TEJO-aktuale: numero 384, 2014-06

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Saluton! La nova numero de Kontakto jam troviĝas en la reta jarlibro!

Malsukcesa elŝuto.

3a Junulara Somera Komuna Aranĝo (JuSKA), Jimaguayú, Kubo, 9a ĝis 12a de oktobro

Vi povos ĝui diversajn eblecojn, inter kiuj troviĝas: ekskursoj kaj al la rivero situanta tre proksime de la ejo, nomata Najasa, kaj al la historia urbo Jimaguayú, interaliaj. La loko havas porinfanan parkon. Krome estas naĝejo, sportejo, ludejo, dancejo, vendejo, kampadejo, restoracio; eblas luado de ĉevalo kaj aliaj distraĵoj, kiujn disponigos la laborkomisiono de la evento mem. Por pliaj informoj kontaktu: Ariadna García Gutiérrez (arita_piscis14 ĉe yahoo.es)

Komuna Seminario (KS33), Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio, 26a ĝis 28a de decembro

Komuna Seminario estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar aziaj landoj Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio.

Ĉijare, VEJO, kunlaborante kun KEJ, JEJ, ĈJEA, okazigos la unuan seminarion en sia lando kiel oficiala membro de KS.

La ĝoja kaj agrabla renkontiĝo atendas nin! Kontaktu: vejo.vjetnamio ĉe gmail.com. Legu pli: https://www.facebook.com/events/638292086208245

Festi jarfine proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio : 13-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj NIS (Novjara Internacia Semajno), Bitburg, Germanio, 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015

Kelkaj homoj jam aliĝis al la 13-a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Bitburg, proksime de Francio, Luksemburgio kaj Belgio. Ĉu ankaŭ vi ŝatos kunfesti kun ni kaj pasigi semajnon en internacia etoso kaj kun vasta programoferto? Se jes, ĵetu rigardon al la prezento sur http://www.esperantoland.org/nr/#nr . Okazos de la 27-a de decembro 2014 ĝis la 3-a de januaro 2015 (sabato ĝis sabato, plilongiga tago ĝis dimanĉo, 4-a de jan.)

Kutime partoprenas 150 ĝis 200 partoprenantoj el deko da landoj. Volonte ni akceptos vian aliĝon - la aktuala aliĝperiodo finiĝos la 30-an de junio...

Jen kiel ekzemploj la programeraj listoj de la antaŭpasinta NR: http://www.esperantoland.org/nr2012_13/index.shtml#programeroj_anoncitaj kaj de la antaŭa http://www.esperantoland.org/nr2011_12/index.shtml#programeroj_anoncitaj

Ĉu logas vin la perspektivo pasigi unu semajnon da internacia kunvivado dum la jarŝanĝo ĉe Francio-Luksemburgio-Belgio?

Se jes, aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo. (Kaj se vi poste devos ŝanĝi viajn planojn: Eblas senkoste malaliĝi ĝis fino de aŭgusto.)

Aŭ eble vi havas ankoraŭ demandojn? Volonte ni respondos al vi!

Por la organiza teamo de Novjara Renkontiĝo

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand

Internaciaj ferioj
http://www.esperantoland.org

Venu FESTI al ROSKILDE FESTIVALO!

Antaŭ longe nia TEAMO por fari manĝbudon plenumiĝis kaj ni pensis kial ne havi pli da agrablaj homoj kun ni ĉi jare. Bona novaĵo - ni trovis PLUSAN deĵoron kaj tial VI povos veni FESTI kaj labori kun NI dum MOJOSA festivalo kun bonegaj KONCERTOJ.

Ankaŭ estas loko por viaj AMIKOJ. Bonvolu ALIĜI laŭ informoj troveblaj ĉe nia RETPAĜO: http://roskilde.festoklubo.dk/aligo

Plej amike, Rasmuzo kaj la organiza teamo

Stipendioj por AMO-4 en Italujo 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014

La kvara Seminario pri Aktivula Maturigo okazos kadre de la Itala Kongreso en Fai della Paganella (23-30a de aŭgusto 2014) en montara altaĵo apud Trento. La kongresa ĉeftemo estas: ‘Esperanto kaj novaj teknologioj’. Informoj: http://kongreso.esperanto.it/81/?lang=eo

La seminario AMO-4 okazos tra kvar matenoj, la 25an, 26an, 28an kaj 29an de aŭgusto (lunde, marde, ĵaŭde kaj vendrede), kun publika resuma sesio vendrede inter la 17.00h kaj 18.30h.

La Seminaria Temo estos: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto?

La ĉefa kaj kunordiga gvidanto estos Stefan MacGill, la vic-prezidanto de UEA. Li gvidos prezentaĵon, ‘Kiel agi internacie’ sekvatan de diskutgrupoj. Li gvidos rolludon pri la nove formita kontinento Azanio, kie la rolluda tasko estos la starigo de Kontinenta Komisiono por kunordigi la disvastigon de Esperanto tra ĉiuj landoj de tiu insulego. Aldone rolos tri/kvar pliaj gvidantoj, kies nomoj kaj temoj restas anoncotaj. Same baldaŭ ni anoncos eblojn por kongresanoj anonci sian deziron partopreni la seminarion.

Jen katalogo de subtemoj, kiujn ni povos trakti:

- Tradukoj: de Esperanto, al Esperanto, per Esperanto

- Vikipedio: pri Esperanto, en Esperanto

- Universitataj kursoj: pri Esperanto (kaj interlingvistiko); en Esperanto

- La esperanta popolo: socia konsisto; muziko, kulturaj interŝanĝoj

- Kunlaboro kun landaj/lokaj branĉoj de ne-esp-istaj internaciaj organizoj

UEA proponas kvar stipendiojn, po €125 por mildigi la kostojn de partopreno en la seminario. Ni invitas petojn por ricevi tiun sumojn. La petoj donu bazajn biografiajn informojn, resumu la ĝisnunajn movadajn rolojn de la petanto kaj la planojn por poste bone eluzi la gajnitajn konojn kaj spertojn en plua agado. La petmesaĝoj (modela longo ĉ. 500 vortoj) venu al stefan.macgill ĉe gmail.com kaj michela.lipari ĉe tiscali.it. Limdato por alveno: la 10a de julio. La petojn prijuĝos kvarpersona komisiono (UEA, LKK/IEF kaj IEJ). Ni anoncos al la petintoj la rezultojn ĝis la 15a de julio.

Stefan MacGill

Vicprezidanto de UEA

Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.

Somera programo de franca Esperanto-kastelo Gresillon

En Francujo, okcidente de Parizo, situas fama Esperanto-centro: kastelo Greziljono (Gresillon). Ĝi invitas vin lerni Esperanton kaj fari aliajn aktivaĵojn, amuziĝi kaj ripozi.

- Turisma Semajno -- inter la 29a de junio kaj la 6a de julio, studu Esperanton dum vi faras amuzajn ekskursojn en Francujo.

- Sennacieca Semajno Alternativa -- inter la 1a kaj 9a de aŭgusto, invitas vin lerni kaj prelegi pri interesaj temoj.

- Festa Semajno por Infanoj -- inter la 9a kaj 17a de aŭgusto, plaĉas al infanoj kaj iliaj familioj.

Vidu la someran programon en http://gresillon.org/somero .

BEMI-karavano al IJS 2014, 20a ĝis 25a de julio 2014

Komuna plurtaga biciklado al la jubilea renkontiĝo en Hungarujo, http://www.ijs.hu

Ni invitas vin bicikli kun ni laŭlonge de la rivero Danubo en esperantlingva etoso. La detaloj dependas de interkonsento inter la aliĝantoj. Jen unua provizora propono:

- startloko en Passau ĉe la landlimo inter Germanujo kaj Aŭstrio

- starttempo dimanĉo, la 20-a de julio, matene

- sabato, la 19-a de julio, taŭgas por vojaĝi trajne al la startloko, ekz-e per t.n. semajnfina bileto

- alveno en vendredo, la 25-a de julio

- tiel ni havos ses tagojn por bicikli ĉ. 540 km, averaĝe 90 km tage - iom ambicie

- en malbona okazo (tro malbona vetero, paneo, malsano, io alia neatendita) ni povus rekapti perditan distancon trajne

- ĉiu devas porti ĉiujn siajn havaĵojn mem sur la biciklo

- loĝado en propraj tendoj, foje sur tendumejoj, foje sovaĝe

Viaj demandoj estas bonvenaj. Legu pli: https://www.facebook.com/events/267532046740714

Post-Somera Komuna Kuirado en Laarne (Belgio, iom sude de Gento), 19a ĝis 21a de septembro 2014

TEMO: Naturo, Ekologio kaj Sano.

Por pliaj informoj kaj aliĝilo vidu: http://www.pskk.be/

Venontaj renkontiĝoj

Roskilde Festivalo 2014, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2014, http://roskilde.festoklubo.dk/rf14https://www.facebook.com/events/204648439659455/

Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 50-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-50), Jelgava, Latvio, 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 2014, http://www.esperanto.lv/index.php/lang-eo/la-50-aj-baltiaj-esperanto-tagoj-bet-50

INTERNACIA ESPERANTO SEMAJNO (IES), Erevan, Armenio, 28a de junio ĝis 4a de julio, http://aresun.weebly.com/

Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 29a de junio ĝis 6a de julio, http://gresillon.org/s2

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK-2014), Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado, 29-an de junio ĝis la 8-an de julio, Ellen M. Eddy (eddyellen ĉe aol.com) aŭ http://nask.esperantic.org

SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/449892891777696

10-a kongreso de Europa E-Unio, Rijeka Kroatio, 6a ĝis 12a julio 2014, Eŭropa Esperanto-Unio LKK, (eeu ĉe europo.eu) kaj http://eeu-kongreso.webnode.com/

Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net

Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio 2014, http://koro.brazilo.net/http://tinyurl.com/koro-rio

70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014http://ijk.brazilo.net/http://www.tejo/ijk

47-a ILEI-konferenco, Montevideo, Urugvajo, 19-a ĝis 25-a de julio 2014, http://ilei.info/

12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014, http://www.esperantoland.org/somere

25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto, https://www.facebook.com/events/264440613710468 kaj http://ijs.hu/eo

99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj

Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis 9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3

87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4

24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei, sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso

Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg 2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo

Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de aŭgusto, http://ses.ikso.net

SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Pollando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januaro 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu