TEJO-aktuale: numero 353, 2013-04

La sekva TEJO-volontulo: Rogier Huurman

Rogier Huurman estos la sekva TEJO-volontulo – decidis la Estraro de TEJO en sia ĉiumonata retkunveno. Rogier, pli bone konata kiel Roĉjo, venas el Nederlando kaj nuntempe loĝas en Danio. Li estas unu el la organizantoj de FESTO, KKPS kaj la Esperanta teamo en Roskilde; ekde 2011 li reprezentas Nederlandan Esperanto-Junularon en la Komitato de TEJO. En 2012 li estis kuniniciatinto de la revivigo de la Esperanto-monunuo Stelo, kiu funkcias nun en kelkaj aranĝoj kiel kutima pagilo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1493

Partoprenu YO!Feston fine de majo!

La 30a kaj 31a de majo okazos en Bruselo la "YO!Festo". Ĝi estas evento de la Forumo de Junularo Eŭropa kie junularaj organizoj povas prezenti sian agadon, kaj partopreni al diversaj aktivaĵoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1495

Pliaj Grundtvig-trejnadoj, petu stipendion ĝis la fino de aprilo

Multas la trejnadoj por kiuj eblas peti stipendion de la eŭropaj programoj Grundtvig. Jen kelkaj eblecoj, aldone al la jam menciitaj en http://tejo.org/eo/grundtvig-trejnado. La sekva limdato por peti stipendion estas la 30a de aprilo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1494

Invito al IJS - aliĝu dum la favorpreza periodo ĝis 30a de aprilo!

Vi eble jam aliĝis al la ĉi-jara IJS, sed ankaŭ eblas, ke vi ne jam decidis pri tio aŭ ne aŭdis persone pri la aranĝo. Tiukaze ni ŝatus inviti vin al la Internacia Junulara Semajno (1-a kaj 8-a de aŭgusto, Hungario). Por esti en la unua, favorpreza periodo: aliĝu ĝis la 30a de aprilo! ;-)

- Kial? Ejo ĉe lagobordo (ofta plaĝumo!), koncerto de Inicialoj d. c. (http://initialsdc.net/), tuttaga ekskurso al urbo fama pro historio kaj vinoj, la plej mojosa gufujo de Esperantujo, interesaj diskutrondoj kaj utilaj trejnadoj, vigla diskejo, freneza akvobatalo... Aldone, karavano iros de IJS al FESTO [junulara muzika festivalo en Belgio].

- Kiel? Aliĝilo kaj pliaj informoj ĉe http://ijs.hu/eo/. Ne hezitu, aliĝu! ;-)

Elkore invitas kaj amike salutas vin: la organizanta teamo

Aktuala versio de la tutmonda Charto de la Verdaj Partioj

La aktuala versio en Esperanto de la Tutmonda Charto de la Verdaj Partioj decidita en Dakar, 2012, nun troviĝas sur la retejo de Global Greens, kune kun malmultaj aliaj lingvoj. Legu pli: http://www.globalgreens.org/globalcharter

BAVELO-migrado en Nigra Arbaro, Achern, Germanio

Baldaŭ estos majo kaj la migrado-tago alproksimiĝas rapide. Jam kelkaj demandis min ĉu denove ĝi okazos - jes, estos mirinda montara migrado en la mezo de Nigra Arbaro. Bonvole legi interrete kie kaj kiam. Legu pli: http://esperanto-bw.de/migrado-eo

Mi estos ĝoja se mi povos saluti vin: Engelbert Sester de Esperanto-Grupo Oberkirch

Jarfine al IF - Unua Informilo

La bavara mezepoka urbeto Nördlingen (denove) bonvenigas vin! Komforta domo, simpatiaj mastroj kaj bonaj manĝoj garantias sukcesan kaj etosoplenan restadon. La urbo kun komplete konservita urba muro kaj la bele restaŭrita centro invitas al promenoj kaj senstreĉiĝo. Enkadre de IF okazos la 6-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU vi legu raportojn en 'revuo esperanto' aŭ en nia IF-paĝaro.

Karaj, dum 30 jaroj ni ofertis al vi renoman kaj allogan seminarion. Evidente nun indas pensi al ĝia fino: en 2013 ni invitas vin al nia jubilea kaj adiaŭa IF. Dum multaj jaroj, tradicie dum jarfino, okazis du paralelaj aranĝoj, IF kaj IS, kun malsamaj celgrupoj. Ekde kelka tempo aldoniĝis aliaj renkontiĝoj, intertempe nun kvar en Germanio, tri kun samaj celgrupoj; ĉu la multiĝo de aranĝoj kaŭzis la malkreskon de IF, ĉu nia koncepto elmodiĝis? Ni adiaŭas la tradicion de Internacia Festivalo kaj elkore bonvenigas vin al la jubilea kaj lasta IF! Festu kaj tostu kun ni!

HDP / Hans-Dieter Platz, (organizanto)

Vizitu nin en Interreto: http://www.internacia-festivalo.de

[ret-info] Pri la higsa bosono en komprenebla stilo - kaj en Esperanto!

Malsukcesa elŝuto.

Rekomendindaj kantoj kaj filmoj

- “Viaj bukloj” de Gijom Armide: http://www.amara.org/fr/videos/kdcX6mK1x9Oj/info/viaj-bukloj-gijom-armide/

- “La grizeco” de Inicialoj DC: http://www.youtube.com/watch?v=kibIM8WjAMo

- Tio estis kontribuo al la filmkonkurso "Esperanto 125 jara": http://www.youtube.com/watch?v=xit0Ee6cUL0

Venontaj renkontiĝoj

38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, Rotterdam, Nederlando, la 27-an de aprilo 2013, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=488#1

Aroma Jalto-2013, Jalta, Ukrainio, 29a de Aprilo 2013, https://www.facebook.com/events/1344321992374852/

Staĝo en Kvinpetalo, Bouresse, Francio, 29a de aprilo ĝis 3a de majo 2013, informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn), (+) 33 (0) 549 034 314, http://kvinpetalo.org/spip.php?rubrique2

Ponta Festo, Frankfurt (Odro), Germanio, 1-a de majo 2013, Ronald Schindler (RonaldSchindler ĉe web.de) aŭ http://de.scribd.com/doc/134480343/Ponta-Festo-2013-Invito

Trejnado pri maŝina tradukilo WikiTrans kaj Vikipedio, Partizánske, Slovakio, 1a ĝis 5a de majo 2013, http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:WikiTrans kaj info ĉe ikso.net

7a TRE-EGE en Gladbeck, Germanio, 4a de majo 2013, Ludger Schmeink (ludger-schmeink ĉe t-online.de)

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013, http://www.seju.org/or2013https://www.facebook.com/events/607583009256372/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu