TEJO-aktuale: numero 367, 2013-08

Partoprenu nian aŭkcion por aliĝnumero... 1 ĉe IJK!

La lasta favora aliĝperiodo al la IJK ĵus finiĝis... SED! Vi ankoraŭ povas aliĝi ege favorpreze. Ĉu vi volas scii kiamaniere? Do aŭskultu: partoprenu nian aŭkcion por aliĝnumero... 1 !! Vi ne nur gajnos la plej unuan lokon en la listo, sed ankaŭ ĉiujn avantaĝojn kiujn ĝi kunportas - tio estas, vi pagos kvazaŭ vi aliĝis jam antaŭ ok monatoj! Sonas bone? Do ek! http://32auctions.com/ijk1

Novaĵoj de UK

- Mark Fettes elektita kiel nova prezidanto de UEA: Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato en Rejkjaviko sabaton, la 20-an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocio dum du oficperiodoj ekde 2007. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=506#2
- NOVAJ HONORAJ MEMBROJ DE UEA: ROLAND LINDBLOM (Svedio), BIRUTA ROZENFELDE (Latvio), HALLGRÍMUR SÆMUNDSSON (Islando) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=509
- Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2013. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=510#2
- Rezolucio de la la 98-a Universala Kongreso de Esperanto. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=511#1
- La Komitato vigle debatis kaj elektis Konsilion. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=511#2
- UEA disdonis premiojn kaj diplomojn: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=512
- Pliaj novaĵoj kaj fotoj: https://www.facebook.com/events/343441519095877/permalink/401408039965891/

KISO 2013, Marburg, Germanio, 19a ĝis 25a de aŭgusto 2013

La Marburga Esperanto-Grupo kaj la Marburgaj Naturamikoj invitas vin al sunsomera 23a KISO de la 19-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2013. Ĝi okazos en la Naturamika Domo „Steinkautenhütte“, kiu situas en la arbaro proksime al la urbo. Diversaj eblaj programeroj kaj ripoza kunestado. Venu Esperantumi kun ni. Pliajn informojn rete: http://www.esperanto.de/KISO

Esperanto-retradio Muzaiko nun ankaŭ havebla per OUYA-programo

Chuck Smith ĵus lanĉis la programon Esperanto-radio Muzaiko hodiaŭ por la nova ludkonzolo, OUYA! Per ĝi, oni povas aŭskulti 9 radiostaciojn de Aŭstralio al Kubo. Plej grave estas la eblo aŭskulti la 24-horan radiostacion Muzaiko per ĝi.

Se vi havas OUYA aŭ konas iun, kiu havas OUYA-n, mi petas, ke vi "ŝatu" ĝin ene de la sistemo, ĉar se sufiĉe da homoj faras tion, la programo forlasos la "sablokeston" kaj estos normala programo tie. Dankon pro via helpo kaj mi esperas, ke vi ŝatas la programon! Jen pliaj informoj: http://www.chucksmith.de/ouya-apps/esperanto-radio-muzaiko/

Internacia Junulara Festivalo 2014, Kastel'Sarda, Sardujo, Italio, 16a ĝis 22a de aprilo 2014

La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junulara renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj kaj tre facilas amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj.

Ĉiujare IEJ (Itala Esperantista Junularo) elektas temon por la festivalo pri kiu estas organizitaj prelegoj, diskutrondoj kaj gruplaboroj. La distra programo estas taga kaj nokta, ankaŭ okazos lingvokursoj de la itala, de Esperanto kaj de aliaj lingvoj, por komencantoj kaj progresantoj. Dum la vespera programo estos koncertoj, spektakloj, internacia vespero, nokta urbumado ktp. Krome tutnokte la ĉefaj distrejoj estos la trinkejo, la diskejo kaj la plej trankvila gufujo.

Krome, kunlabore kun la lokaj institucioj ni strebos vizitigi al vi la plejbelaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Kutime okazas duontaga ekskurso kaj tuttaga ekskurso.

Tamen, kiel konate, nenio endas dum la festivalo: ĉiu memdecidas kiel uzi sian tempon!

Retejo: http://www.iej.esperanto.it/ijf kaj https://www.facebook.com/events/272895419518130/

RIMARKU! La plej malmultekosta aliĝperiodo daŭros nur ĝis la fino de Aŭgusto! Aliĝu tuj, aŭ ploru poste :P

3a Urba Semajnfino, Santa Cruz, Kalifornio, Usono, 7a ĝis 8a de septembro 2013

La organizantoj nuligis la okazaĵon "La 3a Urba Semajnfino". https://www.facebook.com/events/348487278614272

Oranĝa renkontiĝo 2013

Karaj ORo-partoprenontoj! Mi tre antaŭĝojas festi ORo(j)n kun vi :-) kaj ŝatus scii kiam vi venos, se vi iam foriros kaj ĉu vi partoprenos la UL-ORon, la interkongreson, la KK-ORon aŭ la tutan semajnon. Bonvolu aliĝi ĉe http://seju.org/or2013!

Rekomendindaj filmoj kaj kantoj:

[Esperanto Hamburg] Faru sciencan laboron kaj gajnu monon

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013, https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php

Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando, 1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/ (skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu