TEJO-aktuale: numero 381, 2014-05-02
Ĉu vi volas prezenti viajn studojn dum IJK? Novtipa programero okazos, dum
kiu junaj sciencistoj, esploristoj, kaj fakuloj prezentos siajn kampojn en
5-10 minutoj. Ni invitas ĉiujn partopreni – simple sendu trifrazan
priskribon al ni ĝis la 15a de majo. Jen ekzemplo:
La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas
bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado.
Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj
vivo de la bestoj kaj homoj.
Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al
vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi
ricevos helpon. Por demandoj, aŭ por proponi prelegon, bonvolu kontakti la
organizantojn ĉe sfaijk2014 ĉe
tejo.org.
TEJO nepre bezonas novan retejon, kiu estu:
- alloga
- facile superrigardebla
- redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj
havu kaj statikan kaj nestatikan parton:
- la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva
- la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto
Kandidatiĝu plej malfrue ĝis la 15a de majo sendante retmesaĝon al novaretejo ĉe tejo.org - la
kandidatiĝoj estos traktitaj laŭeble plej rapide kaj tuje. La plej gravaj
ecoj taksataj estos:
- tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon)
- sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro)
- kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed
nur laborkostojn)
Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam
kelkajn aferojn pretaj. Temas pri baza strukturo de la retejo kaj provizore
elektita ŝablono por la retejo (ĝi ne nepras, sed plej facilas, ĉar
ĝiabaze ni laboris pri la strukturo). Havante spertojn kun diversaj
sistemoj kaj ilia uzantamikeco, ni havas ioman preferon al retejo en
WordPress kaj fortan malpreferon al retejo en Drupalo. Kompreneble tamen
elekto de sistemo estas ankoraŭ diskutebla - ni bonvenigas argumentojn por
de vi preferata elekto.
La laboro konsistos el:
- starigo de unu plurlingva ĉefretejo de TEJO surbaze de enhavmastruma
sistemo kaj grafika ŝablono (kun eventalaj laŭbezonaj modifoj de la
ŝablono)
- transmeto de informoj el la malnova retejo al la nova (kun gvido/helpo de
TEJO-volontulo kaj de estraro)
- starigo de apartaj nur esperantlingvaj subpaĝoj (nepre samsistemaj,
prefere sam- aŭ simil-ŝablonaj) por “Aktivula trejnado”, “Eksteraj
rilatoj” kaj “Scienca kaj faka agado”, kune kun transmeto de informoj
el la malnova retejo kaj vikio (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj pria
estrarano)
- eventuala laŭbezona helpo kaj/aŭ riparo de eraroj en komenca periodo de
mastrumado de la retejo (iusence kiel garantio dum tiu periodo, kiam oni
komencas labori kun la nova retejo)
FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj
esperantistoj (JEFO). Ĝi okazas ĉiu jare dum aŭgusta monato en Okcidenta
Eŭropo.
Tiu festivalo kunigas homoj de ĉiu aĝoj kaj landoj ĉirkaŭ komuna amo
por muziko, interŝanĝo, kaj revo de mondo sen limo. Se Esperanto estas
internacia lingvo, muziko estas internacia gusto kaj estas dum FESTO ke
kuniĝas ambaŭ esparantoparolantojn kaj lokajn muzikgrupojn por miksiĝi.
Sed FESTO ne konsistas nur en koncertoj : dum la tago okazas
muzikatelierojn, artistajn, sportajn, sociajn kaj socialajn, kulturajn kaj
lingvistikajn kaj ankaŭ kulturalajn kaj turismajn ekskurojn...
Dum nokto, vivo daŭrigas kun diskoteko, drinkejo-trinkejo kaj gufujo
(ĉi-jare apud kampofajro), lokoj favoraj por amuziĝi, babili kiel refari
la mondon kun revoj de ĉiuj.
Ĉi-jare 2014, FESTO konos la kuniĝo de movadoj esperantistaj, veganaj kaj
okcitanistaj interalie. Partoprenantoj spertos riĉecon de interŝangoj.
Kaj eble, fine de la semajno, kelkaj estos anoj de la tri movadoj!
Do rendevuo en Pont-de-Barret en Provencala Dromo (departemento 26) de la
16a al 23a de aŭgusto 2014 inter Montélimar, Crest en Dieulefit lando.
Francio.
Aliĝilo kaj informoj sur la retejo de Festo: http://www.alesk.eu/festo2014/eo
En sia aprila kunsido en Norda Italio, la Estraro de TEJO nomumis Roy McCoy
kiel Komisiiton pri Pasporta Servo. McCoy emeritiĝis pasintdecembre kiel
longtempa redaktoro de la Jarlibro kaj prespretigisto de aliaj eldonaĵoj
en la Centra Oficejo de UEA. Li pretigis por presado interalie la lastajn
du adresarojn de Pasporta Servo (2010 kaj 2011). McCoy akceptis la taskon
kun la kondiĉo ne esti ligita al antaŭe fiksitaj limdatoj. Li tamen
kredas, ke papera eldono de la adresaro povos esti preta por presado ĝis
la fino de junio.
Ankaŭ plena refunkciigo de la reta Pasporta Servo estas antaŭvidata
relative baldaŭ. Volontulo en Usono estas nun laboranta pri la ĝisdatigo
de ĝia sistema softvaro. Alia volontulo estas serĉata por la kreado de
mapoj, dum la landaj PS-organizantoj estos enplektitaj en la pridatenaj
laboroj.
Roy McCoy estas kontaktebla ĉe (roymccoy.nl ĉe gmail.com)
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 542, 2014-05-02) Legu pli:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=542#1
En konkurso de UEA, Aida Čižikaitė el Litovio kaj Ariadna García
Gutiérrez el Kubo gajnis subvencion por vojaĝo al Vieno kaj partopreno en
la terminologia somerlernejo, kiun la internacia terminologia reto TermNet
okazigos de la 14-a ĝis la 18-a de julio.
Laŭ Mélanie Maradan, komisiito de UEA pri terminologiaj instancoj, la
konkurso allogis sep partoprenantojn, el kiuj unu devis retiriĝi pro aliaj
planoj. "La prijuĝo de la dosieroj estis tre malfacila pro la elstara
kvalito de pluraj dosieroj", rakontas Maradan.
Por kuraĝigi ilin al plua terminologia aktivado oni aljuĝis libropremiojn
al la kvar aliaj konkursantoj. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro
542, 2014-05-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=542#3
TEJO kaj ĝia revuo Kontakto anoncas konkurson pri novaj Esperantaj kantoj
kaj -muzikaĵoj. Unu el la premioj estos aljuĝita laŭ publika voĉdonado!
Per la moderna teknologio multaj homoj havas jam la eblon verki kaj mem
registri Esperantan muzikon, kantojn. Pro la bunteco de la muzika ĝenro
ekde la pasinta jaro ĝi ne plu estas traktata kiel branĉo en la tradiciaj
Belartaj Konkursoj de UEA, sed estas organizata aparta Muzika Konkurso sub
la ŝildo de TEJO.
La Muzikan Konkurson teknike organizas la revuo Kontakto, ĝin subtenas
Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. La
konkurso havos du kategoriojn: “Kanto de la Jaro” resp. “Albumo de la
Jaro” – rajtas ĝin partopreni iu ajn, - ankaŭ per memfaritaj aŭ
neeldonitaj registraĵoj.
– La konkurso "Kanto de la Jaro" aljuĝos tri premiojn. La unuan kaj la
duan lokon aljuĝos la ĵurio. La trian premion, nome la premion de la
publiko aljuĝos la ordinara publiko per publika voĉdonado. La unua loko
por la "Kanto de la Jaro" ricevos premion de 200 EUR, la dua loko 100 EUR
kaj la premio de la publiko 100 eŭrojn.
– La konkurso "Albumo de la Jaro" premios unu konkursaĵon. La premiita
konkursaĵo ricevos 200 EUR kiel premion.
Por alsendi la konkursaĵojn limdato estas la 31-a de majo de ĉiu jaro.
Kontakta adreso de organizantoj por ĉiuj demandoj: "muzikakonkurso ĉe
tejo.org"
Detala regularo kaj aliĝilo de la Muzika Konkurso estas trovebla ĉe: http://kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html
Temas pri la unua jaro, unua konkurso, do estus grave, ke kiel eble plej da
homoj eksciu pri la nova projekto. Ni sincere dankas al vi, se vi helpas
diskonigi tiun ĉi konkursan alvokon!
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 17a de majo 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
TRIA TUTMONDA EKZAMENTAGO LA 17-AN DE MAJO, http://edukado.net/novajhoj?id=421
Staĝo por lernado de la lingvo, pluraj niveloj kun kuba esperantisto
Miguel Angel Gonzales, 20a-24a de majo, KVINPETALO Esperanto-Centro, informoj @ kvinpetalo.org
(forigu la spacojn) aŭ http://kvinpetalo.org/
Kongreso de Espéranto-France, Chambéry, Francio, 29-a de majo ĝis la
1-a de junio 2014
64a Studsesio (ĉeftemo Esperanto-muzikkulturo), Herzberg am Harz, la
Esperanto-urbo, Germanio, 29a de majo ĝis 1a de junio, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
MARO, Mara Renkontiĝo, apud St. Tropez , Mediteraneo, Francio, ĉ. 31-a
de majo ĝis 14-a de junio 2014, http://www.esperantoland.org/eo/kontakto.html
91a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Erfurt ; Germanio, 6a ĝis 9a de
junio 2013, http://www.esperanto.de/gek
Amika Tago, Mulhuzo, Francio, 14a de Junio 2014, Por pliaj informoj
kontaktu Manfred (manfred ĉe
westermayer.de)
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 21a de junio 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Roskilde Festivalo 2014, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio
2014, http://roskilde.festoklubo.dk/rf14
aŭ https://www.facebook.com/events/204648439659455/
Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - intensaj lingvokursoj kaj
instrukapabliga, metodika trejnado, klerigado. 65a Studsesio, klerigado en
formo de blokseminario. STIPENDIOJ peteblaj!!, Herzberg am Harz, la
Esperanto-urbo, Germanio, 19a de julio ĝis 3a de aŭgusto, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
La 50-aj BALTIAJ ESPERANTO-TAGOJ (BET-50), Jelgava, Latvio, 28-a de junio
ĝis la 5-a de julio 2014, http://www.esperanto.lv/index.php/lang-eo/la-50-aj-baltiaj-esperanto-tagoj-bet-50
INTERNACIA ESPERANTO SEMAJNO (IES), Erevan, Armenio, 28a de junio ĝis 4a
de julio, http://aresun.weebly.com/
Turisma semajno, tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro
kaj rezidejoj de renesancaj artistoj., Esperanto-kastelo Greziljono,
Grésillon, Francio, 29a de junio ĝis 6a de julio, http://gresillon.org/s2
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK-2014), Viktorio, Brita Kolumbio,
Kanado, 29-an de junio ĝis la 8-an de julio, Ellen M. Eddy (eddyellen ĉe aol.com) aŭ http://nask.esperantic.org
SoRen 2, Tam Đảo, Vĩnh Phúc, Vietnamio, 5a kaj 6a de julio 2014, https://www.facebook.com/events/449892891777696
10-a kongreso de Europa E-Unio, Rijeka Kroatio, 6a ĝis 12a julio 2014,
Eŭropa Esperanto-Unio LKK, (eeu ĉe
europo.eu) kaj http://eeu-kongreso.webnode.com/
Somera Esperanto-Studado 2014, Nitra, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio, http://ses.ikso.net
Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de
julio 2014, http://koro.brazilo.net/
aŭ http://tinyurl.com/koro-rio
70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, https://www.facebook.com/ijk2014
aŭ http://ijk.brazilo.net/ aŭ http://www.tejo/ijk
12-a SOMERE, Dahlem-Baasem, Germanio, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto
2014, http://www.esperantoland.org/somere
25-a Internacia Junulara Semajno, Horány, Szigetmonostor, Hungario (nur
10 kilometrojn for de Budapeŝto), 25-a de julio ĝis la 1-a de aǔgusto,
https://www.facebook.com/events/264440613710468
99a Universala Kongreso, Bonaero, Argentino, 26a de julio ĝis 2a de
aŭgusto 2013, http://uea.org/kongresoj
Sennacieca semajno kun kursoj, ekskursoj kaj prelegoj, antaŭ
SAT-kongreso., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 1a ĝis
9a de aŭgusto, http://gresillon.org/s3
87-a SAT-Kongreso 2014, Dinano (Francio), 9a ĝis 16a de aŭgusto 2014,
http://www.satesperanto.org/
Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj,
SAT-Infankongreseto., Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 9a
ĝis 17a de aŭgusto, http://gresillon.org/s4
24-a KISO (Kafoklaĉa Internacia Somera renkontiĝO) por „ludi, krei,
sperti vin mem”, Marburg, Germanio, 10-a ĝis 17-a de aŭgusto 2014, http://www.esperanto.de/kiso
Somera Esperanto-Studado 2014, Mendeleyevo, Rusio, 17a ĝis 25a de
aŭgusto, http://ses.ikso.net
SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella,
Trento, 23a ĝis 30a de aŭgusto 2014, http://kongreso.esperanto.it
25-a MontKabana Renkontiĝo (MKR), Sillian, Aŭstrio, 18-a ĝis 21-a de
septembro 2014, http://keja.hr/mkr/aliĝu-al-mkr/
30-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto (ARKONES), Poznan, Polando, 26a ĝis
28a de septembro, http://arkones.org
TORPEDO-9, 66a Studsesio (semajnfino pri Esperanto-instruado) +
Esperanto-Filmfestivalo, Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, Germanio, 2a
ĝis 5a de oktobro, http://esperanto-urbo.de kaj http://ic-herzberg.de
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Germanio, 19a ĝis 24a de oktobro
2014 sur la migrovojo "Moselhöhenweg". http://www.esperanto.de/ema
AUTUNE, la komunaj ferioj por infanoj, familioj kaj geavoj.,
Esperanto-kastelo Greziljono, Grésillon, Francio, 24a de oktobro ĝis 1a
de novembro, http://gresillon.org/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu