TEJO-aktuale: numero 375, 2013-11-08

Karioka Renkontiĝo (KoRo), Rio de Ĵanejro, Brazilo, 14a ĝis 18a de julio 2014

Ĵus antaŭ la 70a Internacia Junulara Kongreso 2014, venu viziti kaj ĝui la mirindan urbon Rio de Ĵanejro kun esperantistoj. Programo: vizitado, plaĝumado, amuzado kaj mojosumado.

Retpaĝo: http://koro.brazilo.net/

Aliĝilo: http://tinyurl.com/koro-riohttps://docs.google.com/forms/d/17CoOXwsB8TV285791iiu6tJaZa_YAThyjmkJM1Zs2Ug/viewform

Ĉu vi interesiĝas pri Madagaskaro?

Jen nova retgazeto pri Malagasio. Kun multaj temoj diversaj, ne nur pri esperanto-movado! Sed tute en esperanto. Estas bona ebleco subteni la lokajn esperantistojn. Klaku ĉi-sube por detalaj informoj, adreso kaj provnumero... http://www.noos.ch/am/malagasio.htm

ESPERANTO-PARTIO E.D.E. ĈE EU-BALOTO 2014 - HELPO PETATA AL GERMANOJ

La Esperanto-partio EŬROPO DEMOKRATIO ESPERANTO (EDE) ree partoprenos la eŭropan baloton 2014. Ĝia ĉefa celo estas informi pri Esperanto, lingva politiko kaj demokratio en Eŭropo. Ĉiuj aliaj partioj mencias Esperanton nur periferie aŭ tute ne. Federacia retejo: http://e-d-e.org

La franca EDE-sekcio bezonas 150 francajn ge-kandidatojn kaj donacojn por financi voĉdonilojn. Franca retejo: http://e-d-e.fr

La germana EDE-sekcio bezonas kvar mil subskribojn de germanaj civitanoj por rajti partopreni la baloton. La partio kolektas la formularoj kaj petas necesan konfirmon ĉe urbodomo. Dum la baloto oni voĉdonos por ajna partio. Germana retejo: http://de.e-d-e.eu

Retejoj por german-lingvaj helpantoj: http://www.ede.pytalhost.de/index.php/114-europawahl-2014, http://www.e-d-e.org/-DE-Germanio-?lang=de kaj http://bertox.free.fr/anlage_14.pdf

[EDU]-Novaĵoj: Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Waasenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo... Legu kaj spektu la filmitan prelegon ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=393

[esperantic.org] Serĉata: helpo por disvolvi esplor-reton

Malsukcesa elŝuto.

Nova albumprojekto kaj informoj pri la Promeskampanjo de VINILKOSMO

PARTOPRENU EN LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99-a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por unu sama branĉo. Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ rete: http://uea.org/dokumentoj/belartaj_konkursoj_regularo.html (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 520, 2013-11-08) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=520#1

SUNO KAJ MONTOJ - 81-a Itala Kongreso de Esperanto, Fai della Paganella, Trento, 23-30 aŭgusto 2014

Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare oferti al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italujo.

La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. Rigardu la paĝon: http://kongreso.esperanto.it kaj aliĝu jam nun!

La Loka Kongresa Komitato
http://kongreso.esperanto.it kaj aliĝu jam nun!

[ret-info] Universitata filmita kurso pri astronomio kaj astrofiziko

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

GIL-konferenco, Berlin, Germanio, 29a de novembro ĝis 1a de decembro, http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/neuigkeiten.php

39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, la 30-an de novembro 2013, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno (NIS) en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr kaj http://www.esperantoland.org/nis

5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis 04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/

Jarfina FESTego, Greziljono, Francio, 28a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2014, http://gresillon.org/jarfine

SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

5a Novjara Aranĝo (NOVA), Petropolo, subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 2-a ĝis la 5-a de januaro 2014, http://novjaraaranĝo.wordpress.com (Skribu x-kode)

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 18a de januaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

1a Internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo, Granada, Nikaragvo, 24a ĝis 27a de januaro 2014, http://www.esperanto-nicaragua.org/eo/kongresohttps://www.facebook.com/events/633860309978810/

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de februaro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

La 2a sudazia Seminario okazos en Lahor-urbo, Pakistano, 25a Februaro ĝis 1a Marto 2014, https://www.dropbox.com/s/zxoj3pyz0szrphm/UNUA%20BULTENO%20de%202a%20SAS%20en%20Pakistano.pdf

Studsabato- en CDELI, La Chaŭx-de-Fonds, Svislando, 15a de marto 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu