TEJO-aktuale: numero 385, 2014-07

La Organizteamo avertas: Ekde la 1a de julio nur eblos al vi aliĝi al IJK surloke laŭ pli kosta kotizo.

Kontrolu vian kotizon ĉe http://ijk.brazilo.net/aligho/kotizo
Aliĝilo: http://ijk.brazilo.net/aligho/alighilo
Kiel pagi: http://ijk.brazilo.net/aligho/kiel-pagi
Se vi havas ajnajn dubojn, nepre skribu al ni: ijk ĉe brazilo.net
La Organizteamo atendas vin.

Kandidatiĝu por organizi la 72-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por la unua fazo estas la 1-a de septembro 2014.

Kaj nun vi certe demandas vin kion signifas "la una fazo". Ĉi jare ni decidis iom ŝangi la kandidatiĝsistemon. En la unua fazo ni akceptas ne finprepartitajn proponojn, bazan prezentadon de via propono en formo de (ne nepre komplete) plenigita invitilo, kiun vi trovas en http://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.odthttp://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.dochttp://tejo.org/files/IJK-invitilo_2016.pdf. Trovu vian teamon, trarigardu la formularon kaj plenigu per tiuj informoj, kiujn vi havas. Kontaktiĝu kun TEJO - kun estrarano pri kongresoj kaj sendu vian kandidatiĝon. Klarigu kiuj estas la mankantajn informoj kaj kial ili estas nedefinitaj. La celo de tiu ĉi sistemo estas ke oni diskutu la invitilon kaj manieron plenigi ĝin kun TEJO. Se ni scios pli frue ke vi intencas kandidatiĝi, ni pli frue povos eklabori kun vi kaj helpi vin. Do, ne necesas atendi la limdaton - vi povas kontatki nin jam nun.

En la dua fazo ni akceptos finpreparitajn proponojn nur de tiuj kandidatoj kiuj jam anoncis sin en la unua fazo de la konkurso. Do ne eblos eniri fazon du, sen esti en la unua fazo. Limdato pot la dua fazo estas la 1-a de oktobro 2014.

Kial ni faras tiel? Ĉar ni rimarkis ke ofte venas nefinplenigitaj kandidatiĝoj, ne sufiĉe detalaj proponoj kaj miskomprenoj pri tio kio gravas kaj kio ne. Ni volas atigni, ke en la unua fazo okazu konsultiĝo kun TEJO pri la kandidatiĝo mem kaj ke tiamaniere la ideoj kiujn vi havas estu jam prilaboritaj.

Ni liveras al vi ankaŭ kelkajn helpilojn por ke vi pli facile povu prepariĝi. Sub la invitilo vi trovos “Manlibron pri Kiel organizi Internacian Junularan Kongreson kaj aliajn Esperanto-renkontiĝojn?” publikigitan antaŭ multaj jaroj sed daŭre tre utilan. Aldone, por havi bonan ideon kiom da kunorganizantoj vi povus bezoni, ni havas por vi preparitan “Superrigardon de taskoj”. En la sekva ligilo vi povas trovi pliajn dokumentojn kiuj povos helpi vin - http://tejo.org/eo/organizado_de_eventoj

Venu al Hungario: bonfartu kaj trejniĝu dum la 25a IJS!

- plurparta TEJO-trejnado, gvidota de Oleksandra Kovyazina (Sasha Murr): malmulte da teorio, multege da praktiko! ;)

- bunta kaj juneca programo: jubilea balo kaj torto, koncerto, sen-muzeaj kaj apenaŭ kostaj ekskursoj, fulmaj anstataŭ longaj prelegoj, refreŝig(it)a akvobatalo-ideo kaj multe pli: :)

- internacia kaj juna partoprenantaro, jam testita kaj taŭga ejo (ĉe senkosta plaĝo!), malaltaj kostoj, sperta, entuziasma kaj helpema teamo --> amuziĝo ĉiutage ĝis la nokto-nokto fin'!

- Ni deziras okazigi la 1-an internacian kusenbataladon dum la IJS - Internacia Junulara Semajno hmmm, ĉu la partoprenantoj volonte alportus kusenon por ĝui la mojosecon dum la pigra vespero?

Festu kun ni inter la 25a de julio kaj la 1a de aŭgusto! Pliaj detaloj ĉe http://ijs.hu/eo. Aldone, por kontroli la mojosecon: vidu ankaŭ la paĝon (+ la eventon) de IJS 2014 ĉe Facebook. ;)

Aktualaj informoj pri SES

- Ĉu la retpaĝo de SES estas tradukita al via nacia lingvo? Ĉu vi scias ke ĝi estas plene tradukita interalie al la japana? Ni helpu al komencantoj trovi informojn pri SES en multaj lingvoj! Helpu al ni traduki SES-paĝon!
- 250 personoj aliĝis al SES en Nitra! Ĉu estos pli? :)

La itala kongreso ne estas nur itala kaj ne estas nur kongreso

Ĝi havas la nomon “Itala Kongreso”, ĉar italaj esperantistoj aranĝas ĝin, sed de jaroj la partoprenantoj, la prelegantoj, la artistoj, ktp. estas pli neitalaj ol italaj. Ĝi estas vere eŭropa kongreso, sed pro diplomatiaj kialoj ni kaŝas tion.

Certe en ĝi estas la kongresa parto (tre altnivelaj seminarioj, tre profundaj/endormigaj prelegoj, debatoj, ktp.), kaj por tio vi venas kaj tion vi ĝuos, sed via partnero aŭ via samklubano malpli kongresema havos abundajn okazojn por partopreni niajn ekskursojn. Se vi iras al la paĝo: http://kongreso.esperanto.it/81/?page_id=388&lang=eo vi vidos, ke ĉiutage estas unu aŭ pli ol unu tŭttaga ekskurso kaj almenaŭ unu duontaga. Via partnero kaj via samklubano ne havos tempon por partopreni ĉiujn.

Ĵus estis subskribita la kontrakto, kun la organizantoj de tiuj ekskursoj.

Ne pensu ankoraŭ, sed aliĝu ĉe la paĝo http://kongreso.esperanto.it

Invite, via LKK

1-a Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso (SEJK), Vordemwald, Zofingo, Argovio, Svisio, 18-an de oktobro 2014

Nun la retejo por la 1-a Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso (SEJK) ankaŭ en Esperanto estas disponebla: http://esperanto.ch/konkurso/eo/

La finalo okazos, la 18-an de oktobro 2014, en la kadro de la 7-a SFERO (17-a ĝis 19-a de oktobro 2014) en Centro Adonia en Vordemwald (apud Zofingo, Argovio). Rezervu jam tiun gravan daton kaj partoprenu kiel publiko!!! Kaj se vi konas junulinon aŭ junulon (ankaŭ se li aŭ ŝi ne parolas Esperanton), kiu emas kanti aŭ/kaj komponi, tiam instigu lin aŭ ŝin partopreni la konkurson! Estas bona ebleco reklami Esperanton inter ne-esperantistoj!

Svisa koruso serĉas gekantistojn

Ni kunvenas plurajn tagojn. Ni dezirus ankaŭ ke nia aro iĝu pli internacie. Dum julio mi organizas kantsemajnon en Ardèche kun la svisa koruso por ekpretigi koncerton por UK 2015 en Lille, kompreneble se la nivelo sufiĉe bonos. Ni ŝatus ankaŭ registri kaj enmeti kantojn sur « Youtube ».

Por pli bone kompletigi nian aron, mi serĉas ĉefe 2 basulojn sed bonvenus ankaŭ aliaj voĉreĝistroj.
Kantsemajno en Archèche (Eyrieŭ valo) de la 7-a ĝis la 12-a de julio 2014

La aliaj kunvenoj okazos en Svislando: 27-28.09.2014 / 31.01-01.02.2015 / 30-31.05.2015.

Nia celo estus: registri e-kantojn por «Youtube», koncerti en Lille dum la 100-a UK en 2015, kaj iĝi pli internacie. Estas tamen postulata ke la partoprenantoj serioze laboru hejme kaj jam bone sciu la kantojn antaŭ ol alveni por la ripetadoj. Por faciligi tiun laboron ni sendas partiturojn kaj kantregistraĵojn kun apartaj voĉoj.

Kontakto: Elisabeth de Mestral - Francio (+33): 0475 64 48 45 / 0608 51 03 53, Svisa portebla: (+41): 079 431 89 45 / retadreso: de.demestral ĉe bluewin.ch

Interkant planas spektaklon ĉirkaŭ la vivo de Zamenhof kaj historio de Esperanto

Interkant pluas... kun Zdravka kaj Maja. Ni provas starigi spektaklon ĉirkaŭ la vivo de Zamenhof kaj historio de Esperanto. Ni jam renkontiĝis en majo kaj lernis kelkajn kantojn.

Ni planas duan kantstaĝon de Greziljono de la 24a ĝis la 28a de Oktobro 2014. Samtempe okazos la staĝo ''aŭtune'', vizitu la ttt-ejon de greziljono: http://gresillon.org

Ni denove precizigas, ke eblas eniri la aventur-trajnon iam ajn!

Vi havos detalojn kaj aliĝojn komence de septembro. Kontaktu Manjo Clopeau (manjo.clopeau ĉe gmail.com)

Novaj muzikaĵoj

- "Johannes Mueller -- Mastiku la fendojn": "Nova videaĵo por kanto de Johannes Mueller kiun ni kune filmis kaj muntis. Ĝuu! http://www.youtube.com/watch?v=3rlLY-yrgZc

- “Ne ekzistas”: "Homoj! Nova kanto kaj tuj ĝi aperis en konkurso. Ĝuu kaj ŝatu! http://soundcloud.com/johmue-eo/ne-ekzistas

Venontaj renkontiĝoj

SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/449892891777696

10-a kongreso de Europa E-Unio, Rijeka Kroatio, 6a ĝis 12a julio 2014, Eŭropa Esperanto-Unio LKK, (eeu ĉe europo.eu) kaj http://eeu-kongreso.webnode.com/

Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net

Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio 2014, http://koro.brazilo.net/http://tinyurl.com/koro-rio

70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014http://ijk.brazilo.net/http://www.tejo/ijk

Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

47-a ILEI-konferenco, Montevideo, Urugvajo, 19-a ĝis 25-a de julio 2014, http://ilei.info/

BEMI-karavano al IJS 2014, 20a ĝis 25a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/267532046740714

12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014, http://www.esperantoland.org/somere

25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto, https://www.facebook.com/events/264440613710468 kaj http://ijs.hu/eo

99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj

Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis 9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3

87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4

24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei, sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso

Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg 2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo

Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de aŭgusto, http://ses.ikso.net

SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014, http://www.pskk.be/

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro, Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro, vejo.vjetnamio ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015, http://www.esperantoland.org/nr/#nr

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu