Korekto: Karavano al kaj el SES
La ligilo al la aliĝilo estis malĝusta. Jen la ĝusta ligilo:
Informilo: http://www.alesk.eu/karavano/ses2013/
Aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/1JB8x4UEXGiupJ4iymXIlŭgQLQh69NII5e_1jCJdBi8/viewform
TEJO-aktuale: numero 363, 2013-07
La ligilo al la aliĝilo estis malĝusta. Jen la ĝusta ligilo:
Informilo: http://www.alesk.eu/karavano/ses2013/
Aliĝilo: https://docs.google.com/forms/d/1JB8x4UEXGiupJ4iymXIlŭgQLQh69NII5e_1jCJdBi8/viewform
En septembro 2013 denove startas la unu-jara kurso por tiuj, kiuj
interesiĝas pri la instruado de Esperanto. Aliĝu ĝis la 10a de aŭgusto
2013!
La kurso daŭras unu jaron. Oni devas veturi trifoje (septembre 2013,
februare kaj denove septembre en 2014) al Poznano en Pollando, por
partopreni lecionojn de elstaraj profesoroj kaj ekzameniĝi pri la
dumsemestraj lernitaĵoj. En la fino oni ricevos atestilon de UEA kaj ILEI
pri la kurso.
Stipendioj atingeblas por la senpaga studado! Ĝis la 10a de julio oni
devas kandidatiĝi por povi ricevi stipendion, alikaze la studado estas
pagenda je 130 eŭroj semestre. Legu pri la detaloj ĉe http://edukado.net.
Post unu jaro sen nova eldono, la adreslibro de PS 2013 aperos. Pro tio ni
bezonas ĝustajn informojn pri vi! Do ne atendu, ĝisdatigu viajn
kontaktinformojn ĉe http://www.pasportaservo.org (vi
povas rapide krei konton ĉe http://pasportaservo.org/user/register?destination=ĉefpaĝo),
aŭ sendu paperajn aliĝilojn ĝis la 15a de julio se vi ne volas konton
ĉe la retejo. Novaj gastigantoj estas ankaŭ tre bonvenaj.
Nepre ne hezitu ankaŭ kontakti helpanton (vidu kontaktinformojn ĉi-sube)
aŭ vian landan organizanton. Ne forgesu klarigi ĉu vi volas aperi en la
adreslibro (vidu paĝeton "miaj informoj", sekcion "privateco"), kaj
kontroli ĉu vi estas markita kiel gastiganto.
Ekde la 5a de julio ĝis la 10a de aŭgusto, la retpaĝo http://www.pasportaservo.org
daŭre funkcios, tamen ne plu eblos mem fari ŝanĝojn de datumoj, ĉar dum
tiu periodo la datumoj estos reviziataj. Oni nur povos peti ŝanĝojn ĉe
helpanto.
Notu, ke por la adreslibro PS 2013 estos uzataj la datumoj validaj je la
5a de julio!
Quentin Weber-Seban, Respondeculo de Pasporta Servo
Kontaktinformoj:
Pasporta Servo: pasportaservo
ĉe tejo.org
Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Telefono: +31 (0)10 436 10 44
Fakso: +31 (0)10 436 17 51
La Urba Semajnfino venos al la Pacifiko ĉi-somere! Ĝi okazos en la fama
plaĝurbo Santa Cruz, Kalifornio, de la 7a ĝis la 8a de septembro, 2013.
Urbaj Semajnfinoj ne estas tipaj Esperantaj okazaĵoj. La tuta urbo estas
la kongresejo, kaj anstataŭ prelegoj, la programo enhavas ekskursojn al
multaj farindaĵoj, bongustajn (sed malmultekostajn) restoraciojn, kaj
multe da tempo por simple amikumi kun novaj kaj malnovaj amikoj. Ni invitas
ĉiujn al US3 je ĉiu ajn nivelo de Esperanto. Legu pli: https://www.facebook.com/events/348487278614272/
- “Pli ol nenio” de Martin kaj la Talpoj. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=4nH-j_ZEVGg
- “Imagu” de Stefo (dum FESTO 2009 Zwingenberg). Rigardu: https://www.youtube.com/watch?v=mYIoM5MmKAk
- “Vi kaj Mi” de Ĵomart kaj Nataŝa. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=X4kJEvLVc0g
kaj la ligilo al la Vinilkosma paĝo por elŝuti niajn kantojn: http://www.vinilkosmo-mp3.com/jhomart-natasha-c-76_133.html
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de
aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de
Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt
aŭ http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds,
Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a
ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de
julio 2013, http://ses.ikso.net/
Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj, KVINPETALO Esperanto-Centro , Julio
12a-18a, informoj ĉe
kvinpetalo.org aŭ http://www.kvinpetalo.org
66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de
julio, http://www.ikue.org/kong2013/
Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin
(tonkin ĉe hartford.edu)
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
Alternativa MOJOSejo, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 20a ĝis 27a
de julio 2013, http://gresillon.org/s3
Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO
Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.org aŭ
http://www.kvinpetalo.org
Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO
Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.org aŭ
http://www.kvinpetalo.org
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de
aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono
Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.cz aŭ cea.polnicky ĉe quick.cz aŭ http://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf
46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de
aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/,
Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.pl aŭ pomer ĉe
esperanto.wroclaw.pl)
Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj
kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto
2013, http://gresillon.org/s4
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO
Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.org aŭ
http://www.kvinpetalo.org
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de
aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO
Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro
2013, http://www.seju.org/or2013
aŭ https://www.facebook.com/events/607583009256372/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu