TEJO-aktuale: numero 382, 2014-06

IJS 2014, Hungario: 25a jubileo!, 25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2014

Internacia Junulara Semajno festas sian 25-jariĝon ĉi-somere - per jubilea balo kaj torto, koncertoj, sen-muzeaj ekskursoj, fulmprelega sekcio, TEJO-trejnado, refreŝig(it)a akvobatalo-ideo kaj multe pli: :)

- internacia kaj juna partoprenantaro,

- jam testita kaj taŭga ejo (ĉe senkosta plaĝo!),

- favore malaltaj kostoj,

- sperta, entuziasma kaj helpema teamo

--> amuziĝo ĉiutage ĝis la nokto-nokto fin'!

Festu kun ni inter la 25a de julio kaj la 1a de aŭgusto! Detala programo, aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://ijs.hu/eo. Aldone, por kontroli la mojosecon: vidu ankaŭ la paĝon (+ la eventon) de IJS 2014 ĉe Facebook. ;)

Arkivo de Scienca Revuo 1949-2013 - legebla en la reto!

"Scienca Revuo" estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de Internacia Scienca Revuo fondita en 1904.

ISAE nun malfermis publikan interretan arkivon de Scienca Revuo de la postmilita periodo, kio signifas, ke en la retejo http://scienca-revuo.info estas legeblaj en skanita formato pli ol 2000 artikoloj, aperintaj inter 1949-2014 en Scienca Revuo.

La artikoloj estas skanitaj en simpla, senteksta bilda formato, sed la retejo donas eblon pri serĉado laŭ nomo de la aŭtoro kaj titolo de la artikoloj.

Motoroj de la projekto estis Johannes Mueller (DE) kaj Mélanie Maradan (CH). La skanado de la artikoloj realiĝis danke al la kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg.

Adreso de la arkivo: https://scienca-revuo.info/issue/archive

ISAE fondiĝis en la jaro 1906 kaj estas la unua esperantlingva asocio, en kiu fakuloj de sciencaj kampoj, profesiaj aŭ amatoraj, unuiĝis al mondvasta scienca asocio, uzantaj la internacian lingvon Esperanto en scienco kaj tekniko. Ekde 2013 ISAE estas oficiale registrita ĉe la komerca ĉambro en Nederlando, kun sidejo en Roterdamo.

Ĉefredaktoro de Scienca Revuo estas Johannes Mueller. Por la nuntempaj numeroj ISAE daŭre serĉas verkantojn kaj prov-legantojn por diversaj fakoj. Se vi pretas fake verki aŭ alimaniere kontribui al la scienca agado vizitu la paĝon: https://scienca-revuo.info/about/journalSponsorship

Ĉu vi interesiĝas pri daŭripova evoluo kaj pri reprezenti Esperanton?

Jen eblo por fari la du samtempe (kaj eĉ helpi aliajn esperantistojn en siaj agadoj), dank' al la tema grupo de KER pri daŭripova evoluo.

Jen la proponataj agadoj de ĝi:

- analizi la dokumentojn de FoJE (Forumo Junulara-Eŭropa)

- analizi aliajn dokumentojn gravajn pri daŭripova evoluo tutmonde

- pripensi kiel eblas komprenigi la rolon de Esperanto en daŭripova evoluo

- difini la pozicion de TEJO rilate al daŭripova evoluo (krei dokumenton kiel la lingvopolitikaj pozicioj de TEJO)

- partopreni aktive la priteman grupon de FoJE

- partopreni aktive aliajn pritemajn okazojn

Por aliĝi klaku al https://groups.google.com/forum/#!forum/tejo-dauripovo-ker kaj petu aliĝon en la grupon. Se vi havas demandojn, komentojn, konsilojn, bonvolu skribi al ker ĉe tejo.org kaj kopie al hr ĉe tejo.org .

Nova interlingvistika grupo en UAM ekde septembro 2014

La Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań informas, ke ekde septembro 2014 startos nova grupo de trijaraj eksteraj postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio. Ni atendas novajn kandidatojn!

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2014/2015 ĝis la 15-a de aŭgusto 2014. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio okazos inter la 20-24.09.2014.

Postuloj: baza diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto (min. nivelo B2).

Pliajn informojn (pri studkotizoj, eventualaj stipendioj, studplano ktp.) vidu ĉe: http://www.amu.edu.pl/~interl/

Konatiĝu kun nia FB-paĝo: https://www.facebook.com/interlingvistikajstudoj.poznan

Nepre rigardu la videon: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=244http://www.youtube.com/watch?v=dNt4B0bHNDE

Prof. dr Ilona Koutny invitas vin al la studoj, komencigontaj en septembro 2014. (atingebla ankaŭ en nia FB-paĝo)

En la nomo de la Interlingvistikaj Studoj en Poznań Małgorzata Zięba-Szmaglińska

Informoj kaj aliĝilo: interlin ĉe amu.edu.pl

Koncerto de Amplifiki en IJK en Veszprém - en la reto!

23 minuta fragmento el la legenda koncerto de Amplifiki en IJK-99, en Veszprém, Hungario...

Amplifiki estis la unua, kaj ĝis nun la plej fama Esperanta rok-grupo, muzikanta en la 80-a jaroj. Post ĉ. 10-jara paŭzo la fondaj membroj: Kim, Bertilo kaj Micke 'hazarde' renkontiĝis en la IJK en Veszprém, kie ili faris neantaŭplanitan, spontanan koncerton kun tre-tre bona etoso. En la dua parto de la koncerto aliĝis al la improvizata muzikado ankaŭ la same ĉeestanta JoMo.

Oni - same neantaŭplanite - registris per VHS-kameraoj parton de la koncerto. Jen fragmento el ĝi. La registraĵo kun pli bona kvalito en formato mp4 estas elŝutebla en la retejo http://www.eventoj.hu.

Legenda ensemblo, sangomova Esperanto-muziko, agrabla vespero... Estas tre bona sento nun rerigardi tiun koncerton, kaj ĝui la bonegan etoson. Estas ankaŭ interesa ludo kalkuli, kiom da amikoj, konatoj vi retrovas inter la spektantoj... :-)

A koncerta registraĵo estas atingebla ĉe la adreso: http://www.eventoj.hu/zip/amplifiki-koncert.htm

Indas rigardu ĝin sur granda ekrano de via televidilo!
Fonto: Szilvási László, http://www.eventoj.hu

Esperanto-Televido "ETV" en Aŭstralio - ekde la 5-a de aprilo 2014!

Oficiala lanĉo de la interreta Esperanto-Televido "ETV" okazis en Sidnejo, sabaton la 5-an de aprilo 2014!

La unua elsendo de ETV – kun tri-hora programo – okazis en Nov-Jorko je 02:00 - Rio de Janeiro (03:00) - Londono (07:00) - Varsovio (08:00) - Najrobo (09:00) - Moskvo (10:00) - Nov-Delhio (11:30) - Ĝakarto (13:00) - Tokio (15:00) - Sidnejo (17:00).

Kompreneble post tiu unua ETV-elsendo oni povas spekti la programon senĉese, eĉ du horan novan programon ĉiusemajne!

La enhavo estos plejparte en Esperanto, kaj konsistos el originalaj aŭ dublitaj unikaj kaj allogaj programoj, kaj ankaŭ “zorge elektitaj filmetoj kreitaj de kontribuantoj ĉirkaŭ la mondo."

La nova elsenda kanalo “Esperanto TV” laŭplane celas liveri allogan enhavon al ĉiuj niveloj de parolantoj de Esperanto, de komencantoj ĝis fluparolantoj. Kelkaj programoj estos ankaŭ en aliaj lingvoj, kiel ekz-e lingvaj kursoj por anglalingvanoj.

“Esperanto TV” estas rezulto de kunlaboro inter la sidnej-baza Language Festival Association (Asocio de Lingvaj Festivaloj) kaj la aŭstralia amaskomunika kompanio iStreamStudios.

La teamo malantaŭ ETV:

- Richard Delamore (ĉefo de produktado, redaktoro)

- Marina Lobanova (merkatikaj aferoj)

- Dmitry Lushnikov (partnera produktisto)

- Smoliakov Roman (filmado)

- Robert Poort (oficiala reprezentanto)

Centraj adresoj:

- info ĉe esperantotv.net

- http://esperantotv.net/

- Informriĉa paĝo pri la projekto de Aŭstralia ETV: https://www.facebook.com/LaEsperantoTV

- Informoj, komunikaĵoj, kaj materialoj pri kunlaboro: http://www.actingaustralia.com.au

- Retejo de la firmao kun la elsendoj: http://www.istreamstudios.tv

Fonto: Szilvási László, Ret-Info / Lingvo-Studio, LS

Aperis novaj eldonoj de la sekvaj informiloj / gazetoj

Kiu povas tion ĉion legi?

Multaj esperantistoj neglektas/forlasas esperanto.com kaj ipernity.com kaj trans/iras al facebook.com kaj tie perdiĝas en abundego de informoj. Kelkaj jam rezignis pri la eblecoj de la interreto.

Dume en PER atendas anoncetoj pri konkreta kunfarado vian atenton. Eble ankaŭ vi ŝatas havi ĉiĉeronon en via vizitota urbo aŭ pretas publike oferti vian pretecon esti ĉiĉerono por esperantistoj - ekzemple. Eble vi deziras uzi ne tiom da tempo trarigardi la anoncetojn.

Por ricevi informojn el PER en digestebla kvanto mi proponas aboni novaĵojn: Instalu en via retpoŝtprogramo konton kun la ligilo http://per.esocom.de/feed.xml kaj vi ricevos de tempo al tempo ligilon al interesa ebleco kunfari. Se vi klakas al http://per.esocom.de/feed.xml, tio malfermas vian legilon kaj vi povos aboni tie. Povas tamen esti, ke vi tie vidos nur strangan kodon. Tiam via legilo ne estas preparita por aboni, vi bezonos aplikaĵon, kiu ebligas la abonadon.

Se vi havas demandon, ne hezitu skribi al mi. Salutas amike Frank Merla

La Esperanta Kanalo “Globeto” ĵus publikigis mirindan TV-raporton pri NASK (Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto).

Laŭ la sagaca kaj amuza vidpunkto de la ĵurnalisto Fabjo Montejro, la raportaĵo montras detale ĉion kio okazis dum la pasintjara evento, kaj inkluzivas intervjuojn kun la organizantoj, instruistoj kaj lernantoj. Jen bonega oportuno por koni iom pri tiu bela kurso de Esperanto, vigla ekzemplo kiu devus esti sekvata de ĉiuj Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo. Spektu, komentu, kaj disvastigu ĉi tiun belan iniciaton!

1-a parto: https://www.youtube.com/watch?v=UbnxwKbpf2I

2-a parto: https://www.youtube.com/watch?v=Ak5r_H6x5to

Venontaj renkontiĝoj

Amika Tago, Mulhuzo, Francio, 14a de Junio 2014, Por pliaj informoj kontaktu Manfred (manfred ĉe westermayer.de)

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de junio 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Roskilde Festivalo 2014, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2014, http://roskilde.festoklubo.dk/rf14https://www.facebook.com/events/204648439659455/

Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 50-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-50), Jelgava, Latvio, 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 2014, http://www.esperanto.lv/index.php/lang-eo/la-50-aj-baltiaj-esperanto-tagoj-bet-50

INTERNACIA ESPERANTO SEMAJNO (IES), Erevan, Armenio, 28a de junio ĝis 4a de julio, http://aresun.weebly.com/

Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 29a de junio ĝis 6a de julio, http://gresillon.org/s2

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK-2014), Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado, 29-an de junio ĝis la 8-an de julio, Ellen M. Eddy (eddyellen ĉe aol.com) aŭ http://nask.esperantic.org

SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/449892891777696

10-a kongreso de Europa E-Unio, Rijeka Kroatio, 6a ĝis 12a julio 2014, Eŭropa Esperanto-Unio LKK, (eeu ĉe europo.eu) kaj http://eeu-kongreso.webnode.com/

Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net

Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio 2014, http://koro.brazilo.net/http://tinyurl.com/koro-rio

70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014http://ijk.brazilo.net/http://www.tejo/ijk

47-a ILEI-konferenco, Montevideo, Urugvajo, 19-a ĝis 25-a de julio 2014, http://ilei.info/

12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014, http://www.esperantoland.org/somere

25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur 10 kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto, https://www.facebook.com/events/264440613710468

99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj

Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis 9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3

87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014, http://www.satesperanto.org/

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4

24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei, sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso

Muzikrenkontiĝo FESTO, Pont-de-Barret (26), Francio, 16a ĝis 23a aŭg 2014, http://www.alesk.eu/festo2014/eo

Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de aŭgusto, http://ses.ikso.net

SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it

25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/

30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Polando, 26a ĝis 28a de septembro, http://arkones.org

TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) + Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

La 2-a Pakistana Junulara Kongreso de Esperanto, Lahore, Pakistano, 5a de oktobro 2014, https://www.facebook.com/events/525362537582468/

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro 2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema

AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a de novembro, http://gresillon.org/

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Modra Harmónia, Slovakio, 13a ĝis 16a de novembro 2014, Peter Baláž (kaest ĉe ikso.net) kaj http://kaest.ikso.net/

67a GEA-Klerigado, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 12a ĝis 14a de decembro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de

6a JES, Weißwasser, Germanio, 28a de decembro 2014 ĝis 4a de januar 2015, https://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ en http://jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu