TEJO-aktuale: numero 376, 2013-11-08
esperanto@conference.jabber.org estas retbabilejo kiu kungrupas homojn el
tutmondo ekde jaroj. Tie estas la plej bona ejo por partopreni esperantaj
babiloj, renkonti novaj homoj aŭ organizi esperantaj eventoj rete !
Kiel uzi tion ? Simple iru sur http://babilejo.org kaj elekti kromnomo.
Tamen babilejo verŝajne estos pli agrabla tra programaro kiel Gajim aŭ
Pidgin.
Jabber ? Estas babilprotokolo (ke uzas Google kaj Facebook) kiu estas
neŭtrala, etendebla, ... kiel la Esperanto ! Plie Jabber eblas protekti
via privata vivo ĉar ĝi eblas inconiteco kaj ĉifreco. Tial Jabber kaj
tiu babilejo estas pli bone ol aliaj kaj vi devus uzi ĝin!
Ni varme atendas vin !
ps : se vi administras esperantan ttt-ejon, vi povas simple aldoni la
babilejo sur via ttt-ejo danke al Jappix Mini.
Malsukcesa elŝuto.
Malsukcesa elŝuto.
Lastatempe du filmoj aldoniĝis al la Reta Kinejo de UEA. La unua estas
registraĵo de la programero “La nova Estraro sin prezentas” en la 98-a
Universala Kongreso en Rejkjaviko. La programero daŭris unu kaj duonan
horojn, sed por pli komforta spektado la filmo estas dividita en tri
partojn. “Unue” prezidanto Mark Fettes kaj la ses aliaj estraranoj
prezentas sin, rakontante pri sia esperantistiĝo kaj antaŭa movada agado.
En la dua parto” ĝenerala sekretario Martin Schäffer rakontas pri la
novstila labormaniero de la Estraro kaj prezidanto Fettes skizas la ĉefan
enhavon de la ĵus akceptita Strategia Plano de UEA. La fino de la dua
parto kaj la tuta “tria parto” konsistas el la demandoj de la publiko
kaj la respondoj de la estraranoj.
La alia filmo, “La Zamenhofa revo”, estis registrita jam du jarojn pli
frue en la 96-a UK en Kopenhago en 2011. Temas pri la prelego de Davide
Astori el Italio en la Internacia Kongresa Universitato. La plena titolo de
la prelego estis “La Zamenhofa revo” inter lingvistika kaj religia
planizado: interpopola dialogo kaj tutmonda interkompreno per Esperanto kaj
homaranismo. Ankaŭ tiu ĉi filmo estas dividita en tri partojn, kiuj
daŭras po ĉ. 15 minutojn. La prelego mem konsistigas la “unuan” kaj
“duan” partojn, dum la “tria parto” enhavas la postan diskuton, en
kiu unu el intervenintoj estis la intertempe forpasinta zamenhofologo Zofia
Banet-Fornalowa.
Ambaŭ filmoj estis registritaj kaj redaktitaj de Francisco L. Veuthey.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 520, 2013-11-08) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=520#2
Malsukcesa elŝuto.
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis
3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de
12-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno (NIS)
en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr
kaj http://www.esperantoland.org/nis
5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis
04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/
Jarfina FESTego, Greziljono, Francio, 28a de decembro 2013 ĝis 2a de
januaro 2014, http://gresillon.org/jarfine
SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis
2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de
5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de
januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com
5a Novjara Aranĝo (NOVA), Petropolo, subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo,
2-a ĝis la 5-a de januaro 2014, http://novjaraaranĝo.wordpress.com
(Skribu x-kode)
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de januaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
1a Internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo, Granada, Nikaragvo, 24a ĝis
27a de januaro 2014, http://www.esperanto-nicaragua.org/eo/kongreso
aŭ https://www.facebook.com/events/633860309978810/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de februaro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
La 2a sudazia Seminario okazos en Lahor-urbo, Pakistano, 25a Februaro ĝis
1a Marto 2014, https://www.dropbox.com/s/zxoj3pyz0szrphm/UNUA%20BULTENO%20de%202a%20SAS%20en%20Pakistano.pdf
Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de marto 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu