TEJO-aktuale: numero 377, 2013-12

[tejo] monda konkurso de studentoj verkantaj pri multlingveco

Mi ricevis novaĵon pri konkurso organizata por la UN, kaj kiam mi legis ĝin mi tuj volis partopreni, tamen mi ne povas, ĉar mi momente ne studas. Temas pri verkado en 2000 vortoj pri multlingveco por unu mondo. Ĉu vi povus disvastigi tiun mesaĝon kaj sendi al kiuj laŭ vi povus partopreni? Estus bonege verki ion pri multlingveco kaj kiel Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn....Sen ke la verkado estu tro "esperantista". Mi pretas helpi la partoprenanton kun miaj ideoj kaj legi ĝin antaŭ ol ĝi estu sendita!!

Eblas verki en unu el la 6 oficialaj lingvoj de la UN, sed ĝi ne povas esti via "denaska" aŭ "studa" lingvo. Vi devas estis almenaŭ ol 18-jara, studento en iu universitato aŭ alta lernejo en la mondo.

Pli da detaloj ĉi-tie:

angle: http://www.un.org/News/Press/docs/2013/pi2071.doc.htm

france: http://www.un.org/News/fr-press/docs/2013/PI2071.doc.htm

probable ie aliloke en hispana, rusa, araba, ĉina.

Aliĝilo en la angla: http://www.els.edu/en/ManyLanguagesOneWorld

Espereble ni trovos volontulon/inon!!

Amike, Estelle Loiseau (birdastel ĉe yahoo.co.uk)

Konkurso Partoprenu IJK-n 2014 en Brazilo

Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ la plej malmultekosta maniero: ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), la loĝadon en plej malmultekosta kategorio (vi povas loĝi pli lukse, sed la diferencon vi pagos) kaj la programkotizon. La estraro pritraktos la kandidatiĝojn kaj anoncos al gajnantoj ĝis la fino de januaro 2014 — ili ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

Voĉdonu pri novaj reguloj por Risiko de Edukado.net

La tempo flugas rapide. Jen nova RISKO-monato komenciĝis kaj ĝi fakte estos la lasta en tiu ĉi jaro. Post ĝi ni anoncos la jarajn venkintojn kun apartaj donacoj.

Ĉi-monate ludis 161 personoj, sekve montriĝis iom da kresko en la nombro de la regulaj ludantoj. Certe reage al mia viva prezento en Le Touquet, Francio, meze de novembro, kie la ĉeestan RISKO-ludon gajnis Edmond Plutniak el Francio.

En la ludo ni nun havas 499 registritajn personojn. Do, baldaŭ venos la 500a. Bonvenon al li.

En novembro nia venkinto estas denove Paweł Fischer-Kotowski. La juna pola esperantisto brile ludas jam de monatoj, kaj tiu ĉi estas lia 3a venko.

Ni gratulas lin kaj samtempe anoncas, ke ni lanĉas la diskuton pri eventualaj ŝanĝoj en la regularo. Ni devas decidi kiuj reguloj rilatu la jam gajnintoj, ĉefe al la plurfoje gajnintoj.

Vidu kelkajn pensojn pri tio kaj voĉdoni en la FORUMO: http://edukado.net/komunumo/forumo?f=447&p=1

Mogens Rude Anderson kaj Katalin Kovats kore atendas vin.

Ĉifrofesto dum JES

Se vi partoprenas en la 5-a Junulara E-Semajno kaj ankoraŭ ne multon scias pri Ĉifrado kaj volas lerni pri ĝi, vernu al tiu ĉi evento: https://www.facebook.com/events/1399748286932048/

[ret-info] Mi promesas aĉeti Esperantan muzikan KD-n de la kantisto XY, se ĝi aperos!

Malsukcesa elŝuto.

[Esperanto] Ĉu STUDIO ĵus kreis la plej kompletan novaĵ-paĝon en Esperanto?

Startas aliĝo al Karavano al Bonaero 2014

La itinero planata egalas ĉ. 9000 km kaj trapasas 4 landojn — Brazilon, Urugvajon, Argentinon, Paragvajon. Legu pli: http://www.vojaĝo.info/karavano-al-brazilo-kaj-argentino2014/

[Esperanto] Ĝis fino de decembro daŭras la plej favorkosta de BET

[EDU]-Novaĵoj: Kunlaboro inter edukado.net kaj UEA

En oktobro Mark Fettes kaj Stefan MacGill, prezidanto kaj vic-prezidanto de UEA, pasigis tagon ĉe Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro por pridiskuti intensan kunlaboron inter edukado.net kaj UEA.

En la novaĵanonco vi povas legi en kiuj kampoj okazos kunlaboroj. Vidu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=396

Venontaj renkontiĝoj

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno (NIS) en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr kaj http://www.esperantoland.org/nis

5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis 04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/

Jarfina FESTego, Greziljono, Francio, 28a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2014, http://gresillon.org/jarfine

SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

5a Novjara Aranĝo (NOVA), Petropolo, subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 2-a ĝis la 5-a de januaro 2014, http://novjaraaranĝo.wordpress.com (Skribu x-kode)

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de januaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

1a Internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo, Granada, Nikaragvo, 24a ĝis 27a de januaro 2014, http://www.esperanto-nicaragua.org/eo/kongresohttps://www.facebook.com/events/633860309978810/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de februaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

La 2a sudazia Seminario okazos en Lahor-urbo, Pakistano, 25a Februaro ĝis 1a Marto 2014, https://www.dropbox.com/s/zxoj3pyz0szrphm/UNUA%20BULTENO%20de%202a%20SAS%20en%20Pakistano.pdf

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de marto 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu