TEJO-aktuale: numero 370, 2013-09-25
Ĉiu, kiu interesiĝas pri TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo,
sed ne povis partopreni la Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la
27-an de aprilo, povas nun spekti rete la prelegon, kiun Quentin
Weber-Seban tiam faris pri la junulara sekcio de UEA.
La 44-minuta filmo “TEJO sin prezentas” donas vastan superrigardon pri
la organiza strukturo, servoj, aranĝoj kaj alia agado de TEJO. Weber-Seban
parolis ankaŭ pri sia propra laboro kiel volontulo de TEJO en la Centra
Oficejo. Post la prelego li respondis demandojn; ankaŭ tiu parto de la
programero estas inkluzivigita en la filmo.
La filmo estis realigita de Franciisco L. Veuthey kaj troviĝas en la Reta
Kinejo de UEA en YouTube (http://alturl.com/ij84x) kaj Vimeo (http://vimeo.com/72753070).
Se vi instruas Esperanton al junuloj kaj vi ŝatus ke ili jam dum la kurso
havu internacian kontakton, sciu ke vi ne estas sola. Por ke vi estu
kunligita kun aliaj grupoj, bonvolu plenigi tiun etan formularon ĝis la
27a de septembro, kaj laŭ la informoj ni klopodos kunligi vin kun la plej
taŭgaj aliaj grupoj.
Bonvolu klaki sur la ligilon por plenigi la demandaron: http://tinyurl.com/lernantojkune
Se vi gvidas plurajn kursojn, bonvolu plenigi la demandaron plurfoje.
Se vi ne jam havas grupon, sed ŝatus havi grupon, kaj bezonas helpon,
konsilon, ni ankaŭ havas, skribu al edukado ĉe tejo.org. (ĉiuj ideoj,
komentoj, demandoj helpas!) Legu pli ĉe la paĝo:http://edukado.net/novajhoj?id=380
La 39-a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 30-an de novembro,
havos kiel la ĉefpreleganton Federico Gobbo, kiu sekvos Wim Jansen kiel
profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universiatato de
Amsterdamo.
Prof. Gobbo faros du prelegojn. Lia unua temo, “Instrui interlingvistikon
hodiaŭ: spertoj kaj konsideroj”, rekte rilatos al lia estonta laboro ĉe
la katedro en Amsterdamo kaj reflektos liajn spertojn en la Universitato de
Torino. Li ankaŭ celas montri, kiel lingvoplanado, ĉefe pri minoritataj
lingvoj, kaj planlingvoj estas konverĝaj temoj. Lia dua prelego,
“Lingvoj planitaj por fikcio: kion ni povas lerni?”, temos pri la
Klingona, Tolkien-aj lingvoj, Na'vi kaj la lastatempa Dothraki el
socilingvistika vidpunkto, kun aparta atento al tio, kion esperantistoj
povas lerni el ili.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj.
Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona
rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de eperantaĵoj kaj gajni
premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la
tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. (Fonto:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 517, 2013-09-25) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=517#1
Malsukcesa elŝuto.
Elkora bonvenigo kaj bunta programo atendas vin la lastan semajnfinon de
oktobro en Budapeŝto, dum la aŭtuna JER! (Junulara Eo-Renkontiĝo) La
loĝejo belegas, la kompanio estos internacia kaj ni planas viglan vivon
ĝis la nokto-nokto fin' (kaj plu). Okazos multe da aferoj: pli
seriozaj, pripensigaj diskutrondoj, komuna filmumo, (kiel kutime kaj
neeviteble/-inde) ludejo kaj gufujo...
Se vi de longa tempo ŝatus partopreni indan, amuzan kaj eĉ malmultkostan
Esperanto-aranĝon, tiam tiu ĉi estas la taŭga ŝanco por vi! Ne hezitu:
aliĝu antaŭ la 13a de oktobro, por partopreni laŭ la plej favora kotizo!
(http://jer.hu)
Amike kaj esperante je baldaŭa renkontiĝo: Saci (Sarolta Bagó, en nomo
de la organizanta teamo)
Ps.: Kompreneble, se vi havas ajnan demandon aŭ peton, trankvile kontaktu
nin - jer [ĉe] jer [punkto] hu - aŭ rekte
min: sarolta [punkto]
bago [ĉe] esperanto-junularo [punkto] hu .
Malsukcesa elŝuto.
En la oficiala monda retlisto de Esperanto-kursoj la 14an de septembro 2013
estas registritaj 47 MOVADAJ KURSOJ, 17 LERNEJAJ KURSOJ KAJ 71
KURSGVIDANTOJ
Laŭ la registritaj informoj nur en 11 landoj okazas movadaj kursoj, kaj
nur en 12 lernejaj kursoj. En ambaŭ listo brazilanoj elstaras. Gratulojn
al ili.
Sed kiuj estas la aliaj registritaj kursoj? Venu kaj vidu. Eĉ pli gravus
scii, kie estas tiuj landoj, kie jes ja okazas kursoj sed ili restas en
nekonateco.
Bonvolu registri viajn kursojn por ke ni ekhavu pli realan bildon pri la
vera situacio de instruado de Esperanto en la mondo.
Dankon pro via helpo, Katalin Kovats
Legu pli pri la statistikaj detaloj kaj ebloj de registrado ĉe la paĝo:
http://edukado.net/novajhoj?id=377
En la retejo de UEA troviĝas jam la kotiztabelo de la Asocio por la jaro
2014. Ĝi krome estos dissendita kun la oktobra numero de la revuo
“Esperanto” en aparta faldfolio, kiu estas uzebla ankaŭ kiel varbilo
de novaj membroj. La Centra Oficejo volonte sendos la folion laŭpete por
distribuo en Esperanto-renkontiĝoj aŭ por dissendo kun landaj kaj klubaj
bultenoj.
Post tri jaroj kun samaj kotizoj, tiuj por 2014 estas plejparte iom pli
altaj por kompensi la okazintan inflacion. La nova kotiztabelo ekvalidos la
1-an de oktobro. Kiu volas eviti la plialtigon, rajtas (re)membriĝi antaŭ
la fino de septembro ankoraŭ laŭ la tarifo de 2013. (Plej facile oni
profitas de tiu eblo uzante la retan aliĝilon.) Por la kotizo de dumviva
membro la ĉi-jara tarifo validos ĝis la fino de decembro.
Ĉi-jare ankaŭ la kotizo de la plej malmultekosta kategorio, Membro kun
Gvidlibro (MG), donis la rajton legi la revuon “Esperanto” rete. Tiel
estos ankaŭ en 2014. Por la landoj, kies kotizo estas sama kiel por
Nederlando, la MG-kotizo estas 11 eŭroj. Por la landoj de la tarifo B tiu
kotizo restas sama kiel en 2013, nome 5 eŭroj.
Individuaj membroj povas regajni la kotizon, parte aŭ plene, utiligante
sian rajton je 10-procenta rabato ĉe la Libroservo de UEA. Membroj kun
Gvidlibro aŭ Jarlibro ricevas la rabaton dufoje dum la jaro.
Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas ĝin por
ĉiu mendo. Krome, ĉiuj membroj escepte de Membroj kun Gvidlibro rajtas
aliĝi al la Universala Kongreso kontraŭ rabatita kotizo.
Reta membroaliĝilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php
AUTUNE: venu kun via familio en Greziljono inter la 25a de oktobro kaj la
1a de novembro, http://gresillon.org/autune
OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an
kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php
Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando,
1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/
(skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517
Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 16a de novembro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
Studsabato- en CDELI, La Chaŭ-de-Fonds, Svislando, 14a de decembro 2013,
Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9,
CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz ĉe gmail.com
kaj http://www.cdeli.org/
30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis
3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de
12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013
ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de
januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu