TEJO-aktuale: numero 357, 2013-05

TEJO-subvencio por KER-ekzamenoj

Ĉu vi partoprenos en unu el la sekvaj KER-ekzamenoj?

2a Tutmonda Ekzamentago - la 8a de junio / ILEI Konferenco, Herzberg, Germano - 12-18a de julio / UK, Rejkjaviko, Islando - 20-27a de julio / Itala Kongreso, Kastelaro, Italio - la 8a de aŭgusto

Ĉu vi ekzamaniĝos je nivelo C1?

Ĉu vi estas individua membro de TEJO?

Ĉu vi volas rericevi 15 € (kaze de kompleksa) aŭ 7,5 € (kaze de nur skriba aŭ nur parola ekzameno)?

Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu Petra ĉe petra ĉe tejo.org almenaŭ unu tagon antaŭ via ekzameno. Legi pli: http://tejo.org/eo/node/1497

Fulme proksimiĝantas la fino de favorpreza aliĝperiodo al IJK

Ĝis fino de majo ankoraŭ eblas aliĝi en la 2-a, favorpreza, aliĝperiodo al la ĉi-jara IJK en Nazareto. Pluraj interesaĵoj atendas en la programo, riĉa ekskursa plano atendas ekster la programo, bongustaj manĝaĵoj atendas dum la tuta tempo! Ne maltrafu la ŝancon partopreni kontraŭ rabatita kotizo, kaj memoru ke ĉiun tagon ke vi ne aliĝas, unu kameleto ekmalsanas pro malĝojo... https://www.facebook.com/photo.php?fbid=465665880188065&set=a.385842721503715.99214.361443420610312&type=1 kaj http://ijk-69.mesha.org

Raporto de Heidi Goes pri la Indonezia E-kongreso kaj ŝia nova propagandvojaĝo

Post monatoj da preparo por la Indonezia Esperanto-Kongreso kaj mia kvina instru-kaj propagando-vojaĝo ambaŭ kaj efektiviĝis kaj bone sukcesis. Dum la semajnoj post mia reveno mi ĉefe verkis raportojn, kaj krome intervjuiĝis kaj prelegis pri la temo. Mi ĝojas ke mi fine povas al vi prezenti mian raporton. Legu pli ĉe la paĝo: http://edukado.net/novajhoj?id=347

Kontakto: Malkovru Japanion - Kontakto 2013:2 aperis!

Se vi akompanas nin de almenaŭ du jaroj, vi rimarkos ke la trian fojon Japanio ĉeestas kovrile. Antaŭe pri Fukuŝimo kaj nuklea energio, poste pri la Senkaku X Diaoyu-disputo kaj nun denove. Sed ĉi-foje la ĉefartikolo ne temas pri politiko aŭ nuklea energio. Temas pri bela kaj spertoplena vojaĝo. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2013/05/malkovru-japanion-kontakto-20132-aperis_2694.html

Filmo pri la Novjara Aranĝo (NOVA), organizita de BEJO en Brazilo, kaj unuaj informoj pri la 70a IJK

Temas pri registraĵo de la pasinta NOVA en Brazilo! En la fino de la filmo estas la unuaj informoj pri la 70-a IJK, kiu okazos en Brazilo en 2014. Rigardu: http://youtu.be/XiAcSFg7YP8

3. Internacia Junulara Lingvotendaro, NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ, HUNGARIO, 30a de junio ĝis 7a de julio 2013

Ĉu vi havas jam programojn por somero? Ni proponas al vi agrablan, utilan tempopasigon helpe de la lernado de Esperanto!

KION ni proponas al vi? --

IJL - Internacia Junulara Lingvotendaro!

Tutsemajna Esperanto lingvolernado kune kun eksterlandaj profesoroj / el Slovakio , Hispanio / ne nur por gejunuloj, sed por esperantistoj, por interesiĝantoj, mezlernejanoj, plenaĝuloj kaj por gestudentoj, kiuj preparos sin al la lingvoekzameno.

KIAM? inter la 30a de junio- kaj la 7a de julio 2013.

KIE? en HUNGARIO, en la urbo NYÍREGYHÁZA- SÓSTÓ /departamento Szabolcs Sz. B./ en belega ĉirkaŭaĵo de RAJDANTA-KLUBO.

Posttagmeze kaj vespere diversaj amuzaj - kulturaj programoj:

Kion kunporti?? Objektojn, kiuj karakterizas vian loĝlokon, kartojn, socian ludon, gitaron, ktp.

NE HEZITU!

Venu al ni pasigi la tempon agrable kun ni! Se vi estas komencanto, eĉ ne timu, sed ja niaj programoj estos dulingvaj! Ni atendos vian aliĝon kiel eble plej frue.!

Pliaj infomoj: Enikő Zengő Sereghy (enimyster ĉe gmail.com) aŭ http://www.ijl3.swhu.tk

“Signoj de viv'”, la nova albumo de i.d.c. (inicialoj dc) disponeblas ekde nun ĉe VINILKOSMO

La dua tutesperanta albumo “Signoj de viv'” de i.d.c. (inicialoj dc) disponeblas ekde la 21a de majo 2013. Aŭskultu: http://www.youtube.com/watch?v=PU0BqCv3QQY

La Vinilkosmo-diskoservo ĉe http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd116&lng=e kaj la elŝutejo ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com/signoj-c-74_161_204.html?language=eo

Subtenu Muzaikon: Antaŭmendu T-ĉemizojn de Muzaiko!

Se vi ŝatus transpreni T-ĉemizojn (manikajn aŭ senmanikajn) de Muzaiko dum la E-aranĝoj okazantaj en julio-aŭgusto, antaŭmendu ilin ĝis la 29a de majo, por ke vi certe povu havi en via grandeco, ŝatata koloro, desegno, kaj T-ĉemizstilo. Vizitu: http://muzaiko.info/t-ĉemizo (skribu ĉemizo en x-kodo)

Por ke homoj povu transpreni T-ĉemizojn dum laŭeble multaj aranĝoj helpu ankaŭ vi transporti T-ĉemizojn de unu loko al la alia - iĝu peranto! Se vi pretas helpi, skribu kiam, kiel, kiom al info ĉe muzaiko.info. Via helpo estos tre utila!

Elsendo pri “Vojaĝi kun Esperanto” de la germana radio stacio “Deutschlandfunk”

La elsendo daŭras ĉirkaŭ 22 minutojn kaj estos elsendita la 26an de majo je 11:30 en la rubriko “dimanĉpromenado”. Legu aŭ aŭskultu: http://www.dradio.de/dlf/sendungen/sonntagsspaziergang/

Venontaj renkontiĝoj

Blue floras la genciano, Möderbrugg, Steiermark, Aŭstrujo, 29.05. – 02.06.2013, Inge Simon, Inge.Simon ĉe esperanto.de

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de julio http://www.ikue.org/kong2013/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

Invito al 46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/ , Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl)

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu