TEJO-aktuale: numero 366, 2013-07

Eŭropa Volontula Servo: nova eblo por volontuli en TEJO!

Ni ĝojas anonci ke antaŭ nelonge TEJO estis aldonita al la datumbazo de akredititaj EVS-organizoj. La Eŭropa Volontula Servo estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu permesas al junuloj inter 18 kaj 30 jaroj loĝi ĝis 12 monatojn en alia lando, por kunlabori en volontula projekto. Sekve, ni ŝatus inviti volontulon al nia oficejo, kun komenco en marto 2014. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1508

En FESTO aŭ IJS: trejniĝu kun TEJO!

Ekis la periodo de la Eŭropaj someraj aranĝoj... Ĉu vi jam havas pretan valizon? Ĉu vi ankoraŭ ne decidis kiun partopreni? Certe vi havos okazon festumi, ripozi, kaj ĝui bonan ferion... sed kial ne profiti ankaŭ por iom da Aktivula Trejnado? TEJO ne volas maltrafi ŝancon helpi al junaj esperantistoj akiri spertojn kaj kapablojn utilajn en la E-movado, sed certe eĉ ekster ĝi! Pro tio ni proponas al vi la sekvajn trejnadojn. Legi pli: http://www.tejo.org/eo/node/1510

Kontraŭrasisma konferenco: "Forigu Malamon!", Prago (CZ), 25-30 oktobro 2013

Reprezentu TEJOn en la Konferenco de UNITED!

UNITED estas la plej granda tut-Eŭropa kontraŭrasisma reto de pli ol 550 organizoj. En ĝiaj konferencoj antirasistoj kaj aktivistoj por homaj rajtoj de ĉiuj partoj de Eŭropo kunvenas kaj diskutas efikajn manierojn de batalo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio.

Kiam? De la 25a ĝis la 30a de oktobro 2013

Kie? En Prago, Ĉeĥio

Kiu? 80 reprezentantoj de interkulturaj, kontraŭrasismaj, kontraŭfaŝismaj, homrajtaj junularaj organizoj

Kio? La programo kombinos debatojn, atelierojn, kunpartigon de spertoj kaj de lokaj ekzemploj, rolludojn, politikajn kafejojn kaj multajn aliajn metodojn por praktika lernado. Per via aktiva partopreno oni kreos medion de lernado unu de la alia, oni ekos kunlaborajn iniciatojn, kaj projektos kune la fokuson de la venonta Eŭropa Kampanjo Kontraŭ Rasismo, en 2014.

Kiel aliĝi? Se vi interesiĝas skribu al manuela.ronco [ĉe] tejo.org, ĝis la 31a de aŭgusto, dirante kial vi ŝatus partopreni kaj kiel vi pretas kontribui. Tuj poste ni kontaktos vin dirante ĉu TEJO subtenos vian partoprenon, kaj vi povos sendi oficialan kandidatiĝon ĝis la 5a de septembro.

Legu la detalojn pri la evento en la retpaĝo de UNITED (elektu "Conferences" en la menuo): http://www.unitedagainstracism.org/

Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1511

Universala Lingvo: filmo, kiu konvinkas homojn pri la valoroj de Esperanto kaj ne tedas ilin

Speciala oferto! Dum limigita tempo, aĉetu unu DVD-on kaj ricevu la alian senpage!

Kiel diskonigi Esperanton inter neesperantistoj, aparte per bibliotekoj, universitatoj kaj lernejoj, sen soni tro kiel propagandisto? Jen unu ebleco: per la filmo „The Universal Language“ de oskar-nomumita reĝisoro Sam Green (produktita kun la financa subteno de ESF). Tiu ĉi 30-minuta dokumentfilmo, kiu debutis en 2011 en la festivalo Sundance kaj ricevis tre bonajn reagojn de la publiko, prezentas la historion kaj la nuntempon de Esperanto vidata per la okuloj de neesperantisto. Kaj dum limigita tempo, vi povas aĉeti du DVD-ojn je la kosto de unu (20 USD)! Akiru unu DVD-on por via persona kolekto kaj donacu alian al via loka biblioteko, lernejo aŭ universitato! La filmo mem estas en la angla, sed ĝi havas subtekstojn en 19 lingvoj!

Elĉerpaĵo de la filmo (kun Esperantaj subtitoloj) spekteblas ĉe: http://youtu.be/HL7QtDt4tlI. La disko aĉeteblas ĉe: http://www.esperantodocumentary.com. Specialaĵoj de la DVD: “Leo Sakaguchi – Denaska esperantisto”, “Jokahamaj portetoj – etendita miksaĵo”, kaj “Somernokto de Kálmán Kalocsay”.

[TEJO] Ĉu vi havas ideojn pri kiel plibonigi la mondon?

Se vi legas tion, preskaŭ certe jes. :) Do, se vi aĝas inter 18-35 kaj vi ŝatus vian ideon realigi, proponu projekton al Unesko ĝis la 10a de aŭgusto 2013 helpe de TEJO. Pliaj detaloj troviĝas ĉe (angle):http://en.unesco.org/feedback/8-youth-forum-call-proposals aŭ (france): http://fr.unesco.org/feedback/appel-projets-8ème-forum-jeunes-lunesco. Se vi havas demandojn, proponojn, ideojn, kontaktu (ker ĉe tejo.org).

Proponante vian ideon vi ne nur ekhavos la ŝancon ricevi subtenon por via projekto, sed ankaŭ multe helpos al la plividebligo de Esperanto kaj la Esperanta-movado. Skribu, proponu kaj agu nun por nia komuna celo!

[FESTO 2013] Novaĵoj

Malsukcesa elŝuto.

„Festivalo de Eksterregistritaj Organizaĵoj en Bydgoszcz”, Bydgoszcz , Pollando, 7a de septembro 2013

Kujavi-Pomerelia Centro por Apogo de Eksterregistaraj Organizaĵoj en Bydgoszcz kun amikaj Neregistraraj Organizaĵoj (NGO) invitas por Festivalo de Organizaĵoj Eksterregistritaj, kiu okazos sabate, la 7-a de septembro 2013 inter 11 kaj 17 horo en belega Mueleja Insulo en koro de Bydgoszcz. Dum tiu-ĉi aranĝo okazos prezentado de atingoj de pluraj lokaj organizaĵoj por kulturo, sporto, karitativaj, sciencaj kaj kluboj de volontuloj. Akompanos tion inter alie, dancprezentadoj de junularaj ensembloj, de senjoroj, kaj pleneraj ekspozicioj de artistoj el Bydgoszcz. Por la gastoj kiuj prezentiĝos en artaj programoj el diversaj landoj de la mondo oni antaŭvidos manĝon kaj diplomon. Vespere melomanoj, kiu venos al Mueleja Insulo - tn. Venecio de Bydgoszcz apud Operejo Nova, sur pontoj, ili povos auskulti koncerton de Kamerala Orkestro – Capella Bydgostiensis -Händel – Muziko sur Akvo, Muziko por Reĝaj Fajerverkoj preparita de Filharmonio el Bydgoszcz.

Partopreno en la aranĝoj estas senpaga. Eblas mendi tranoktojn.

Elkore ni invitas ĉiujn interesiĝantojn el 125 landoj de la mondo ankaŭ esperantistojn kaj artajn, Esperantajn kaj folklorajn ensemblojn el Viaj landoj. Ĝis nun jam aliĝis kvin Esperanto-organizaĵoj al la Festivalo.

Informoj en pola lingvo: Ewa Nowak emanohop12 ĉe wp.pl kaj kpcwop ĉe o2.pl telefone: 608 186 142

Informoj en Esperanto ĉe info ĉe esperanto.bydgoszcz.eu aŭ tel. 48-52/3461151

Somerfrapo de 2013

Elektu la furorkanton de la kongresa sezono! La voĉdono estas simpla: per "ŝato" en la Facebook-paĝo. Eblas "ŝati" unu aŭ pliajn kantojn! En la lasta vespero de la IJK estos anoncita la gajninto de Somerfrapo-2013.

La partoprenantoj ĝis nun estas:

1. Guillaume Armide (Gijom): La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malafabla reĝo de Braĝujo

2. Dolchamar: Somer' O!

3. Emanuele Rovere: Mirindaĵo

4. La Perdita Generacio fitŝ. Platano: Televido

5. Magnus Persson: Via intelekto

6. Johannes Mueller: Mi kaptos vin

7. Supernova: La postrompiĝa temp'

8. Martin & la talpoj: Sub la ponto

Vizitu la liston por aŭskulti kaj rigardi la videojn: https://www.facebook.com/pages/Somerfrapo-de-2013/382848111822216

Novaĵoj de edukado.net

- [EDU]-Novaĵoj: Elektiĝis nova prezidanto de ILEI dum la konferenco en Germanio: Inter la 12a kaj 18a okazis en la germana vilaĝo Sieber, apud Herzberg la 4a ILEI-konferenco, al kiu aliĝis 104 personoj, inkluzive la junulojn en la paralele organizita Somera Arbara Lernejo (SALO 8). Vidu mallongan raporton pri la plej gravaj eventoj: ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=361

- Intensaj semajnoj de la redaktoro: Eventoplenaj semajnoj atendas la redaktoron, Katalin Kovats en julio kaj aŭgusto. Bv. legi la mallongan resumon pri la okazintaj, okazantaj kaj okazontaj programoj de edukado.net kaj atendi pliajn detalajn raportojn dum la sekvaj semajnoj. Legu plu ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=362

- Fotoalbumo “UK en Rejkjaviko”: http://edukado.net/biblioteko/fotoj?al=40

Venontaj renkontiĝoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2013, http://gresillon.org/s4

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013, https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro, http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php

Klaĉ-Kunveno Post-Somera 2013 (KKPS), Werkhoven ĉe Utrecht, Nederlando, 1a ĝis 3a de novembro 2013, http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/ (skribu ĉ per x-kodo) aŭ https://www.facebook.com/events/128616817332684/136721819855517

30a Internacio Festivalo, Nördlingen, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.internacia-festivalo.de

12-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, Germanio, 27a de decembro 2013 ĝis 3a de januaro 2014, http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), 29a de decembro 2013 ĝis 4a de januaro 2014, Kotonuo, Benino, http://mirejo3.blogspot.com

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu