[Roskilde Festivalo 2013] Grava mesaĝo por ĉiuj
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 351, 2013-01-11
Malsukcesa elŝuto.
Malsukcesa elŝuto.
Mi denove invitas vin al la Beneluksa Kongreso. Speciala rabato! http://www.esperanto-wallonie.be/?q=eo/node/500
Amike, Valer.
La 12-a NR ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2013 ĝis 3-a de
januaro 2014, vendredo ĝis vendredo en Saarbrücken, samtempe kaj samloke
kun la 5-a NIS, la programo por junuloj.
Ĉi-foje NR denove estos multe pli proksima al Francio, ja fakte
Saarbrücken estas landlima urbo...
Ankaŭ suda Germanio kaj Svislando ĉi-foje pli proksimas. Ni do esperas,
ke multaj el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la trajna distanco inter
Parizo kaj Saarbrücken estas malpli ol du horoj...
Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...
Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reveni al NR/NIS...
Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?
Do venu al la 12-a NR! Aliĝu ĉe http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
Ĉion bonan al vi kaj esperinde ĝis revido (plej laste) dum NR/NIS,
por la organiza teamo de NR/NIS, Lu Wunsch-Rolshoven
Unu el la plej konataj esperantistaj ĵurnalistoj, Kalle Kniivilä, estos
la ĉefgasto en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton,
la 27-an de aprilo. Kniivilä estis estrarano de UEA pri informado
1998-2001 kaj tiam redaktis la dokumenton Gvidlinioj por informado pri
Esperanto, kiu aperas komence de la Jarlibro de UEA. Nuntempe li estas
konata unuavice kiel redaktanto de la populara retbulteno Libera Folio,
kiun li lanĉis en aprilo 2003.
Kniivilä faros en la tago du prelegojn. Unu el ili temas pri specifaĵoj
de la Esperanta gazetaro, dum en la alia li parolos pri tio, kio en la
fenomeno Esperanto povus interesi profesiajn ĵurnalistojn.
En la programo estos krome libroprezentoj kaj filmoj. Krom de specialaj
ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la
libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj, kaj gajni premion en
senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon.
La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. (Fonto: Gazetaraj
Komunikoj de UEA, N-ro 488, 2013-01-11) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=488#1
Malsukcesa elŝuto.
Mi invitas vin elkore al la jam tradicia „Ponta Festo“ de la urbo
Frankfurt (Odro), Germanio, je la 1-a de majo 2013. Ĉikadre mi jam la
kvinan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio
Berlin-Brandenburgio.
La aranĝo okazos inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la
urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto
(al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per
Esperanto-flago.
Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke
Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj,
do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero, ke mi ne restos
la unusola esp-isto dum la festo.
Bedaŭrinde mi mem eble ne havos tempon por akompani vin dum via restado
en la urbo ĉar mi devos resti ĉe la stando. Tamen multe okazos dum tiu
ĉi tago ambaŭflanke de Odro kaj vi certe ne enuos.
Do, bv. veni multamase pro nia komuna celo – la uzado de Esperanto kiel
ponta lingvo dum ponta festo! Mi proponas la jam tradician alvenon inter
13:00 kaj 15:00 h.
Rilate al ebla tranoktado ĉirkaŭ la unua de majo en Frankfurto ĉe Odro
bv. turni al mi e-poŝte.
Elkore kaj optimisme, Ronaldo
Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio: http://www.esperanto.de/BB/
Ronald Schindler
e-poŝto: RonaldSchindler ĉe
web.de
fakso: (0331) 275483415
La tekston vi ankaŭ povas trovi sub la adreso: http://de.scribd.com/doc/134480343/Ponta-Festo-2013-Invito
Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de
majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo
Ekzotika Renkontiĝo, Berlino, Germanio, 26a de aprilo ĝis 28a aprilo
2013, http://is.gd/ekzotika2013
Aroma Jalto-2013, Jalta, Ukrainio, 29a de Aprilo 2013, https://www.facebook.com/events/1344321992374852/
7a TRE-EGE en Gladbeck, Germanio, 4a de majo 2013, Ludger Schmeink (ludger-schmeink ĉe
t-online.de)
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a
de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/
14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso
90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de
majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern
Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio
2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/
aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe
hotmail.com
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de
junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton
(EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ
vizitu http://esperanto.org/nask/
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio
2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13
Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio
2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe
live.fr)
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de
aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de
Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt
aŭ http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds,
Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a
ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de
julio 2013, http://ses.ikso.net/
Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin
(tonkin ĉe hartford.edu)
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de
aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto, polnicky ĉe quick.cz aŭ cea.polnicky ĉe quick.cz aŭ http://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de
aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO
Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro
2013, http://www.seju.org/or2013
aŭ https://www.facebook.com/events/607583009256372/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu