TEJO-aktuale: numero 354, 2013-03-21

[FESTO 2013] Pensu rapide antaŭpagi por FESTO 2013!

Malsukcesa elŝuto.

Supernova lanĉas muzikaĵon

Rigardu la retpaĝon de Supernova: http://www.supernovaeo.com

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013

Haveblas ankoraŭ 4 liberaj lokoj! Aliĝu ĉe https://esperanto.de/kekso

Riskumu kaj gajnu

Meze de aprilo 2013 la porinstruista portalo http://www.edukado.net lanĉis retan kvizludon RISKO.

Jam la nomo sugestas, ke ne sufiĉas nur koni niajn lingvon, historion kaj kulturon, sed por sukcese "riskumi" necesas ankaŭ iom da strategio kaj bonŝanco.

Ĉiun tagon la ludantoj ricevas maksimume tri demandojn pri Esperanto: po unu pri lingvo, kulturo kaj movado. Kompreneble la programo al ĉiu ludanto lotumas aliajn demandojn, do la bonŝancoj varias de tago al tago. Nur tiuj, kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj, rajtos elekti halti aŭ pluludi kun la ŝanco duobligi la poentojn aŭ perdi ilin. Se oni respondos bone la trian demandon la poentoj duobliĝos, sed se oni respondos malĝuste oni perdos la poentojn gajnitajn en tiu tago! Necesas respondi la demandojn ene de indikita tempolimo.

La poentoj sumiĝos ĉiumonate, kaj fine de la monato la ganintoj povas elekti el la proponitaj premioj. Estos plia premio por la absoluta gajninto de la tuta jaro. http://www.edukado.net/adminejo/risko/premioj

La ludon elpensis Katalin Kovats, la redaktoro de la retejo, kaj la 1200 diversajn demandojn kolektis kaj enretigis ŝi mem kaj la dana kolego Mogens Rude Andersen.

Pere de la ludo la paĝaro celis ne nur ludon kun valoraj premioj, sed ĉefe klerigan agadon, ja ĉiun nokton, fine de la koncerna ludtago ĉiu ludanto, kiu tion abonis, ricevas retmesaĝon pri siaj poentoj kaj la tiun tagon nesciitaj demandoj, kun la ĝustaj respondoj.

RISKO funkcios kontinue, tra monatoj kaj jaroj, kaj la redaktoro esperas grandnombran partoprenon.

En majo komenciĝos nova lud-monao kun novaj ŝancoj. Jam nun valoras elprovi la ludon por akiri spertojn.

Rekta ligo: http://www.edukado.net/ludoj/risko

[Somera Esperanto-Studado 2013] Plej freŝa novaĵo - dum SES koncertos ĴeLe kaj Jonny M.

Malsukcesa elŝuto.

Du novaj filmoj en la Reta Kinejo

La Reta Kinejo de UEA pliriĉiĝis per du filmitaj prelegoj pri tre malsamaj kampoj: literaturo kaj astrobiologio. Ambaŭ filmoj estis realigitaj de Francisco L. Veuthey.

Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo estas prelego, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2012. En ĝi li parolas pri la nocio, ke la Esperanto-literaturo fakte estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. La filmo inkluzivas ankaŭ la postprelegan diskuton kaj daŭras 56 minutojn.

La alia filmo, Serĉado de ekstertera inteligenteco, estas registraĵo de la prelego de prof. Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato de la 86-a UK en Kopenhago en 2011. Wandel prezentas metodojn kaj aparatojn uzatajn por malkovri vivon kaj civilizaciojn ekster la Tero. Tiu fascina sed ĝis nun senrezulta serĉado komenciĝis en 1960, kiam la radioastronomo Frank Drake ekprovis kapti inteligentecajn signalojn el aliaj steloj per radioteleskopo. La filmo daŭras 47 minutojn. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 492, 2013-03-21) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=492#1

[ret-info] Tekstoparola programo - ankaŭ por Esperanto

Malsukcesa elŝuto.

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB

Lingvon oni lernas por utiligi ĝin. La uzado en sciencaj kaj profesiaj kampoj tamen postulas – krom la entuziasmo – ankaŭ termin-arojn kaj fakajn esprimojn.

Antaŭ ol verki iun ajn sciencan aŭ fakan artikolon oni devas konatiĝi kun la jam ekzistantaj terminoj, fakaj esprimoj kaj parolturnoj. Nia Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB intencas helpi ĝuste en tiu tereno.

Por koncentri la fortojn, en STEB ni deponas verkojn ĉefe el sfero de teknikaj sciencoj, kies produktado estas pli komplika pro la kunligitaj teknikaj ilustraĵoj, figuroj, tabeloj ktp.

Grandan parton de la biblioteka enhavo prizorgis kunlaborantoj de la Esperanto-Centro Eventoj (Szilvási László, Mészáros István, Vári Csilla, Axel Ország-Krysz, k.a), kiuj ekde la jaro 2000 retajpis aŭ skanis kaj provlegis plurcentojn de malnovaj, ne plu haveblaj libroj, revuoj, artikoloj. Grandan dankon ankaŭ al ĉiuj entuziasmaj eksteraj helpantoj, kunlaborintoj!

Ni invitas ankaŭ vin kunlabori! Kun sincera danko ni akceptas vian kunlaboron ĉu per pretaj materialoj, ĉu per informo pri ilia trov-loko, aŭ per ajna alia maniero.

Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/steb/

Fonto: L.S. / Ret-Info

Subtenu Esperanton por havi elsendon en la televida programo "arte"!

Ĉu vi ŝatus, ke la franc-germana televidprogramo "arte" raportu pri Esperanto? Se jes, iru al la paĝo http://arte.uservoice.com/forums/203027-arte-future-de-/suggestions/3913331-die-internationale-sprache-esperanto-heute "Die internationale Sprache Esperanto heute" por voĉdoni por tio - eblas doni eĉ tri voĉojn por Esperanto. Vi povas lasi ankaŭ komenton pri la temo, se vi deziras.

Intertempe Esperanto kolektis jam pli ol 1000 voĉojn kaj okupas lokon unu, kompare kun la aliaj proponoj.

Eblas voĉdoni ankaŭ en la franclingva paĝo https://arte.uservoice.com/forums/203023-arte-future-fr-/suggestions/3902226-l-histoire-secrete-du-rapport-grin “L'histoire secrete du Rapport Grin”

La alia estas ĝenerala pri Esperanto “L'espéranto, un espoir pour l'Europe...” https://arte.uservoice.com/forums/203023-arte-future-fr-/suggestions/3901598-l-esp%C3%A9ranto-un-espoir-pour-l-europe-

Tiuj du proponoj kolektis jam 820 resp. 710 voĉojn kaj okupas tie la lokojn 3 kaj 4.

Esperanto do estas - ankaŭ ĉi-kampe - sur bona vojo :-)

Lu Wunsch-Rolshoven
http://www.esperantoland.org

Venontaj renkontiĝoj

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

BAVELO-migrado en Nigra Arbaro, Achern, Germanio, 11a de majo 2013 http://esperanto-bw.de/migrado-eo

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu