TEJO-aktuale: numero 356, 2013-05-02
La Estraro de UEA kaj la eldonejo John Benjamins lastatempe anoncis la
elekton de prof. D-ro Timothy Reagan kiel la nova ĉefredaktoro de la revuo
Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva
Planado). La revuo, kiun eldonas la konata lingvistika eldonejo John
Benjamins (Amsterdamo/Filadelfio), estas la organo de Centro de Esploro kaj
Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA.
D-ro Reagan estas internacie konata specialisto pri lingva politiko en
edukado kaj pri fremdlingva edukado. Li ankaŭ verkis librojn pri komparaj
neeŭropaj aliroj al klerigo. Li aparte interesiĝas pri gestolingvoj (pri
kiuj li abunde verkis), pri sudafrikaj lingvoj kaj pri planlingvoj. Li
scipovas Esperanton, ĉeestis kelkajn UK-ojn, kaj rolis kiel estrarano kaj
nun konsilanto de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. (Fonto:
Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 497, 2013-04-17) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=497#2
Mi ricevis la informon de telc GmbH en Frankfurt, ke oni elektis min kiel
"ambasadoro de Eŭropo" kaj invitas min al Frankfurt/Main inter la 1-a
kaj 3-a de julio 2013.
Estas abunda programo, ekzemple vizito de la Centra Eŭropa Banko kaj
interparoloj kun altrangaj gastoj.
Roland Schnell
Nun la tuta programo de la kongreso estas preta kaj vi povos trovi ĝin
detale en http://kongreso.esperanto.it. En
tiu programo estas amaso da kialoj por aliĝi.
Kaj jen novaĵo! Ankaŭ la programo de la belegaj ekskursoj estas preta.
Bonvolu iri al la paĝo "ekskursoj" kaj admiri la interesajn lokojn,
voj-planojn kaj belajn fotojn.
Cetere, se vi aliĝas ĝis la fino de majo vi ankoraŭ pagos la rabatitan
kotizon de 40 eŭroj por eksterlandanoj kaj 80 por italoj.
Do, tuj aliĝu plenskribante la formularon en http://kongreso.esperanto.it aŭ
sendante mesaĝon al laura.brazzabeni ĉe alice.it
por la lkk, laura brazzabeni
La internacia informejo por terminologio Infoterm, en kiu UEA membras ekde
2011, instigis la Komisionon pri Terminologiaj Instancoj de UEA al
tradukado de la Unesko-dokumento “Gvidlinioj por terminologiaj
politikoj”. La kelkdekpaĝa dokumento estas sistema referenco por ĉiu,
kiu diverscele deziras projekti, plani kaj efektivigi terminologian
politikon por subteni daŭrigeblan evoluigon de sia lingva komunumo.
Aliaj terminologiaj projektoj komenciĝos baldaŭ. Interesatoj pri
terminologio povos viziti la budon Terminologio dum la Movada Foiro de la
98-a UK en Rejkjaviko.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 498, 2013-05-02) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=498#2
Tute egale, ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj, tiu
renkontiĝo estas por ĉiuj. Planata estas amuza semajnfino en la regiono
Steiermark.
Nia restadloko estas en mondfama regiono. Ni decidas surloke pri la
programo kaj la ekskursoj (nur tiu al Graz jam estas fiksa).
KOSTOJ por manĝo kaj tranoktado: 75,00 EUR
rabatita prezo por junuloj ĝis 27 jaroj: 40,00 EUR
Por partoprenantoj el jenaj landoj: Pollando, Hungarujo, Ĉeĥujo,
Slovakujo:
junuloj ĝis 27 jaroj: 20,00 EUR
pli aĝaj el tiuj landoj 40,00 EUR
Enirbiletoj, kostoj por la trajno kaj aliaj ekskursoj estas krompagendaj.
Pliaj informoj kaj aliĝilo haveblas ĉe:
Inge Simon, Brünner Str. 20, D-73431 Aalen, 0049/7361/360615,
0049/170/4739318, Inge.Simon ĉe
esperanto.de
Kial tio estas grava
Unu el la fondaj principoj de la Eŭropa Unio estas la egaleco de la
lingvoj kaj de la kulturoj. Pro tio ke estas 23 lingvoj oficialaj, estas
malfacile respekti tiun principon. Kaj la angla estas nuntage favorata
kompare al la aliaj lingvoj. Ekzemple, la angla estas la sola laboro-lingvo
de la Eŭropa Centra Banko. Havas malavantaĝon la eŭropanoj kiuj ne
parolas la anglan.Elektu Esperanton, kiu estas lingvo neŭtrala kaj facile
lernebla, kiel la lingvon de la EU, por egaligi la interrilaton inter la
popoloj eŭropaj. Plue, havi tut-eŭrope la saman lingvon, tio permesus
interdebatadon eŭropan en kiu ĉiuj nacioj povus kompreni unu la aliajn;
tio do kreus Eŭropon pli demokratian. Aldone, laŭ la Raporto Grin,
instigi la lernadon de Esperanto anstataŭ la lernadon de la angla, tio
ŝparus ĉiujare 25 miliardojn da eŭroj, ĉar Esperanto estas inter
kvin-foje kaj dek-foje pli facile lernebla ol la aliaj lingvoj.
Facebook: http://www.facebook.com/EsperantooficialalingvodeEuropaUnioNun
Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto
la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa
rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton estas
plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo,
Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la
popoloj.
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de
junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton
(EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ
vizitu http://esperanto.org/nask/
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio
2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13
Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio
2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe
live.fr)
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de
aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de
Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt
aŭ http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds,
Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a
ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de
julio 2013, http://ses.ikso.net/
66-a Kongreso de IKUE, Kalwaria Zebrzydowska, Pollando, 13a ĝis la 20a de
julio http://www.ikue.org/kong2013/
Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin
(tonkin ĉe hartford.edu)
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de
aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.cz aŭ cea.polnicky ĉe quick.cz aŭ http://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf
Invito al 46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis
15a de aŭgusto 2013, http://esperanto.wroclaw.pl/,
Teresa Pomorska (pomer ĉe wp.pl aŭ pomer ĉe
esperanto.wroclaw.pl)
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de
aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO
Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro
2013, http://www.seju.org/or2013
aŭ https://www.facebook.com/events/607583009256372/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu