TEJO-aktuale: numero 362, 2013-06-17

Kontakto: Vojaĝe

Kiu ne ŝatas vojaĝadi? Vi faris interesan vojaĝon kaj la loko impresis vin. Certe vi faris multege da fotoj. Ne gravas ĉu vi vojaĝis trajne, aviadile, motorcikle, bicikle aŭ piede. Ne gravas ĉu estis al najbara urbeto aŭ al fora kontinento, gravas ke vi rakontu al ni ĉar niaj legantoj tre ŝatas koni novajn kaj interesajn lokojn de nia vasta mondo! Ni antendas vian kontribuon! Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2010/11/vojage.html

[EDU]-Novaĵoj: Stipendioj anoncataj por instruista trejnado

Ekde septembro 2013 denove okazos unu-jara instruista trejnado ĉe la Universitato UAM (Adam Mickiewicz) en Poznano, Pollando, kunlabore kun ILEI, UEA kaj edukado.net. UEA kaj ILEI ofertas stipendiojn. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=356

Komitatanoj B elektitaj por la periodo 2013-2016

La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo 2013-2016. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la individuaj membroj Atie van Zeist, Piet Schuil kaj Rob Moerbeek. Laborantoj de la Centra Oficejo helpis la komisionon en la nombrado, kiu daŭris preskaŭ kvar horojn.

Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188, t.e. 27,0%. Estis 1185 validaj kaj 3 malvalidaj balotiloj. Ĉar pri la ses elekteblaj lokoj konkursis nur sep kandidatoj, la voĉdonado eble ne estis same interesa kiel en 2010, kiam por la sama nombro da lokoj estis 13 kandidatoj kaj la balota procentaĵo estis pli alta, 32,3%. La rekordo, 33,8%, datiĝas de 1998.

Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn.

La Komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn. Estas unu Komitatano B por ĉiu komencita milo da membroj laŭ la stato fine de la antaŭa jaro, ĉi-kaze la 31-an de decembro 2012. Krome, ĉiuj aliĝintaj landaj kaj fakaj asocioj kun minimume 100 membroj rajtas nomumi Komitatanon A. Aliaj asocioj nomumas observantojn, kiuj ne havas voĉdonrajton en la kunsidoj de la Komitato. Fine, la Komitatanoj A kaj B rajtas alelekti Komitatanojn C, kies nombro ne rajtas esti pli ol la kvarono de la suma nombro de la Komitatanoj A kaj B. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 503, 2013-06-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=503#1

Librokluboj - Legu kaj ĝuu!

Legado ofte estis soleca sperto - sed ne plu dank' al la nova projekto lanĉita de la Kultura Komisiono de TEJO.

Ĉu vi iam sopiris paroli/interŝanĝi pri kion vi legis? Se jes, via loko estas ĉe la retlisto (libroklubo ĉe googlegroups.com), kie vi havos la eblon trovi aliajn legemulojn kaj diskutemulojn.

Do se vi ŝatas legi, kaj interesiĝas pri la opinioj de esperantistoj je la alia flanko de la mondo pri la sama legaĵo, vizitu la retpaĝon https://sites.google.com/site/librokluboj/. Libere partoprenu kaj ĝuu la interŝanĝojn!

Ĉu amuziĝi ĉi-jarfine en Saarbrücken/Sarrebruck? Aŭ ĉu SOMERE umi en Eifel-regiono?

Intertempe sepdeko da homoj jam decidis, ke jes, indas veturi al la 12-a Novjara Renkontiĝo kaj 5-a NIS en Saarbrücken/Sarrebruck por tie jarfine festi en granda amika rondo :-)

Multan dankon al ĉiuj jamaj aliĝintoj! La organiza teamo kaj mi mem tre ĝojas kaj ni certe klopodos zorgi, ke via restado estos denove agrabla kaj ke estos bela programo por vi.

Sed eble vi apartenas al tiuj, kiuj ne jam aliĝis... Hodiaŭ mi ĉefe volas atentigi vin, ke post unu semajno, en dimanĉo, 30-a de junio, finiĝos la nuna aliĝperiodo. Se vi ne jam aliĝis, do bv. konsideri aliĝon nun por rezervi vian lokon kaj ĝui la aktualan kotiznivelon. http://www.EsperantoLand.org/nr/index.shtml#nr

*11-a SOMERE en Dahlem-Baasem, Eifel-regiono*

Sed eble vi ne eltenos atendi ĝis la jarfino - nu, estas solvo :-) Venu SOMERE umi komence de aŭgusto, meze de la Eifel-regiono, de vendredo 2-a ĝis sabato, 10-a de aŭgusto 2013. Estas agrabla domo, bonaj manĝoj, bela rigardo al vasta valo, naĝejo en la domo, lago en proksimeco, razeno por tendumi (se vi ŝatos), arbaroj kaj kampoj por promeni kaj vilaĝoj kaj urbetoj en la ĉirkaŭo por viziti. Ĉu vi ŝatos SOMERE umi kun la jamaj aliĝintoj, http://www.esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere11.php kaj esperinde kelkaj pliaj? Ni tre ĝojos :-) Ĉion bonan al vi, ĝuu la someron!

La Perdita Generacio koncertis akustike dum JES 2012

La Perdita Generacio surprize koncertis en gufujo dum la JES 2012/2013. Tiu ĉi kanto, kies nomon mi fakte ne konas, troviĝos sur ilia plej nova KD-o, kiu ekhaveblos dum SES 2013, do tre baldaŭ. Mi jam antaŭĝojas ĝin! Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=teVgfnlW-E8

Karavano al kaj el SES

[esperantic.org] Kvar novaj vizaĝoj en la Konsilantaro de ESF

Malsukcesa elŝuto.

Novaj albumoj alvenas ĉe VINILKOSMO

Antaŭ ĉio ni volas doni novaĵojn la Promeskampanjo de Vinilkosmo lanĉita en 2012. Kiel vi povos konstati ĉi sekve la projektoj evoluas kaj iom post iom realiĝas. Jen nun la vico al finpretiĝo por la dua kaj tria albumoj de la promeskampanjo.

La unua estas la KD-albumo "Regestilo" de Jonny M. Ĝi jam pretas kaj oficiale aperis la 20an de Junio ! Por tuj akiri la fizikan diskon bonvolu alklaki ĉi tiun ligon: http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd117&lng=e

Sed jam la elŝutebla versio estas disponebla en nia elŝutejo laŭ la formatoj mp3, kaj ogg en nia elŝutejo ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/jonny-c-74_205.html kaj laŭ flac senperda formato ĉe: http://cd1d.com/fr/album/regestilo

La dua albumo estas la KD de La Perdita Generacio "Ĉiamen plu", nun ĝi estas en la presejo kaj ĝia oficiala apero kun LPG mem okazos dum SES en Slovakio. La disko estos disponebla dum la unua semajno de julio kaj vi jam povos akiri ĝin en nia reta diskoservo ekde la 1a de julio klakante ĉe http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e

Momente la paĝoj en niaj retejoj ne jam tute pretas sed principe por la unua de julio ĉio devus esti preta kaj disponebla por la publiko.

La aliaj projektoj estas prilaborataj kaj unuavice la albumo de baRok-Projekto kiu nun estas en registra fazo.

Daŭre eblas subteni la projektojn de viaj ŝatataj artistoj ĉe http://goo.gl/5pvMO

Ni rememorigas al vi ankaŭ ke pluraj novaj albumoj kiujn Vinilkosmo distribuas (“La antaŭlasta trajno” de Bruna Ŝtono, “Signoj de viv'” de i.d.c., kaj tre baldaŭ “La arĝenta albumo” de Ĵomart & Nataŝa, kaj “Mirindaĵo” de Manŭel) troviĝas/os en la reta diskoservo ĉe http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e

Ni esperas ke vi havos plezuron ĝuante tiujn ĉi novajn muzikeldonoj ĉe Vinilkosmo.

Plej muzikajn salutojn, Flo kaj la tuta teamo de Vinilkosmo

Venontaj renkontiĝoj

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis la 7a de julio 2013, Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj, KVINPETALO Esperanto-Centro , Julio 12a-18a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio, http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

Alternativa MOJOSejo, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 20a ĝis 27a de julio 2013, http://gresillon.org/s3

Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2013, http://gresillon.org/s4

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu