wanadoo.fr)
Kvar filmitaj prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en la 97-a UK
en Hanojo en 2012 aldoniĝis al la kolekto de la Reta Kinejo de UEA en
YouTube. Ĉiuj filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.
Du prelegoj temas pri arto. Sub la titolo Movado aŭ kulturo? (53’) prof.
Humphrey Tonkin traktas la ideologian bazon de la Esperanto-poezio, dum
Jonathan Cooper parolas pri Moderna arto: kio ĝi estas kaj de kie ĝi
venas? (2-a parto, ambaŭ kune 51’). D-ro Jukka Pietiläinen havas
ĵurnalistikan temon, Novaĵoj translimen (57’), sub kiu li analizas la
geografian strukturon de internaciaj novaĵoj. Kiu kontrolas la registarojn
de la mondo? demandas d-ro Gábor Márkus , priskribante mekanismojn en
diversaj landoj por kontroli la funkciadon de ties registaroj.
En la retejo de IKU troviĝas listo de ĉiuj prelegoj, kies filmregistaĵo
estas videbla en la Reta Kinejo. La tekstoj de la prelegoj estas
publikigitaj en la t.n. IKU-libro. (Fonto:Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro
540, 2014-04-10) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=540#2
La 14-an de junio, per la parola ekzamensesio en la brazila urbo Kuritibo,
finiĝis la Tria Tutmonda Ekzamentago, en kiu partoprenis 164 personoj en
17 urboj en 12 landoj (detala statistiko haveblas en la retpaĝo).
En kvin lokoj okazis ankaŭ parola parto. Pasintjare ĝi jam okazis en
Arras, La Chau x-de-Fonds, Limoges kaj Tecamac, dum ĉi-jare Curitiba
unuafoje provis la novteknologian manieron realigi ĝin.
En junio kaj julio okazos la korektado kaj taksado. La atestilojn oni
planas enmanigi dum la UK en Bonaero rekte al la ĉeestantaj sukcesintoj
aŭ al la reprezentantoj de la ekzamenlokoj. Se ĉiuj ekzamenitoj sukcesos,
la nombro de ĝisnunaj sukcesintoj atingos 1446 kaj la ronda nombro de 1500
povos esti atingita ĝis la fino de tiu ĉi jaro.
En julio kaj aŭgusto okazos tri ekzamensesioj.
(Laŭ edukado.net)
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj, N-ro 545, 2014-06-28) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=545
- Sennacieca semajno alternativa -- 2014-aŭgusto-1/9
KURSOJ: Korea natura medicino. Paroligo. Cseh-metodo.
PRELEGOJ: Pentrarto. Situaco en Irano. Ekonomio ĝenerale. Monda
demokratio. Korea kulturo. Saniĝo per spiritaj fortoj.
ATKIVAĴOJ: Kuracado per farunoj. Tajĝiĉuano. Ekskurso al Luar-kasteloj.
Teatraĵoj kaj skeĉoj. Libroservo. Biciklado.
Detaloj en http://www.gresillon.org/s3
- Festa Semajno por infanoj, junuloj, familioj -- 2014-aŭgusto-9/17
AKTIVAĴOJ: Farado de manpupoj. Trezorserĉoj. Gimnastiko. Manlaboroj.
Kanzon-kantu. Banado en lagoj
KURSOJ: Cseh-metodo. Ludu ni por paroli. Libroservo
DISTRAĴOJ vespere: Folk-balo kaj koncerto de Kapriol’. Vojaĝo tra
Brazilo. Mutaj filmoj
Detaloj en http://www.gresillon.org/s4
Resumo pri la somero en kastelo Greziljono: http://www.gresillon.org/somero
Post unujara paŭzo (pro la ILEI-konferenco en julio 2013) denove okazos la
Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia en Herzberg am Harz – la
Esperanto-urbo. La celo estas pluklerigado per fakprelegoj, traktado de
interesaj fakaj temoj, diskutado pri tendecoj, ebloj, novaĵoj de instruado
de fremdaj lingvoj, ebligo de spertinterŝanĝo al gekolegoj, helpo per
metodikaj-didaktikaj konsiloj al la malpli spertaj gekeolegoj, ktp.
Ĉeftemo: Libroj – Bildoj – Filmoj. Instruado per modernaj metodoj al
moderna klientaro.
Kotizoj: 30 EUR (EGS-membroj), 45 EUR (GEA-membroj), 60 EUR (sen membreco),
sen kotizo por GEJ-membroj. Aliĝu al TORPEDO 9 ĝustatempe!
TORPEDO estas organizata jam la 9-an fojon de AGEI kaj Germana
Esperanto-Centro – Filio de GEA por Klerigado kaj Kultruo kaj la
partopreno en ĝi kalkuliĝas ankaŭ kiel studmodulo en la klerigsistemo,
do eblas akiri kreditpoentojn.
Detaloj pri la klerigofertoj, studmoduloj: http://ic-herzberg.de/page.php?pid=81093452
La interesaĵo de la ĉi-jara pedagogia-metodika seminario estos la tiam
okazonta Herzberga Esperanto-Filmfestivalo la 4-an de oktobro, ekde la 19-a
horo en la Kavalira Salono de la Welf-kastelo, en kiu pluraj etfilmoj,
videaĵoj estos prezentataj ne nur por Esperanto-partoprenantaro, sed
ankaŭ por germanlingva publiko. La spektantoj mem prijuĝos la filmojn kaj
la plej bonaj en la konkurso ricevos valorajn premiojn.
Malsukcesa elŝuto.
Rezervu vian semajnfinon kaj frue prizorgu tranoktadon en La Sagne aŭ en
La Chaŭx-de-Fonds. Ne atendu longe, ĉar temas pri turisma sezono!
Detala programo aperos baldaŭ en la paĝo: http://www.cdeli.org/Eventoj-de-CDELI.html
La evento-loko kaj hotelo: http://www.lasagne.ch/index.php?id=32008
Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net
Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio
2014, http://koro.brazilo.net/ aŭ
http://tinyurl.com/koro-rio
70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014
aŭ http://ijk.brazilo.net/ aŭ http://www.tejo/ijk
Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj
instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en
formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la
Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
47-a ILEI-konferenco, Montevideo, Urugvajo, 19-a ĝis 25-a de julio 2014,
http://ilei.info/
BEMI-karavano al IJS 2014, 20a ĝis 25a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/267532046740714
12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto
2014, http://www.esperantoland.org/somere
25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10
kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto, https://www.facebook.com/events/264440613710468
kaj http://ijs.hu/eo
99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de
aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj
Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ
SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis
9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3
87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/
Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj,
SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a
ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4
24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei,
sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso
Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg
2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo
Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de
aŭgusto, http://ses.ikso.net
SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella,
Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it
25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de
septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/
Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis
21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/
Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de
septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html
30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis
28a de septembro, http://arkones.org
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) +
Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a
ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de
oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/
3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de
oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro
2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj,
Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a
de novembro, http://gresillon.org/
Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra
Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest
ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/
67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis
14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de
decembro, vejo.vjetnamio ĉe
gmail.com aŭ https://www.facebook.com/events/638292086208245
Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara
Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio,
27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr
6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro
2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu