TEJO-aktuale: numero 355, 2013-05

Jarfine festi ĉe la franc-germana landlimo

Trideko da homoj, inter ili deko da infanoj kaj junuloj, jam aliĝis al la 12-a Novjara Renkontiĝo ĉi-jarfine en Saarbrücken, apud la franc-germana landlimo. Ĉu ankaŭ vi ŝatos kunfesti kun ni kaj pasigi semajnon en internacia etoso kaj kun vasta programoferto? Se jes, ĵetu rigardon al la prezento sur http://www.esperantoland.org/nr/#nr. Okazos de 27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de januaro 2014

Dum NR kaj NIS (Novjara Internacia Semajno, la programo por junuloj) kutime estas preskaŭ cento da diversaj programofertoj. Estos prelegoj por plenkreskuloj, ofertoj por junuloj kaj por infanoj de diversaj aĝgrupoj. Ni provas zorgi por ĉiuj anoj de via familio - kaj kompreneble ankaŭ por la aliaj partoprenantoj sen familio. Evidentiĝis dum la jaroj, ke bone kongruas la partopreno de homoj el ĉiuj aĝogrupoj.

Ĉu logas vin la perspektivo pasigi unu semajnon da internacia kunvivado dum la jarŝanĝo ĉe la franc-germana landlimo? Se jes, aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/#alighilo. (Kaj se vi poste devos ŝanĝi viajn planojn: Eblas senkoste malaliĝi ĝis fino de aŭgusto.)

Por la organiza teamo de Novjara Renkontiĝo

Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org

OKCITAN-KATALUNA KONGRESO DE ESPERANTO, Val d'Aran, Hispanio, 1an, 2an kaj 3an de novembro

La 36a Kataluna Kongreso de Esperanto estos ankaŭ la 1a Okcitana Kongreso de Esperanto. Kunorganizata de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), pluraj okcitanoj partoprenos, pro proksimo kaj pro intereso. Elstaras la partopreno de la lingvisto Jacme Taupiac kaj la verkisto kaj muzikisto Joan-Marc Leclercq (JoMo). Konfirmis sian partoprenon ankaŭ Uwe-Joachim Moritz, honora prezidanto de IKEL.

La kongreso okazos en urbeto Salardú, en Valo Aran, eta teritorio okcitanlingva ene de la hispana ŝtato, kaj ĝia ĉefa temo estos la okcitana lingvo kaj kulturo, Okcitanio kaj la perversaj metodoj mortigi lingvojn.

Arano ankaŭ proponas kulturajn kaj naturajn ekskursojn, en tre bela loko.

Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe: http://esperanto.cat/kongresoj/2013/index.php

Ĝis baldaŭ / Adishatz!

Farri

Turisma semajno kaj somera programo kun Esperanto-kursoj en franca Esperanto-kastelo Gresillon: alproksimiĝas la 1a limdato

Dum la turisma semajno de la 6a ĝis 13a de julio, profesia ĉiĉerono esperantista gvidos tuttagajn bus-ekskursojn al la Luar-kasteloj kaj vidindaĵoj de la regiono Anĵuo.
Esp-kurseto okazos poste. Restas ankoraŭ 1 semajno por profiti redukton de 10 % por tiu semajno. Detaloj en http://gresillon.org/s1 -- aliĝilo en http://gresillon.org/alighos
La kompleta SOMERA programo de la 6a de julio ĝis la 17a de aŭgusto proponas Art-amatoran semajnon, Alternativan MOJOSEJOn, Festan semajnon por infanoj kaj familioj, kaj Teatran semajnon kun profesia aktoro esperantista. Vidu la resumon de la somera programo en http://gresillon.org/somero
Redukto de 10 % validas por aliĝo almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco de via restado
Maison Culturelle de l'Espéranto
Château de Grésillon
Saint-Martin d'Arcé
49150 Baugé en Anjou
France
+33-2 41 89 10 34
kastelo ĉe gresillon.org
http://www.gresillon.org

FILMO PRI OTTO JESPERSEN EN LA RETA KINEJO

La prelego de d-ino Vera Barandovská-Frank pri la dana lingvisto Otto Jespersen (1860-1943), farita en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a UK en Kopenhago, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA (http://vimeo.com/uea). La plena titolo de la prelego estas “Dialogo kaj interkompreno en la interlingvistika laboro de Otto Jespersen”. La filmo daŭras 56 minutojn.

La teksto de la prelego troviĝas en IKU-libro 2011, aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA (EUR 15,00) kaj elŝutebla ĉe http://www.uea.org/pdf/IKU2011.pdf.

Invito al 46-a Internacia Esperanto-Feriado en Szczawno, Pollando, 5a ĝis 15-a de aŭgusto 2013

Ni volas inviti vin al la 46-a Internacia Esperanto-Feriado kaj Esperanta Film-Festivalo en Szczawno Zdrój (Sĉavno-Zdruj), iama Bad Salzbrunn, kie antaŭ 101 jaroj ripozis Ludoviko Zamenhof.

En la tagoj 5a ĝis 15a de aŭgusto 2013 ni povos ĝui neripeteblan etoson de la ĉarma kuracloko.

Mi sincere bonvenigas personojn, kiuj dum antaŭaj 45 jaroj partoprenis en Internacia Esperantista Feriado en Międzygórze, Kudowa aŭ Szczawno kaj tiujn, kiuj eble nur aŭdis pri ili. Venu mem kaj instigu viajn konatojn.

Detaloj troveblas sur: http://esperanto.wroclaw.pl/

Kun amikaj salutoj, Teresa Pomorska

prezidantino de la Silezia Esperanto-Asocio
pomer ĉe wp.plpomer ĉe esperanto.wroclaw.pl

Novaĵoj pri la promeskampanjo de VINILKOSMO

Dum aprilo estis nenio aldonenda pri la kvanto de subtenantoj al la promeskampanjo... Espereble por majo, denove alvenos pliaj subtenaj antaŭmendoj. Legu pli pri la aktuala stato de la promeskampanjo: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/477213?lg=en&hash=e8fe4c219af4f8d3d11126f29182be38

Novaj eldonoj de diversaj informiloj aperis

- Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br
- Revuo InKo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj: http://www.kke.org.br

[Ret-info] Socia reto "VK" - en Esperanto

Malsukcesa elŝuto.

DECEMBRO EN BONA ESPERO

Ludoviko Zamenhof, kiu multan tempon de sia vivo pasigis ĉe la lumo de kandeloj, vekiĝas sub la ruĝa ĉielo de matena krepusko. La suno, rapide leviĝanta, malfermas antaŭ liaj okuloj mirindan pejzaĝon de la brazila savano; la virga naturo en 360 gradoj da horizonto. La kreinto-Zamenhof rigardas, el sia unika en la mondo monumento, direkte al la majesta Monto Baleno, videbla detale en la kristale pura aero. Ĝi ne ŝajnas altega, malgraŭ sia alteco de preskaŭ 1600 m., ĉar Bona Espero situas je 1300 m. super la marnivelo. Sed sur la 14-a paralelo de la suda hemisfero. Jen la sekreto de ĝia milda klimato, pro kiu la tuta regiono ŝuldas sian nomon Alta Paradizo.

Bona Espero eniras la fazon de restrukturiĝo. Dum la pasintaj 55 jaroj ĝia ĉefa celo estis edukado de infanoj kondamnitaj je analfabeteco. Dume okazis en Brazilo granda progreso sur la kampo de edukado. Tio ebligas al Bona Espero turni sian atenton al aliaj statutaj celoj. Venis la tempo transformi ĝin en internacian Esperantan Kulturcentron. Bona Espero ne intencas rezigni pri infanoj, ĉar sen ili ĝi ne estas imagebla. Sed oni prenas malgrandulojn de 5 ĝis 8 jaroj, kiuj estas pli efike edukeblaj. Same neimagebla estas Bona Espero sen esperantistoj, sed nun oni ne devas varbi volontulojn por longa estado, sed ĉiujn aliajn, kiuj volas fari mallongan viziton.

La nova celo estas, ke Bona Espero fariĝu vivanta peco de Esperantujo. En la tuta mondo ne ekzistas simila fenomeno. Jen la proprietaĵo de la Esperanto-movado leĝe konfirmita, je surfaco de 10 kvadrataj kilometroj, kun kompleta infrastrukturo kaj moderne ekipitaj konstruaĵoj, en la belega naturo. Esperantistoj, venu decembre por ripozi en tiu mistera mondangulo. Kaj festi Kristnaskon kune kun Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj en 1973, do ekzakte antaŭ 40 jaroj unuafoje metis siajn piedon sur la promesitan teron... La festego estos ne-imagebla!

Pliaj informoj: Internacia Klubo”Esperantotur”- Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando, tel./fakso: (+48 52)3461151,
rete: esperanto-turismo ĉe wp.pl

Venontaj renkontiĝoj

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu