TEJO-aktuale: numero 372, 2013-11

TEJO-alvoko por kontibuo al JES-prelego pri Sciencaĵoj kaj fakaĵoj

Prezentu vian studon/fakon dum JES en kelkaj minutoj!

Novtipa programero okazos dum JES, dum kiu junaj sciencistoj, esploristoj, fakuloj prezentos siajn kampojn en 5-10 minutoj.

La programero naskiĝis pro la spertita granda intereso pri diversaj fakoj, studoj, pri kiuj kutime oni ne povas aŭdi dum prelegoj, nur dum hazardaj koridoraj babiladoj.

Prelegu ankaŭ vi!

Sendu vian nomon kaj 3-frazan priskribon ĝis la 20a de novembro pri via temo al sfa ĉe tejo.org!

Ekzemplaj tri frazoj: La danĝeroj de intensiva bredado. Intensiva bredado de bestoj estas bezonata se la kreskanta homaro ne ŝanĝas sian kutimon pri viandmanĝado. Dum mia prelego mi parolos pri la efiko de intensiva bredado al la sano kaj vivo de la bestoj kaj homoj.

Se vi ŝatus partopreni sed ne scias kiel prelegi pri via kampo, mankas al vi esprimoj aŭ lerto pri tiel prelegi, indiku tion en via mesaĝo, kaj vi ricevos helpon.

La programeron okazigas la novnaskita Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado.

TEJO-komisiono de la monato: Informado

Helpu por ke la mondo sciu pli pri TEJO kaj Esperanto! La komisiono pri informado atendas vin, helpu pri afiŝoj, retpaĝo, ideoj, sociaj retejoj, prelegoj, ktp skribu al informado ĉe tejo.org!

Lernado de Esperanto dum SABATOJ - nova internacia, enreta kurso

Por personoj, kiuj ne povas partopreni lernadon dum labortagoj, la Jagelona Universitato organizas kurson, kiu okazados dum sabatoj - en Interreto, kun instruistino.

Temas pri nova grupo kun la sama programo kiel tiu de la antaŭe anoncita kurso 'SKRIBADO KAJ PAROLADO', por personoj konantaj E-on je meza kaj supera nivelo (B2-C2). Validas la samaj informoj pri la kurso mem: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview

Tie oni trovos ankaŭ informojn pri kiel aliĝi.

Dezirata dato de komenco de la kurso: 9 novembro 2013.

Eblas aliĝi ankaŭ post tiu dato, laŭ disponeblaj lokoj.

La anoncita dum la antaŭaj monatoj dum-semajna E-kurso okazas sukcese kaj bonetose.

Kore invitas lernemajn kaj societemajn personojn

Maria Majerczak, instruistino

[Esperanto-Svislando-Switzerland] La 2a sudazia Seminario okazos en Lahor-urbo Pakistano, 25a Feb -1a Mar 2014

Malsukcesa elŝuto.

[5-a Junulara E-Semajno] Fonduso "JES al novuloj"

Malsukcesa elŝuto.

[Esperanto Sverige / Svedio] Monda blogaro nun ankaŭ en Esperanto — Libera Folio

Malsukcesa elŝuto.

[DEJ] Nova facebook-grupo por junuloj kiuj lernas Esperanton

Permesu ke mi informas pri tio, ke Linaa Brucksie antaunelonge kreis facebook-grupon kun la celo ke junuloj kiuj lernas esperanton havu eblecon ekkoni aliajn junajn esperantistojn. Oni trovos la grupon tie: https://www.facebook.com/groups/601837906548277/?fref=ts

Kore kaj amikece via Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

[DEJ] Jarfina FESTego, Greziljono, Francio, 28a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2014

La Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno okazos de la 28a de decembro 2013 ĝis la 2a de januaro 2014. Vidu en http://gresillon.org/jarfine kaj aliĝu baldaŭ.

Novaj lokaj grupoj en Svislando

- Kreiĝas nun esperanto-grupo en Neuĉâtel, Svislando.
En la komenco la renkontiĝo konsistos verŝajne ĉefe el kurso por komencantoj, tamen vi estas tre bonvena ankaŭ se vi flue parolas, por praktiki, montri al novuloj ke nia komunikado funkcias, kaj simple por renkontiĝi :-)!
Kiam? La unua mardo de ĉiu monato, ekde 18.40 por komuna vespermanĝo, aŭ je 19.30 por kurso, praktiko aŭ io alia laŭ partoprenantoj kaj proponoj.
Venontaj datoj: 5. Novembro, 3. Decembro, 7. Januaro, 4. Februaro, 4. Marto… Kiu? Por demandoj aŭ aliĝoj: Luko Allemand, rue Léon-Berthoud 8, 2000 Neuchâtel, luc.allemand ĉe bluwin.ch, +4177 476 55 27
- Kreiĝis paĝo por nia Esperanto-grupo ĝeneva “La Stelo”: https://www.facebook.com/lastelo

Venontaj renkontiĝoj

13a Meksika Esperanto-Kongreso, Col.Centro, Deleg. Cuauhtémoc México, D.F, 15a ĝis 18a de novembro 2013, http://www.esperanto-mexico.org/eo/13a-meksika-esperanto-kongreso-ĉefurbo-de-meksiko-novembre-2013

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 16a de novembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

15a KEKSO, Wuppertal, Germanio, 22a ĝis 24a de novembro 2013, http://www.esperanto.de/kekso

39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, la 30-an de novembro 2013, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1

Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis 04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/

SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu