TEJO-aktuale: numero 373, 2013-11

70a IJK 2014, Fortalezo, Brazilo, 18-a ĝis la 25-a de julio 2014

La 70a Internacia Junulara Kongreso - IJK okazos en la urbo Fortalezo, en Brazilo de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2014, ĵus antaŭ UK en Bonaero.
Ĝis la kongreso ni iom post iom diskonigos pliajn informojn pri la ejo, la programo, la aliĝo, la kostoj, ktp. per nia oficiala paĝo ĉe Facebook https://www.facebook.com/ijk2014 (bv. ŝati ĝin!!!) kaj ankaŭ per la oficiala retejo http://ijk.brazilo.net/

5a Novjara Aranĝo (NOVA), Petropolo, subŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 2-a ĝis la 5-a de januaro 2014

La evento okazos en la junulargastejo Petropolis Hostel, kiu apartenas al medioprotektada organizaĵo kiu nomiĝas Instituto Samambaia pri Mediprotekto-sciencoj. La retejo de la aranĝejo estas http://www.petropolishostel.org/, kie oni povas trovi informojn pri ĝi, pri la NRO kaj pri interesaj projektoj pri edukado kaj mediprotektado en la portugala lingvo. NOVA estos mirinda oportuno por prezenti Esperanton al la membroj de la NRO.

Por pliaj informoj kaj aliĝo (aliĝilo baldaŭ disponebla) oni devas viziti la oficialan retejon de NOVA: http://novjaraaranĝo.wordpress.com (Skribu x-kode)

[Internacia Junulara Festivalo 2014, Castelsardo, Sardegna, Italio, 16a de aprilo ĝis 22a aprilo 2014

Malsukcesa elŝuto.

Partio Unu Mondo ĉe la Eŭropa Baloto 2014

La esperanto-devena partio UNU MONDO petas subtenon por la eŭropa balato 2014: ili bezonas kvar mil subskribojn por rajti partopreni la balaton.

Pliaj informoj estas haveblaj per jenaj ligiloj:

http://www.unu-mondo.org/

http://www.eineweltpartei.de/

http://www.eine-welt.eu/unterschriften.html

Ne necesas mem akiri la konfirmon de via urbodomo. La partio kolektos la subskribojn kaj poste petos la konfirmojn rekte de la diversaj urbodomoj.

Via subteno ne signifas ke vi devos voĉdoni por la partio ĉe la eŭropa baloto. Ĉe la eŭropa baloto vi estos tute libera.

1a Internacia Esperanto-Kongreso en Nikaragvo, Granada, Nikaragvo, 24a ĝis 27a de januaro 2014

La Kongreso okazos en Granada, Nicaragua de la 24a ĝis la 27a de januaro 2014. Pli da informo en: http://www.esperanto-nicaragua.org/eo/kongresohttps://www.facebook.com/events/633860309978810/

Novaj libroj en la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn. Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj.

Ĉe "Scienca kaj Teknika Esperanto Biblioteko", STEB estas kolektataj Esperantlingvaj teknikaj kaj natursciencaj artikoloj, verkoj kaj elektronikaj libroj.

Liston de nove aldonitaj libroj ni publikigas de tempo al tempo en interretaj retlistoj kaj pere de Ret-Info. Se vi konas sciencan, teknikan verkon, ne registritan ankoraŭ en STEB, kun danko ni akceptas vian informon pri ĝia reta trovadreso, aŭ rekte ĝian dosieron mem.

STEB estas funkciigata de "Esperanto-Centro Eventoj" en Budapeŝto, kaj ne ricevis eksteran financan subtenon nek de landa asocio, nek de E@I aŭ ESF, nek de aliaj instancoj.

Adreso de STEB estas: http://www.eventoj.hu/steb/

Oficejaj kunlaborantoj: Szilvási László kaj Mészáros István, kontakteblo: oficejo ĉe eventoj.hu

Multajn dankojn al ĉiuj aktivuloj, helpantoj, kunlaborantoj! Szilvási László

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014

Dua Informilo aperis en la retpaĝo: http://www.internacia-festivalo.de

Por instruemuloj kaj lernantoj

- PMEG elŝutebla: Bertilo Wennergren aperigis en sia retejo tutnovan version de sia fama gramatika libro PMEG, kiu nun elŝuteblas en diversaj formatoj por diversaj retumiloj. Ni konsilas al vi renovigi vian version kaj studi la utilan manlibron pri gramatiko de Esperanto. http://bertilow.com/pmeg/elshutebla/

- [EDU]-Filmejo: "Katalin Kovats parolas pri edukado.net ĉe la AAIE kunsido -2012: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=229

- [EDU]-Novaĵoj: Elŝuteblaj novaj vortaroj - ĉefe por hungaroj, sed ne nur: http://edukado.net/novajhoj?id=376

- [EDU]-Novaĵoj: Instruu vian lingvon per Esperanto: http://edukado.net/novajhoj?id=384

- [EDU]-Novaĵoj: Stefan MacGill pri la kurso-projekto Esperanto etape: http://edukado.net/novajhoj?id=392

{+svislando+} EsperantoLand-novaĵoj novembro 2013

- 12-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 5-a Novjara Internacia Semajno (NIS): Komune festi la Novan Jaron - en Saarbrücken, apud la franc-germana landlimo. Se vi havas demandojn, volonte ni respondos. Jen la informpaĝoj, http://www.esperantoland.org/nr kaj http://www.esperantoland.org/nis

- 5-a PRINTEMPE: Renkontiĝi super la valo de Mozelo dum pasko en Marienburg, dum la semajno de la 14-a ĝis la 21-a de aprilo 2014 (lundo ĝis lundo; la 20-a de aprilo estos la paska dimanĉo). http://www.esperantoland.org/printempe

- MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, dum la du semajnoj ĉirkaŭ pentekosto en suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez (ĉ. 31-a de majo ĝis 14-a de junio 2014). Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/eo/kontakto.html

- 12-a SOMERE en Dahlem-Baasem, dusemajna, 23-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto 2014. Pliaj informoj: http://www.esperantoland.org/somere

Venontaj renkontiĝoj

13a Meksika Esperanto-Kongreso, Col.Centro, Deleg. Cuauhtémoc México, D.F, 15a ĝis 18a de novembro 2013, http://www.esperanto-mexico.org/eo/13a-meksika-esperanto-kongreso-ĉefurbo-de-meksiko-novembre-2013

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 16a de novembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

15a KEKSO, Wuppertal, Germanio, 22a ĝis 24a de novembro 2013, http://www.esperanto.de/kekso

39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, la 30-an de novembro 2013, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1

GIL-konferenco, Berlin, Germanio, 29a de novembro ĝis 1a de decenmbro, http://www.interlinguistik-gil.de/wb/pages/neuigkeiten.php

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis 04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/

Jarfina FESTego, Greziljono, Francio, 28a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2014, http://gresillon.org/jarfine

SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu