TEJO-aktuale: numero 361, 2013-06-06

La albumo "Regestilo" de Jonny M alvenas!!!

Hohoho!!! Grandaj novaĵoj! La nova albumo jam estas mendebla! Oficiala publikigo estas la 20a de Junio, sed vi jam povas aĉeti ĝin kiel KDo fizika aŭ kiel cifereca elŝuto!!!

KD: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd117&lng=u

Elŝuto: http://www.vinilkosmo-mp3.com/regestilo-c-74_205_206.html

Aŭ ĉe cd1d: http://cd1d.com/en/album/regestilo

Intervjuo pri la KD: http://www.youtube.com/watch?v=Fw71bNY3FsU

Dua Tutmonda KER-ekzameno

- Bilanco post la Dua Tutmonda KER-ekzameno:

En la hodiaŭa mesaĝo vi povas legi detalan bilancon pri la ĵus finiĝinta Dua Tutmonda KER-sesio. La teksto plugvidas vin al resumpaĝo, kies subbranĉoj entenas kolekton de filmoj, fotoj, artikoloj, liston de la ĉ. 70 helpintoj. La raporton vi trovas ĉe http://edukado.net/novajhoj?id=355

- Filmo pri “Dua Tutmonda KER-ekzameno pri Esperanto en Arras”:

Vi trovos ĝin rekte en la paĝo: http://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=225

[Somera Esperanto-Studado (SES 2013)] Aperis la SES-bulteno!

Malsukcesa elŝuto.

/kune/, gazeto de la Germana Esperanto-Junularo, petas via helpon!

La proksima /kune/ pritemas gravegan aferon: la nutradon. Pro tio ni volas scii pli pri vi! Respondu al kune ĉe esperanto.de.

Aperis la aktoj de la Hanoja Esperantologia Konferenco

Sub la titolo “Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo” aperis la aktoj de la 35-a Esperantologia Konferenco, kiu okazis en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo en 2012. La volumon redaktis Christer Kiselman kaj Mélanie Maradan, kiuj ankaŭ gvidis la konferencon. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 501, 2013-06-06) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=501#2

Verko de Couperus en la Serio Oriento-Okcidento por la aŭtora jubileo

Per la Esperanta eldono de la majstroverko “Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas…” de Louis Couperus, la eldonejo Mondial kaj UEA festas la 150-an datrevenon de la aŭtoro en la plej taŭga maniero. Tiu korifeo de la nederlanda literaturo naskiĝis la 10-an de junio 1863 kaj forpasis la 16-an de julio 1923. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 502, 2013-06-07) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=502#1

[ret-info] La "Civito" vendas mortintan Heroldon

Malsukcesa elŝuto.

5 semajnoj en julio-aŭgusto por lerni, aktivi, amikiĝi en franca E-kastelo Greziljono

Varian someron programon dum 5 semajnoj en julio kaj aŭgusto: ree ofertas kastelo Greziljono (Esperanto-kulturdomo okcidente de Parizo), nome:

- Teatrumado (aktora kurso kun e-ista profesiulo).

- Prelegoj kun diskutoj pri alternativaj temoj.

- Tuttagaj ekskursoj per buso al la reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kun profesia e-ista ĉiĉerono.

- Kantado, dancado, plastika arto, skeĉoj.

- Koncerto de E-kanzonoj, farso pri UKoj, teatraĵo Galileo.

- Aparte por infanoj: fari bastonpupojn, banado en lagoj, amuzaj aktivaĵoj, masko muldita sur via vizaĝo.

- Tajĝiĉuano, retpilko, tabloteniso, piedpilko, migrado en propra arbaro.

Kaj en ĉiu semajno : Esperanto-kurso en pluraj niveloj matene, praktikado posttagmeze.

Se nenio logas vin, tiam babilu, kafumu, promenu en la parko aŭ ripozu.

Inter sabatoj, la 6a de julio kaj 17a de aŭgusto 2013. En malnova kastelo kun rigardo al lago kaj kun bela granda parko kaj arbaro. Eblos tranokti en la kastelo aŭ en via tendo aŭ loĝaŭto sur granda herbejo.

Vegetara manĝo laŭ elekto, en 3a semajno ankaŭ vegana manĝo.

Detalojn vidu ĉe http://gresillon.org/somero aŭ kontaktu kastelo ĉe gresillon.org

Nova, superanivela kurso pri SKRIBADO en E-o - kun instruisto, en Interreto!

Kiam vi verkas leteron, tekston por bulteno, blogo..., foje vi demandas vin, ĉu tio aŭ alio en ĝi estas lingve ĝusta, vi revas pri iu, kiu helpus vin. Jen nova kurso, konceptita laŭ la bezonoj de tiuj, kiuj sentas sin ne tute certaj dum verkado en Esperanto. Ĝi utilos al redaktantoj de bultenoj, retpaĝoj, al verkantoj, E-instruantoj kaj ĉiuj, kiuj deziras plibonigi diversajn aspektojn de sia verkado.

Kaj se vi mem ja ne sentas tiuspecan bezonon, eble... viaj konatoj aŭ eks-lernantoj bezonas helpon…La propono koncernas ankaŭ asociojn, kiuj bezonas lingve memstarajn aktivulojn.

PRI LA KURSO: Oficiala universitata kurso, okazanta vive, en Interreto, en junio kaj sept. 2013 (+ 4 aliaj semajnoj, laŭ elekto) kun sperta universitata instruistino. La lecionoj okazos 2-foje semajne. Planata komenco: 19 junio (la unua renkontiĝo).

ALIĜADO - ĝis la 18-a de junio, ankaŭ post tiu dato, se daŭre disponeblos lokoj. La HORO estas taŭga por esperantistoj el 5 KONTINENTOJ.

Pli da informoj: https://docs.google.com/document/d/11tZd-r470uOjg1l5lwmkf9rkCwD-Ys5Tu7s8WctPTwQ/preview.

Se vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail(punkto)com.

Kore invitas vin, Maria Majerczak, Gvidantino de Esperanto-instruado en Jagelona Universitato

Venontaj renkontiĝoj

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis la 7a de julio 2013, Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj, KVINPETALO Esperanto-Centro , Julio 12a-18a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio, http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

Alternativa MOJOSejo, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 20a ĝis 27a de julio 2013, http://gresillon.org/s3

Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj, ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO, Francio, 3a ĝis 10a de aŭgusto 2013, http://gresillon.org/s4

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu