TEJO-aktuale: numero 365, 2013-07-15

Ĝisdatigo de la dissendo-listo de TEJO-aktuale kaj dissenda paŭzo

La dissendado de TEJO-aktuale paŭzos de la 9a de aŭgusto ĝis 16a de septembro. En tiu tempo okazos ĝisdatigo de la dissendo-listo. Do se vi ricevas neniun retpoŝton pri TEJO-aktuale ĉio enordas. Se vi ne ricevas la ontan eldonon, kiu estas planita por la 20.09.2013, via retpoŝto estas laŭ la datumbazo “ne valida” kaj mi sensukcese provis atingi vin retpoŝte. Vi nepre povas re-aliĝi per http://www.uea.org/retlistoj.

Dankon por via kompreno, Julia NOE, redaktorino de TEJO-aktuale

TEJO ricevos subvencion por la trejnseminario "Genro kaj Egaleco: alaga enkonduko"

Danke al subvencio de la Eŭropa Komisiono, TEJO organizos trejnseminarion pri la temo de genra identeco kaj genra egaleco, adresitan al junuloj aktivaj en sia reto de organizoj kiuj deziras esplori la temon kaj ekaktivi en tiu kampo. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1506

Nova intervjuo kun unu artisto en FESTO 2013: Jonny M!

Pri lia nova albumo "Regestilo" kaj kiel etosigi la homojn en esperantujo per regeo! Legu pli: http://www.liberafolio.org/2013/regestilo-por

UEA PAROLIS EN UN PRI ESPERANTO POR DIPLOMATOJ KAJ PRI RAJTOJ DE INDIĜENOJ

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, “Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj”, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj. (Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 505, 2013-07-15) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=505

[ret-info] Vi povas aldoni vian komenton en la nova retejo de Ret-Info

Malsukcesa elŝuto.

Ni informu pri Esperanto al la ekstera mondo.

Saluton al vi okaze de Esperanto-Tago 2013!

Ĉu mi rajtas memorigi vin pri Esperanto-Tago je la 26a de Julio? Tio estas la naskiĝtago de la internacia lingvo:)

Nia celo estas informi la eksteran mondon pri la bezono solvi la lingvan problemon pere de la uzo de neŭtrala, nenacia lingvo, nome Esperanto. Nia slogano estas “justa komuniko” kio kongruas kun la temo de la Universala Kongreso en Islando. Mi esperas ke vi povos helpi per informo al la ekstera mondo pri Esperanto?

Ekzistas afiŝoj por via tuja uzo en entute 65 lingvoj. Ni petas ke vi uzu! Bonvole klaku sur la suban ligilon kaj uzu en universitatoj, bibliotekoj kaj lokaj butikoj. http://uea.org/vikio/Proponataj_simboloj_por_la_jaro_2013

Krome ni kompilis tekston en via lingvo kio troviĝos sube. Ni petas ke vi sendu tion al televidaj stacioj, gazetaro, radio ktp en via lando. http://uea.org/vikio/Unua_komuniko_-_justa_komunikado

Kore salutas kaj dankas. Brian Barker.

Komisiito pri informado okaze de la UK en Rekjaviko.

Novaĵoj de edukado.net

- [EDU]-Novaĵoj: Ankaŭ edukado.net ricevis subvencion por interkultura Grundtvig-projekto: Ni kun ĝojo anoncas, ke nia retejo, kunlabore kaj kun helpo de la aliaj partneroj sukcesis ricevi subvencion kadre de la eŭropa Grundtvig-projekto. Interkulturo por tutviva lernado ege gravas. CENTRO DE INTERKULTURA EDUKADO (kunordiganto Halina Komar), partneroj en Nederlando (EDUKADO.NET, Katalin Kováts) kaj INTERKULTURA CENTRO EN HERZBERG AM HARZ...la Esperanto-urbo (Peter Zilvar, Zsófia Kóródy) sukcesis akiri agnoskon por eŭropa Grundtvig-projekto. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=360

- EDU-RISKO: Kelkaj plibonigoj en la ludo: Jevgenij, nia programisto, malgraŭ siaj grandegaj taskoj pri la nove rekonstruata lernu.net, sukcesis dediĉi por nia ludo tempon kaj efektivigis jam preskaŭ ĉiujn el miaj modif-petoj. Kelkajn el ili vi ne vidas tuj, sed baldaŭ spertos, aliaj jam videblas de dekoj da horoj.

Mi esperas, ke malgraŭ tio, ke neniu komentis ilin, vi kune kun mi ĝojas pri tiuj plibonigoj.

Se eblus interveni en la programon kaj aranĝi, ke la hodiaŭaj demandoj rilatu al la enhavo de tiuj ŝanĝoj, mi certe farus. Sed ne eblas, mi neniel povas influi la vicordon de la demandoj, kaj ĉar ĉiu ludanto ricevas malsamajn demandojn, tiel nur kelkaj povus riskumi pri la novaĵoj. Pro tio mi simple lasas vin ĉiujn mem malkovri ilin.

Por tiuj, kiuj partoprenos konferencojn, kongreson aŭ aliajn Esperanto-aranĝojn mi deziras agrablajn kaj fruktodonajn programojn, renkontiĝojn kaj spertojn.

La aliaj konsoliĝu hejme, kaj ĝoju, ke ili ne estas forlogataj de eventoj kaj programoj, kaj povos senĝene ludi, lerni eventuale gajni.

Amike, Katalin

Ludu: http://edukado.net/ludoj/risko

Esperanto Hamburg invitas la 28a de julio por komuna biciklado!

Do, nun ĉi tie ĉiuj gravaj informoj por vi. Jen la biciklada vojo: http://share.xplova.com/uploadTrack/viewTrack.php?track=E19D65F8-71C2-8362-EC26-7EC7DE7ADD59

Kaj por tiuj kiuj ne konas aŭ volas bicikli: vi povas uzi la ŝipon! Ni havos komunan komencon ĉe Jungfernstieg kaj komunan celon ĉe la kastelo en Bergedorf! http://www.alstertouristik.de/klassiker/vierlandefahrt.html

Biciklado: senkosta! Ŝipado: 23,- €; Metroe: 5,80 € - aŭ eĉ malpli se vi uzas grupan bileton.

Ĉiuj partoprenantoj ricevos senkostan tason da kafo kaj kukon en la restoracio en la kastelo de Bergedorf kiu estas subtenita de la HES.

Tie en la kastelo estos prelego de Rafael Henrique Zerbetto! http://turneoj.wikispaces.com/Zerbetto+2013

Pli da informoj ĉe http://www.esperanto-hamburg.de/

Aperis la eldonoj de la jenaj informiloj

- La Riverego 112: http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego

- Informletero de Vinilkosmo N-ro 37: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/509965

Venontaj renkontiĝoj

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

Alternativa MOJOSejo, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 20a ĝis 27a de julio 2013, http://gresillon.org/s3

Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2013, http://gresillon.org/s4

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

3a Urba Semajnfino, Santa Cruz, Kalifornio, Usono, 7a ĝis 8a de septembro 2013, https://www.facebook.com/events/348487278614272/

Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013, https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu