TEJO-aktuale: numero 360, 2013-06-06

[Roskilde Festivalo 2013] Aktualaj novaĵoj

Malsukcesa elŝuto.

Ĉi-jara SOMERE: 2-a ĝis 10-a de aŭgusto (vendredo ĝis sabato) en Dahlem-Baasem (Eifel), Germanio

La ĉi-jara, 11-a SOMERE (Somera Mezeŭropa Renkontiĝo) okazos de la 2-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 (vendredo ĝis sabato) en Dahlem-Baasem, Eifel-regiono, sude de Kolonjo. (Tie jam plurfoje okazis PRINTEMPE.) Estas bela domo kun propra naĝejo, supre de monto kun rigardo al vasta valo. Eblos tranokti en la domo kaj ankaŭ en (propra) loĝaŭto.

La programo estos simila kiel kutime: Dolĉa nenionfarado :-) interrompita per manĝoj - kutime bonaj en la domo - kafumado, babilado, baniĝo en la doma naĝejo, diversaj prelegoj kaj aliaj proponoj, lingvo-kursoj (prizorgos Gunter Neue), promenoj, ekskursoj en la regiono... Ni esperas, ke plaĉos al vi ankaŭ ĉi-jare :-)

Detalojn vidu ĉe http://esperantoland.org/somere/

Ĉu ŝatos veni ankaŭ vi?

Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revidiĝo dum SOMERE

Lu Wunsch-Rolshoven

46a ILEI-konferenco: programo kaj dua aliĝperiodo

Proksimiĝas la 46a ILEI-konferenco okazonta inter 12-18 julio 2013 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio

Atenton: la dua aliĝperiodo kun favorkotiza aliĝeblo finiĝos la 30an de junio 2013, do ni alvokas, memorigas vin pri tiu grava dato. 72 aliĝintoj el 27 landoj, el ĉiuj kontinentoj!
Bv. uzi la retan aliĝilon http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/reg.php

Tranoktado: bv. rapide aliĝi kaj mendi vere favorprezajn hotelĉambrojn aŭ tre malmultekostajn ferioloĝejojn (ĉ.15-30 EUR/persono/nokto). Baldaŭ ni ne plu havos tiujn ofertojn!

Programo: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=11672461

Partoprenu la metodikan trejnadon kun Katalin Kovats (http://edukado.net) kaj aŭskultu interesajn prelegojn de famaj, spertaj gekolegoj. Lernu pri internaciaj projektoj, spertiĝu pri instruado al junaj aŭ maljunaj lernantoj, kursanoj, observu modellecionojn dum la paralele okazanta Somera Arbara Lernejo por 12-17-jaraj lernejanoj.

Antaŭ la konferenco eblas partopreni intensan lingvolernadon, perfektigan kurson inter 5-12 julio.

Varia kultura programo kun vere internacia etoso kaj allogaj ekskursoj atendas vian partoprenon. http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=51903533

Ne forgesu pri la internacia balo, kiu certe estos memorinda en la Esperanto-hotelo, restoracio, Esperanto-kafejo Zum Pass en Sieber.

Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo tutkore atendas vin! Bonvenon!

En la nomo de LKK, Zsofia Korody, aganta prezidanto de ILEI

KIAL ĴURNALISTOJ INTERESIĜU PRI ESPERANTO?

La prelego Kial ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?, kiun Kalle Kniivilä faris en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 27-an de aprilo, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA ĉe Vimeo kaj Youtube. La prelego estas ankaŭ legebla, ĉar ĝia teksto aperis en Libera Folio. Tiu reta ĵurnalo, kies redaktoro Kniivilä estas ekde ĝia komenco, iĝis dekjara du semajnojn antaŭ la Malferma Tago. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 501, 2013-06-06) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=501#1

La Perdita Generacio "Ĉiamen plu" prezentas!

Tomio "Ĉiamen plu" priparolas! Baldaŭ "Ĉiamen plu" de La Perdita Generacio aperos ĉe VINILKOSMO. Vi daŭre povas antaŭmendi ĝin kadre le la Promeskampanjo ĉe http://goo.gl/5pvMO. Legu http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/496319?lg=en&hash=816aa7a6d099ba28ab077b300adda799 kaj rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=ĉeb0ZuqKak

Kastelo Greziljono invitas por la somero:

- ALTERNATIVA MOJOSEJO EN ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO
20a ĝis 27a de julio 2013: Alternativa MOJOSejo, semajno pri alternativaj temoj kaj por junuloj, kun vegetara aŭ vegana manĝo, kun prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj, E-kursoj.

Por vegetaranoj & bestoprotektantoj, ekologio-movadanoj, piratoj & verduloj, ekonomiko-alternativuloj, migrantoj, biciklantoj eko-turismemaj & tendumantoj. Informoj en http://gresillon.org/s3, aliĝo en http://gresillon.org/alighos, kontakto en http://gresillon.org.
- FESTA SEMAJNO POR INFANOJ KAJ JUNAJ FAMILIOJ EN ESPERANTO-KASTELO GREZILJONO
3a ĝis 10a de aŭgusto 2013 : Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj - tuj post REF.

Farado de maskoj kaj manpupoj kaj rekvizitoj por granda teatraĵo. Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj.

Informoj en http://gresillon.org/s4, aliĝo en http://gresillon.org/alighos, kontakto en http://gresillon.org.

[ret-info] István Ertl - en multaj miloj da ekzempleroj!

Malsukcesa elŝuto.

Sarlanda Esperanto-Ligo serĉas junan preleganton por la prelegserio "Kiel antaŭenigi Esperanton per mojoseco?"

Sarlanda Esperanto-Ligo serĉas plian, prefere junan, preleganton kiu ŝatus kontribui dum la sekvonta Kultura Semajnfino en Homburgo, Germanio (27-a ĝis 29-a de septembro 2013) al la prelegserio "Kiel antaŭenigi Esperanton per mojoseco?". Bonvolu kontakti nin aŭ per nia FB-paĝo aŭ per nia interreta paĝaro. Legu pli: http://www.esperanto-saarland.de/

INTERNACIA KONKURSO por AUTOROJ de LIBROJ pri TURISMO, EDUKADO kaj KULTURO okaze de Internacia Tago de Turismo (27.09) kaj Eŭropa Tago de Lingvoj (26.09)

Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj, Internacia Universitato de la Tria Aĝo kaj Internacia Klubo ESPERANTOTUR en Bydgoszcz, Pollando anoncas Internacian Konkurson por Autoroj de Libroj pri Turismo, Edukado kaj Kulturo, kiu daŭros ĝis la 28.09.2013. Ĉiu autoro, kiu verkis, aŭ verkos libron en Esperanto pri turismo aŭ edukado aŭ kulturo povas ĝin sendi ĝis la 28.09.2013 plej bone rete al la organizantoj de la Konkurso en Bydgoszcz – librojn preparitajn rete – 20 paĝojn + projekto de kvar kovrilpaĝoj kaj pagi samtempe 500 Eŭro al la konto de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, Pollando – banka konto Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz Konto n-ro (IBAN): PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001,SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro aŭ oni povas ankaŭ la samajn sumojn pagi al la konto de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, Nederlando por subkonto iktc-j kaj informi nin pri tio perpoŝte aŭ rete: info ĉe esperanto.bydgoszcz.eu.

Venontaj renkontiĝoj

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Provludo kaj Koncerto de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj, KVINPETALO Esperanto-Centro, Junio 22a-23a, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto frhttp://www.kvinpetalo.org

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis la 7a de julio 2013, Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Muzika Staĝo, kun Markov-familianoj, KVINPETALO Esperanto-Centro , Julio 12a-18a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio, http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

Praktikado de la lingvo (1a nivelo), Rafael Mateos, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a , informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

Praktikado de la lingvo (2a nivelo), kun Josée Lafosse, KVINPETALO Esperanto-Centro, Julio 22a - Julio 26a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

11-a SOMERE - Somera Mezeŭropa Renkontiĝo, en Dahlem-Baasem, regiono Eifel, Germanio, 2a ĝis 10a de aŭgusto, http://www.esperantoland.org/somere/

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe qu@ick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/, Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

Promeni tra naturo kaj Vikipedio, kun Alain Favre, fungologo, KVINPETALO Esperanto-Centro, Aŭgusto 12a – 17a, informoj ĉe kvinpetalo.orghttp://www.kvinpetalo.org

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu