TEJO-aktuale: numero 364, 2013-07

Verku por Kontakto!

Kontakto fariĝas pli malfermtema, do vi povas kontribui al ĝi per diverstemaj artikoloj. Ni proponas al vi kelkajn temojn kaj sugestojn por artikoloj al venontaj numeroj de Kontakto.

Verku por Kontakto! Kontakto ĉiam bonvenigas diverstemajn kontribuojn. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/p/kiel-kontribui.html

Por pliaj klarigoj skribu al: kontakto ĉe tejo.org

Kontakto estas dumonata revuo de TEJO pri landoj, popoloj, kulturoj, arto kaj politiko. Kontakto estis fondita en 1963, kaj ĝia unua redaktoro estis Humphrey R. Tonkin.

[ret-info] Pagita laboro - esplorprojekto pri lingva justeco serĉas kunlaboranton

Malsukcesa elŝuto.

Rekomendindaj filmoj kaj muzikaĵoj

- La albumo "Regestilo" de Jonny M estas disponebla elŝute en la elŝutejo de Vinilkosmo ekde la 15a de junio 2013. Legu pli: http://www.youtube.com/watch?v=_xĴ01vsrQw

- Stefo esperantigis kaj ludis "Imagu" dum FESTO 2009 en Zwingenberg. Aŭskultu: http://www.youtube.com/watch/DmYIoM5MmKAk

- "Mirindaĵo" la 3a albumo de Manŭel distribuata de Vinilkosmo. http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/507293?lg=en&hash=5716114d549eb14ca5c2b2af08b4093b

- La Perdita Generacio fitŝ. Platano – televido. http://www.youtube.com/watch?v=vraaUZr2nJM

- Jen akustika ludaĵo de bonega kanto "Satisfaction" (Rolling Stones). https://www.facebook.com/photo.php?v=10151156973488247

- Elena Puchova kune kun Dimitrij Dovžik kantas "Sinjorino Sopiro", en la kadro de la 25a IEK. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=xVqR8hgeWfI&feature=em-share_video_user

- BaRok´ Projekto - Postkulisa gitaro-registro kun Rafael Milhomem. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=EYLOEIZQ6Ko

- “Distancprelego pri edukado.net”. Rigardu: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=226

- “Play-mobil - Membroj de la familio kaj aliaj tri filmetoj”. Rigardu: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=227

Enreta kurso pri SKRIBADO - ŝanĝo de dato

La lastatempe anoncita universitata kurso pri SKRIBADO en Esperanto okazos ekde oktobro. Limdato por aliĝi: 15 julio 2013.

Kompleta, ĝisdatigita informo pri la kurso: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview

Se, studinte ĉiujn informojn, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com

Kore invitas vin

Maria Majerczak, Gvidantino de Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato

Konkurso per fotoj: UK tra Mia Lenso--Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia

Por bonvenigi la 98an UK, Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) okazigas fotografian konkurson kun premioj. Ĉiu povas partopreni. Estas bonvenaj fotoj pri la baldaŭa 98a UK en Rejkjaviko, Islando, kaj ankaŭ pri antaŭaj UK-oj, en kiuj vi partoprenis. La sola kriterio estas via kreivo kaj entuziasmo.

Ni, ĈRI elkore atendas kontribuon de viaj fotoj.

Sukceson!

Esperanto Sevice

China Radio International

P.O.BOX 4216, Beijing 100040

P.R.China

Tel: +8610 68891916

Fax: +8610 68891164

retpoŝto:espradio ĉe cri.com.cn

retpaĝo: http://esperanto.cri.cn

Bonvolu subteni oleo-premilon por Mazingira

Nova projekto de Mazingira : produkti Sunflor-Oleon

La Esperanto-Grupo Frejburgo dum pluraj jaroj subtenas „Mazingira Salam/Ketare“ de nia samideano Mramba Simba en nord-okcidenta Tanzanio apud la urbo Bunda. Ni helpis finance al orfoj iri en la lernejon, konstrui novan mezlernejon „Esperanto Secondary School“, rearbarigi ktp.

La nova projekto „oleo-premilo por sunflor-oleo“ donos unue bonan oleon kaj due enspezi monon por plia evoluo. La produktado de oleo donas pliajn ŝancojn:

- la kamparanoj gajnas enspezojn, ĝi donos laborlokojn, la restaĵoj povas esti utiligataj kaj nutri bestojn kaj por produkti biogason, kaj finfine plibonigi la grundon.

- la sunfloroj sur kelkaj kampoj jam kreskas bone. Mazingira bezonas mezgrandan oleopremilon kaj bezonatajn ilojn, kiun ili povas aĉeti en Tanzanio.

La aparataro kostas 2.900 Eŭrojn, nia grupo promesas 1.000 kaj ni esperas ke aliaj 1000 kolektiĝos dank al Viaj donacoj, Mazingira povas financi la reston, sed ne la tutan.

Jen la adresoj kaj ret-ligoj:

- (ne plu tute aktuale, sed kun informaj bildoj kaj rezultoj, en pluraj lingvoj): http://www.kono.be/mazingira/

Donacoj: Fonduso Mondo / Stiftung Mondo e.V. subtenas plurajn projektojn kaj kolektas niajn donacojn por transdoni ilin.

FM estas komun-utila organizaĵo, do germanoj povas redukti la imposton per tiu donaco.

Stiftung Mondo, c/o Martin Schaeffer, Hauptstr. 42, DE-64753 Brombachtal, stiftung-mondo ĉe web.de

Konto: 151 100 004, VoBa Stuttgart, BLZ 600 901 00 rimarko „Mazingira, Oleopremilo & via adreso", http://www.stiftung-mondo.de/esperanto/haupt.html

Esperanto-Grupo Frejb urgo kaj Asocio de Verduloj Esperantistaj

c/o Manfred Westermayer

Kandelstr. 62, 79194 Gundelfingen

Tel: 0761-584854, manfred ĉe westermayer.de

koncize pri Esperanto en Frejburgo: http://www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm

AVE: http://www.verduloj.org/afriko.htm

[instru-german] Varbi E-instruiston al LIU Guojun profesia teknika altlernejo, Ĉinio

Malsukcesa elŝuto.

[esperantic.org] 2012: Evolu-jaro por ESF

Malsukcesa elŝuto.

Ĉi-somere en Greziljono

Restas lokoj, ĉi-somere, en la staĝoj de Kulturdomo de Esperanto. En agrabla regiono Anĵuo, kastelo Greziljono proponas al vi praktiki Esperanton kaj ofertas varian programon: turisma, artamatora, alternativa, festa, teatra semajnoj... inter la 6a de julio kaj la 17a de augusto. Informojn kaj aliĝeblecon vi trovu en nia retejo: http://gresillon.org/somero.

François LO JACOMO

02 41 89 10 34
kastelo ĉe gresillon.org

Venontaj renkontiĝoj

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj, KVINPETALO Esperanto-Centro , Julio 12a-18a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio, http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

Alternativa MOJOSejo, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 20a ĝis 27a de julio 2013, http://gresillon.org/s3

Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2013, http://gresillon.org/s4

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

3a Urba Semajnfino, Santa Cruz, Kalifornio, Usono, 7a ĝis 8a de septembro 2013, https://www.facebook.com/events/348487278614272/

Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo, Homburgo, Sarlando, Germanio, 27-a ĝis 29-a de septembro 2013, https://www.facebook.com/Sarlanda.Esperanto.Ligohttp://www.esperanto-saarland.info/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu