TEJO-aktuale: numero 371, 2013-11

TEJO-Alvoko –vere urĝas trovi helpantojn!

Por ke nia revuo Juna Amiko pluvivu, ni urĝe bezonas pli da abonantoj kaj helpantoj. Jen vakaj oficoj; pri ĉiu ILEI pretigis priskribojn. Anoncu vin por ricevi tiujn! (Legu pri Juna Amiko en vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna_Amiko)

Redaktoro por duono de la revuo Juna Amiko:

Tasko: Rilati kun rubrikestroj kaj kontribuantoj, verki mem allogajn erojn, redakti kaj enpaĝigi ricevitan materialon, trovi ilustraĵojn, prizorgi la akademian lingvo-kontrolon, kaj mastrumi la kompensojn por viaj rubrik-estroj. Lertoj: Bona lingvo-rego, teknika lerteco; respekto al limdatoj…

Varba direktoro:

Tasko: Rilati kun perantoj kaj la abon-administranto, por aktive varbi pliajn abonantojn, precipe por liveri la revuon kvante al E-kursoj, lernejaj grupoj kaj projektoj. Lertoj: Enmerkatigaj lertoj, kapablo uzi modernajn komuni-kilojn por atingi ĉiajn partojn de la E-komunumo kaj novajn esperantistojn…

Reteja prizorganto:

Tasko: Pretigi kaj vidigi informojn pri la revuo en konstruata multlingva retejo de ILEI. Tio inkluzivu peranto-listojn, la vortliston, specimenajn artikolojn, informojn pri la plej aktuala numero, arĥivo de materialoj, kontinua varbagado. Evoluigi la sekciojn pri Juna amiko ĉe kaj . Lertoj: Kapablo mastrumi retejojn kaj alloge afiŝigi materialojn, ene de komforte uzebla strukturo.

Konaktu:
stefan.macgill ĉe gmail.com

RAPORTO: ESPERANTO,126 JAROJ/ KEVA

Okaze de la datreveno de esperanto, KEVA okazis grandiozan feston en kinshasa urbo en DRKongo, la 27an-de julio 2013 je la 16a ĝis la 18:30. ĉirkaù 84 personoj partoprenis pri kiuj 25 geinfanoj kaj 13 geamikoj el EGSR de s_ino Alexandrine Omba. S-ino Mayika Marianne moderis la eventon. do la programo estis tiel:

1. Nacia himno

2. Esperanta himno"la ESPERO"

3. Oferto de diversaj lernejaj materialoj ĉe la geinfanoj, kevanetoj kaj nekevanetoj kaj georfoj (Donaco sendita per S-ino Maria Luiza la Rocha el Brazilo por la infanoj)

4. Infanvortoj (ilia prezentado esperante)

5.Malferma vorto farinta per Keva prezidanto kaj komenco de la 126a festo de esperanto. homoj manĝis, trinkis kaj dancis. ĉitie, ke ĉiuj monhelpintoj akceptu la KEVAn dankegon precipe:

- s-ro Leland Bryant Ross el Usono;

- s-ino Maria Luiza La Rocha el Brazilo;

- s-ro ke ni ne citas lia nomo, li estas Koreano el Séoul.

Veredire la etoso belis, homoj tre ĝojegis daninte iliajn vidpunktojn vidalvide al la Internacia Lingvo ESPERANTO kaj subtenis KEVA vorte promesinte la membriĝo ĉe nia asocio. kompreneble, la kialo ke ni ne lacas peti subtenon ĉe bonkoruloj por tre bone agadi por la disvatiĝo de esperanto. Bonan legadon al ĉiuj.

S-ino ZUULA RASHIDI Zouzou, Sekretario

S-ino MASEMI MBEMBI. E. Nelly, Prezidanto

Helpu diskonigi lernu!

Dankon pro via partopreno en lernu!-komunumo! Kun preskaŭ 150 mil registritaj uzantoj, Lernu.net estas la plej granda Esperanto-retejo en la mondo, kaj kun via helpo, lernu! povas esti eĉ pli granda, forta kaj konata! Estas pluraj manieroj kunlabori –- jen kelkaj ebloj!

1) Reklami Lernu.net kaj Esperanton! Diskonigu per sociaj retejoj (Facebook, Google+ ktp.). Lernu.net nun havas kanalon ĉe YouTube, kie estas versioj de reklamvideo kiu gajnis konkurson ĉe lernu! en 2011. Ni invitas ankaŭ vin proponi viajn videojn pri Esperanto aŭ pri lernu! en nia kanalo! Nia kanalo troviĝas ĉe http://www.youtube.com/channel/UCErTOQ64FUpTke7LDJfvawQ. Por proponi vian videon, nur kontaktu nin ĉe teamo ĉe lernu.net.

2) Fariĝi tradukanto aŭ lingvohelpanto por lernu! Kiel vi certe scias, Lernu.net baldaŭ lanĉos la novan, plibonigitan paĝaron. Se vi ankoraŭ ne estas en la volontula teamo de Lernu.net, ni elkore invitas vin fariĝi lernu!-volontulo. Vi povas labori tiom multe (aŭ tiom malmulte), kiom vi povas! Kontaktu teamo ĉe lernu.net kun eventualaj demandoj, aŭ vizitu ĉi tiun paĝon por fariĝi tradukanto: http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php

3) Finance subteni Lernu.net. Vi povas fari unufojan al Lernu.net (http://eo.lernu.net/pri_lernu/subteno/donaco.php) aŭ starigi monatajn donacojn al ESF – la fondaĵo, kiu ebligis la kreon kaj kiu jam pli ol 10 jarojn subtenas Lernu.net (http://esperantic.org/eo/donacoj/rete).

Amike kaj dankeme, la teamo de lernu! kaj ESF, teamo ĉe lernu.net

[ret-info] Invit-filmetoj al la sekvajaraj UK kaj IJK

Malsukcesa elŝuto.

[Esperanto Hamburg] Jen nova gazeto: MONDOGAZETO

Malsukcesa elŝuto.

Novaĵoj de Vinilkosmo

- LPG reeldonis "Eksenlime", kiuj denove disponeblas ĉe Vinilkosmo !!! http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/520499
- BaRok' Projekto – Postkulisa Registrado de la voĉo por la baRok'-projekto kun Leo Yanes http://youtu.be/1jgJfSKbĜE
- Projekto 1D tuŝ http://youtu.be/948s5JCyhTg
- FAM #7 (de la 17a ĝis la 30a de novembro 2013) en Tuluzo. http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/554679
- La Plejpleja Festivalo film-projekto realiĝas http://www.indiegogo.com/projects/la-plejpleja-festivalo

ESPERO? (HOPE?): unua plene 3D animita filmo dublita en Esperanton

"Saluton! Ĉi tie estas nia nova animita mallonga filmeto ESPRO? (HOPE?). Ĝi estas humura, amuza sed ankaŭ eduka komedio, kiu sarkasme montras kiel Gaia- nia planedo Tero, renkontiĝis homaron antaŭ multaj jaroj kaj ĉiujn problemojn kiujn sekvis. Kritikas nian modernan societon kaj la manieron "evolui" dum jarcentoj. Krome ĝi havas sufiĉe originalan stilon, ESPERO? (HOPE?) estas ankaŭ la unua plene 3D animita filmo dublita en Esperanton, belega universala lingvo kreita antaŭ pli ol cent jarojn por nutrigi pacon kaj internacian interkomprenon inter homoj, Mi esperas ke vi ĝuos ĝin tiel, kiel ni ĝuis krei ĝin. Simone Giampaolo" Rigardu: http://vimeo.com/71742636

[esperantic.org] Nitobe-simpozio 2013: Anglalingva instruado en neanglalingvaj universitatoj

Malsukcesa elŝuto.

Memoraĵojn de la somero – Fotoj, Muziko, Filmoj...

- Eternan lumon - Jonny M - Album "Regestilo": http://www.youtube.com/watch?v=_xĴ01vsrQw

- [Roskilde Festivalo 2013] Fotoj de Luana França: https://www.facebook.com/luana.franca/media_set?set=a.10200196028529654.1073741828.1420124388&type=1

- Ekzameno pri La Espero dum SES 2013: http://www.youtube.com/watch?v=1m1mvTFgzLw

- SES-bildoj de Andi estas en la reto: http://www.ipernity.com/doc/krokodilo/album/471725. Ipernity iom kaŝis tiun eblon: Rigardante foton klaku dekstre al "pliaj opcioj" kaj "vidi ĉiujn grandojn" :-) .

- Alia aventuro - La Perdita Generacio - Album "Ĉiamen plu" http://youtu.be/FSOcSaPm1I4

- La legisto de Bernhard Schlink - finfine en Esperanto: http://sezonoj.ru/2013/08/la-legisto-de-bernhard-schlink-en-esperanto/

- IJS-fotoj: http://dyktatorka.rajce.idnes.cz/IJS_2013 kaj http://www.ipernity.com/doc/krokodilo/album/492189

- Jen la oficiala fotaro de SES-2013! Ĝuu ĝin! https://plus.google.com/photos/108509950819756568909/albums/5911591256166788129

- Ĉi-somere mi partoprenis SES (Somera Esperanto Studado) en Martin, Slovakio. Organizas SES la teamo de Lernu.net. Ĝi estas mojosa kaj diversa kongreso, kun ĉiutagaj lecionoj kaj multe da programeroj. http://www.youtube.com/watch?v=ZweeFFzQCsg

- Impresoj de FESTO de David: [FESTO 2013] http://www.davidtremblafesto2013.blogspot.fr

- ASORTI - Somera Esperanto-Studado 2013, parto 1: http://www.youtube.com/watch?v=rĜSVSdTAn8&feature=em-subs_digest

- FESTO-fotoj: https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10151573869038247.1073741825.103367528246&type=1 kaj http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/529759

- La kuracistoj dum FESTO: http://soundcloud.com/kuracistoj/post-esperanto-renkontigho-sindromo

- Gijom pri "La postrompiĝa temp’": "Ĉu vi spertas aŭ spertis doloran amdisiĝon? Legu la artikolon pri la postrompiĝa temp'!" http://jadeo.net/index.php/la-postrompiga-temp/

- Artikolo pri OR-KK en EsperantoSverige.se - http://esperantosverige.se/enhavo/artikoloj-legeblaj/28-kat-esperanto-uzata/raportoj-pri-aktivado/337-oranga-renkontigo-en-hernusando

- Jonny M – Dankon, Album "Regestilo": http://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34

- FESTO 2013: Estis bonega festivalo! ĉe La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/09/228festo/

- Memorindaj momentoj de Sfero 2013 en Emme-Valo: https://fbcdn-vthumb-a.akamaihd.net/hvthumb-ak-prn2/1096386_10202198949678159_10202198935437803_20026_1180_t.jpg

Venontaj renkontiĝoj

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php
Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando, 1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/ (skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517
13a Meksika Esperanto-Kongreso, Col.Centro, Deleg. Cuauhtémoc México, D.F, 15a ĝis 18a de novembro 2013, http://www.esperanto-mexico.org/eo/13a-meksika-esperanto-kongreso-ĉefurbo-de-meksiko-novembre-2013
Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 16a de novembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
15a KEKSO, Wuppertal, Germanio, 22a ĝis 24a de novembro 2013, http://www.esperanto.de/kekso
39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Roterdamo, Nederlando, la 30-an de novembro 2013, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1
Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013, Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com kaj http://www.cdeli.org/
30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de
12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
5-a Junulara E-Semajno, Szczawno-Zdrój, Pollando, 28.12.2013 ĝis 04.01.2014, http://jes.pej.pl/2013/
SANO 4, Herzberg – la esperanto urbo, Germanio, 29a de decembro 2013 ĝis 2a de januaro 2013, esperanto-zentrum ĉe web.de
5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu