TEJO-aktuale: numero 383, 2014-06-02

JEFO invitas vin al FESTO 2014! Rendevuo en Pont-de-Barret, en Provencala Dromo, de la 16a ĝis la 23a de aŭgusto

Por pli da informoj klaku tie: http://www.alesk.eu/festo2014/

Kaj aliĝu ĉi tie: https://docs.google.com/forms/d/1ggDwxkynZ1rzvJB5Q3L_lN_6tyvXtFnAmek28SImm84/viewform

FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj esperantistoj (JEFO). Ĝi okazas ĉiujare dum aŭgusta monato en Okcidenta Eŭropo. Tiu festivalo kunigas homojn de ĉiuj aĝoj kaj landoj ĉirkaŭ komuna amo por muziko, interŝanĝo, kaj revo de mondo sen limo.

Se Esperanto estas internacia lingvo, muziko estas internacia gusto kaj estas dum FESTO ke kuniĝas ambaŭ esparantoparolantoj kaj lokaj muzikgrupoj por miksiĝi.

Sed FESTO ne konsistas nur en koncertoj : dum la tago okazas muzikatelieroj, artistaj, sportaj, kulturaj kaj lingvistikaj kaj ankaŭ kulturalaj kaj turismaj ekskursoj…

Dum nokto, vivo daŭriĝas kun diskoteko, drinkejo-trinkejo kaj gufujo (ĉi-jare apud kampofajro), lokoj favoraj por amuziĝi, babili kiel refari la mondon kun revoj de ĉiuj.

Ĉi-jare 2014, FESTO konos la kuniĝon de movadoj esperantistaj, veganaj kaj okcitanistaj interalie. Partoprenantoj spertos riĉeĉon de interŝangoj. Kaj eble, fine de la semajno, kelkaj estos anoj de la tri movadoj!

Muzika programo de FESTO 2014: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/738669

Pasporta Servo papere en 2015

Nova respondeculo pri Pasporta Servo, Roy McCoy, en intervjuo por Libera Folio menciis ke estonta papera eldono de Pasporta Servo aperos en dumil dek kvin.

Lasta papera eldono estis farita en dumil dek unu kaj ĝia retejo havas multajn problemojn kun sia funkciado.

Fonto(j): http://www.liberafolio.org/2014/pasporta-servo-aperos-papere-nur-en-2015

KER-ekzamenoj

Por sukcese pledi por Esperanto ĉe instancoj, helpus al ni se ni povus montri kiom da homoj, el kiuj landoj trapasis jam tiun ŝtate agnoskatan ekzamenon.

Se malantaŭ la ciferoj estas ankaŭ veraj homoj, tio estos vere konvinka argumento.

Tial ni kreis paĝon ĉe edukado.net kun la nomoj de tiuj, pri kiuj ni fieras . Tie la posedantoj de KER-atestiloj povas malkaŝi sin kaj tiel helpi altigi la prestiĝon de nia lingvo en ekstermovadaj cirkloj.

Ni petas vin do aktivigi vian nomon en la reta kandidata listo.

Por tio vi devas viziti la koncernan paĝon, kaj serĉi vin laŭ la numero de via KER-atestilo.

Entajpante ĝin vi estos petata kontroli viajn datumojn kaj konsenti aŭ eventuale malaprobi la aperigon de via nomo.

En kazo de konsento viaj nomo, nivelo, ekzamentipo kaj ekzamenjaro estos publikigitaj, kune kun la poento(j) kiu(j)n vi akiris per via ekzameno por via lando.

Se vi rimarkas eraron en la datumbazo, bv. lasi komenton, por ke ni povu korekti la eraron.

Se vi decidas ne konsenti la publikigon, daŭre aperos nur la numero de la atestilo kaj la ceteraj informoj, sed via nomo estos neindikita.

Post unufoja aktivigo aŭ malaktivigo la sistemo por vi ne plu estos alirebla. Se hazarde vi poste ŝanĝos vian decidon al ajna direkto (malaprobo aŭ aprobo) bv. skribi al la redaktejo kaj petu efektivigi la ŝanĝon.

Eblas, ke vi momente ne havas ĉemane vian KER-atestilon kaj bezonas ĝian numeron. En tiu kazo bv. kontakti la redaktoron (ker-ekzamenoj ĉe edukado.net) kaj demandu la numeron. En la temlinio de la mesaĝo bv. indiki: MANKAS al mi la KER-numero.

Baldaŭ pretiĝos grafikaĵo pri la statistikaj informoj kaj eblos vidi, kiuj landoj estas la plej aktivaj kaj sukcesaj en la KER-ekzamenoj.

Momente akireblas nur tabela-grafikaĵo, kiun vi povas konsulti sur la paĝo de la statistikoj. http://edukado.net/ekzamenoj/ker/statistiko

Koran dankon pro via kunlaboro kaj altigo de la prestiĝo de nia lingvo.

Katalin Kovats

Kaj nun, ek al la kandidata listo: http://www.edukado.net/ekzamenoj/kandidatoj

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Ĉu vi ŝatus pri scienco kaj fako interŝanĝi kun similpensemuloj senpene?

Malsukcesa elŝuto.

[Somera Esperanto-Studado 2014 - Slovakio] Ĉu vi jam havas oficialan diplomon pruvantan vian lingvoscion pri Esperanto?

Malsukcesa elŝuto.

STIPENDIOJ POR LA INTERLINGVISTIKA KURSARO EN POZNANO

En septembro 2014 ekos nova grupo de trijaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano.

Por tiuj, kiuj volus partopreni la studojn, sed kies enspezoj ne ebligas pagi ĉion, ekzistas stipendioj, kiuj kovros almenaŭ la ĉiusemestrajn universitatajn kotizojn. Ilin disponigas la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF), kun apogo de UEA kaj ILEI.

Tri-persona mastruma teamo estis starigita inter ESF kaj UAM por prizorgi i.a. la administradon de la stipendioj. La komisiono decidos pri la nombro kaj valoro de la asignotaj stipendioj por la studjaro 2014-2015, kun eblo je ŝanĝoj por la postaj jaroj. Oni atendas povi disponigi stipendiojn por la tuta trijara periodo.

Detalaj informoj pri la kursaro troviĝas ĉi tie. Por informiĝi pri la stipendioj oni klaku la butonon “Mi volas partopreni” en la suba parto de la paĝo. La limdato por kandidatiĝi por stipendio estas la 15-a de julio 2014. La decidon oni komunikos al la petintoj ĝis la 10-a de aŭgusto. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 544, 2014-06-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=544#2

BIBLIOTEKA APOGO BACHRICH EKFUNKCIAS

Dank' al malavara donaco de la gefiloj de Johano kaj Maria Bachrich, UEA povis denove starigi fondaĵon por subteni la pliriĉigon de la kolektoj de Esperanto-bibliotekoj. Ekde 1997 funkciis Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies kapitalo elĉerpiĝis en 2011. Lastatempe la gefiloj de ges-roj Bachrich donacis al UEA 20 000 USD (ĉ. 14 500 EUR) kiel kapitalon de la Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich. La Estraro de UEA akceptis kun granda dankemo la donacon, kiu laŭ la interkonsento kun la gefiloj Bachrich ebligos subvenciojn dum dek jaroj.

Biblioteka Apogo Bachrich disdonos subvenciojn unuafoje ĉi-jare. Ili estas celitaj al Esperanto-bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia ne-movada instanco. Diference de la iama Apogo Thorsen, kiu subvenciis nur akiron de libroj, la subvencioj estas uzeblaj ankaŭ por aliaj varoj aĉeteblaj ĉe la Libroservo de UEA.

Por peti subvencion, oni sendu priskribon pri la biblioteko kaj liston de dezirataj libroj aŭ aliaj varoj, ordigitaj laŭ prefero. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 30-a de aŭgusto papere (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aŭ retpoŝte. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 544, 2014-06-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=544#1

22 procentoj por Esperanto en la lingvolernila paĝo Duolingo

Esperanto ricevis 1177 voĉojn, 22,3 % de ĉiuj, unua loko.
https://docs.google.com/spreadsheets/d/1Mo_WospqDmLWIZKeqPNzQSfMWSr1uQ9jRaHCqm5QptM/edit#gid=619011935

Tre bele :-)

Tio unuflanke montras al la Duolingo-organizantoj, ke jes plu ekzistas intereso pri Esperanto.

Alilflanke ĉiuj interesitoj pri la plua evoluigo de Duolingo ricevas atentigon pri Esperanto.

Sur https://www.duolingo.com/comment/3135496 estas la anonco pri la rezulto kaj nun 164 komentoj, ankaŭ pri Esperanto. Iu raportas, ke li/ŝi serĉis rete por ekscii pli pri Esperanto... :)

Nun eĉ pli validas: Se vi deziras kunlabori pri la Esperanto-versio - jen la paĝo por anonci vin, http://incubator.duolingo.com/apply

Tie Esperanto estas jam menciita en la lingvolisto.

Ĉion bonan kaj pluajn sukcesojn al ni ĉiuj :-)

Lu Wunsch-Rolshoven

[esperantic.org] Studu Esperanton altnivele!

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de junio 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Roskilde Festivalo 2014, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2014, http://roskilde.festoklubo.dk/rf14https://www.facebook.com/events/204648439659455/

Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 50-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-50), Jelgava, Latvio, 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 2014, http://www.esperanto.lv/index.php/lang-eo/la-50-aj-baltiaj-esperanto-tagoj-bet-50

INTERNACIA ESPERANTO SEMAJNO (IES), Erevan, Armenio, 28a de junio ĝis 4a de julio, http://aresun.weebly.com/

Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 29a de junio ĝis 6a de julio, http://gresillon.org/s2

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK-2014), Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado, 29-an de junio ĝis la 8-an de julio, Ellen M. Eddy (eddyellen ĉe aol.com) aŭ http://nask.esperantic.org

SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/449892891777696

10-a kongreso de Europa E-Unio, Rijeka Kroatio, 6a ĝis 12a julio 2014, Eŭropa Esperanto-Unio LKK, (eeu ĉe europo.eu) kaj http://eeu-kongreso.webnode.com/

Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net

Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio 2014, http://koro.brazilo.net/http://tinyurl.com/koro-rio

70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014http://ijk.brazilo.net/http://www.tejo/ijk

47-a ILEI-konferenco, Montevideo, Urugvajo, 19-a ĝis 25-a de julio 2014, http://ilei.info/

12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014, http://www.esperantoland.org/somere

25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto, https://www.facebook.com/events/264440613710468 kaj http://ijs.hu/eo

99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj

Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis 9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3

87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4

24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei, sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso

Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg 2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo

Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de aŭgusto, http://ses.ikso.net

SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

Tria Interlingvistika Silmpozio, Poznano, Pollando, 25a kaj 26a de septembro 2014, http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/interlingvistiko/simpozio2014.html

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Polando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januar 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu