TEJO-aktuale: numero 368, 2013-09

Ĝisdatigo de la TEJO-aktuale-retpoŝtabonanto-listo finita

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,

La ĝisdatigo estas finita, dankon por viaj reagoj kaj via kunlaboro. Kaze ke vi tro malfrue legis tiun retpoŝton kaj via retadreso jam estas forigota de la retpoŝta adresaro, vi nepre povas reaboni ĝin per via membro-konto en la reta jarlibro de UEA (http://reto.uea.org/) aŭ per la sekva retpaĝo http://uea.org/retlistoj/index.php.

Kore, Julia NOE,

redaktorino de TEJO-aktuale

Nova Estraro de TEJO por la jaroj 2013-2015

Komitato de TEJO kunsidanta nun en la 69-a IJK en Nazareto ĵus elektis novan estraron, kiu laŭ la decido de la Komitato estos 7-kapa. Sampostene reelektiĝis prezidanto Łukas Żebrowski el Pollando, ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski el Pollando kaj kasisto Nico Huurman el Nederlando. De la antaŭa estraro restis ankaŭ Michael Boris Mandirola el Italio kaj Tina Tišljar el Kroatio.

Novaj en la estraro estas Veronika Poór el Hungario kaj Alexandre Raymond (Alekĉjo) el Francio/Brazilo. La estraron post sesjara laboro forlasis Sergeo Tyrin el Israelo (ne rekandidatiĝis) kaj post unu oficperiodo Petra Smidéliusz el Hungario/Argentino, kiu estis la sola neelektita kandidato el la okpersona listo proponita de la Elekta Komisiono.

Ni kore dankas al Sergeo kaj Petra pro ilia ĝisnuna elstara laboro en la estraro, samtempe esperante ke ili plu aktivos en TEJO. Ni esperas ankaŭ, ke la nova estraro bone laboros por realigo de la laborplano, kiu estos voĉdonata morgaŭ. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1513

Kontraŭrasisma konferenco: "Forigu Malamon!", Prago (CZ), 25-30 oktobro 2013

Reprezentu TEJOn en la Konferenco de UNITED!

UNITED estas la plej granda tut-Eŭropa kontraŭrasisma reto de pli ol 550 organizoj. En ĝiaj konferencoj antirasistoj kaj aktivistoj por homaj rajtoj de ĉiuj partoj de Eŭropo kunvenas kaj diskutas efikajn manierojn de batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1511

Raportoj pri IJK en Israelo

Legu pri la pasinta IJK en la blogo de TEJO Tutmonde: http://tejo.org/eo/blogo/TT

Roskilde Festivalo 2014, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 6a de julio 2014

"Agu science kaj fake!”

Verku, prelegu, organizu, helpu aŭ simple ĝuu ĉion en la junulara medio kio temas pri scienco kaj fako! Atendas vin la Komisiono de TEJO pri Scienca kaj Faka Agado. Legu pli ĉe: http://tejo.org/eo/komisionoj kaj aliĝu skribante al sfa ĉe tejo.org!

[ret-info] Radio Havano-Kubo en Esperanto - 25 jara!

Malsukcesa elŝuto.

Venu Ĉe la Lagon! Bouresse, Francio, 20a-24a de oktobro 2013

Belege estis aŭguste en Bouresse (proksime de Poitiers) kaj ĉirkaŭaĵo. Belege estis (re)malkovri la plantojn kiuj kreskas en la regiono, la birdojn kiuj kantas, la insektojn kiuj zumas, resume (re)konatiĝi kun la naturaĵoj de la regiono. Kaj nun ni proponas novan okazon por veni al Bouresse.

20a-24a de oktobro, gvidas: Ansofi Markov

Lerni Esperanton per «Ĉe la Lago» , bildstrio de Serĝo Sir’, kaj studi ĝiajn pedagogiajn trezorojn.

La celo estos ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ partopreni al preparado de pedagogia komplementa libreto, apogante sin sur la bildoj de la libro. Ĝi konvenas por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis la triagradaj staĝantoj.

Bonvenon en Kvinpetalo! Claude

KVINPETALO Esperanto-Centro

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE

Retadreso: informoj ĉe kvinpetalo.org (forigu la spacojn)

Telefono: (+) 33 (0) 549 034 314 aŭ se ne respondas: (+) 33 (0) 6 07 31 67 81

Retpaĝaro: http://kvinpetalo.org/

Aliĝilo: http://www.kvinpetalo.org/IMG/pdf/bulletin_d_inscription_20130414.pdf kaj http://www.kvinpetalo.org/IMG/pdf/Aliĝilo20130404.pdf

[esperantic.org] La lasta ŝanco akiri la DVDon de La Universala Lingvo duonpreze!

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013, https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php

Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando, 1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/ (skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu