TEJO-aktuale: numero 350, 2013-03-24

Danke al donacoj el la tuta mondo, 3 vjetnamaj aktivulinoj povos partopreni IJK-n

En januaro TEJO anoncis kampanjon por ebligi al aktivuloj el la gastiga lando de pasintjara IJK, partopreni la ĉi-jaran kongreson. Nun ni havas ĉiujn informojn pri la rezultoj de la kampanjo, kaj tre ĝojas informi ke sume ni sukcesis kolekti pli ol 3400 eŭrojn! Tio permesas al eĉ 3 homoj la vojaĝon el Vjetnamio kaj la partoprenon. VEJO diskutis inter si kaj elektis ke ĝuos tiun ĉi donacon Phượng (Flama) – prezidantino de LKK, Thu (Helenjo) – LKK-anino, kaj Hoàn (Ĝojo) – helpantino en 97-a UK kaj 68-a IJK.

Plej malavaraj kontribuoj venis el Nederlando (1080 eŭroj), Francio (730 eŭroj), Brazilo (460 eŭroj) kaj Germanio (400 eŭroj). La fondaĵo "Esperanto Internacia" helpis al la kampanjo, per kromaj 200 eŭroj. Nepre menciindas ankaŭ la malgrandaj sumoj, kiuj kune tamen signife helpis.

Koran dankon al ĉiuj kiuj donacis! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1486

[Junulara E-Semajno] Videoj de la JES

Malsukcesa elŝuto.

Karavanoj al esperanto-renkontiĝoj

Veturu al esperanto-renkontiĝoj pere de malmultkostaj karavanoj kiuj veturigos vin ien ajn. Legu pli: http://alesk.eu/karavano/

LILLO GASTIGOS LA 100-AN UK 2015

La nordfranca urbo Lillo (Lille) gastigos la 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2015. La Estraro de UEA decidis pri la loko de la jubilea UK en la lasta tago de sia kunveno, kiu okazis de la 22-a ĝis la 24-a de marto en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Inviton pri la okazigo de la 100-a UK en Lillo faris Unuiĝo Franca por Esperanto. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 493, 2013-03-24) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=493

Verki facilan tekston estis malfacile - ĝis nun... :-)

La revuo Kontakto konscie uzas facil-lingvan Esperanton, kio signifas uzon NUR de la 1000 plej oftaj vortoj, aparte listigitaj. Tiu principo estas tre utila, ankaŭ se oni verkas tekston por vasta publiko aŭ se oni verkas por komencantoj, sed en la praktiko pro la necesa unuopa kontrolado ĝia realigo estis nesimpla - ĝis nun...

Magnus Murr ĵus kreis retan programon "Facililo", kiu kontrolas ĉu la enskribita teksto enhavas nur la radikojn de la listo de tiuj "facilaj" kaj "tre facilaj" vortoj.

La programo estis farita por helpi la verkadon de artikoloj por la revuo Kontakto, sed kompreneble oni povas utiligi ĝin ankaŭ por siaj aliaj verkoj.

"Facililo" estas uzebla ĉe la adreso: http://legoscia.github.com/facililo/

La menciita vortolisto de "tre oftaj vortoj" estas trovebla ĉe http://remush.be/tezauro/Kontakto.html

Fonto: Szilvási László / Ret-Info

Kruelaj viandomanĝantoj pagos pli laŭ Libera Folio

Somera Esperanto-Studado, aranĝota en Slovakio en julio, enkondukis "imposton" por viandomanĝantoj. Tiuj partoprenantoj de la aranĝo, kiuj elektos nevegetaran manĝon, pagos aldonajn 8 eŭrojn, kiuj estos uzitaj por eldono de vegetaraj receptoj en Esperanto kaj por subteni bestoprotektadon. Unue nomita “kruelo-imposto”, ĝi vekis viglan diskuton pri la valideco de krompago, kaj ĉefe pri valideco de tia nomo. Post iom da tempo la organizantoj ŝanĝis la nomiĝon al “verda rabato”: tiuj kiuj elektos manĝi sen viando, pagos 8 eŭrojn malpli. Legu pli: http://www.liberafolio.org/2013/kruelaj-viandomangantoj-pagos-pli

200 000 Esperanto-frazoj ĉe Tatoeba

En la 1-a de novembro la nombro de Esperanto-frazoj ĉe Tatoeba.org atingis 200.000. Per tio Esperanto tenas la duan lokon post la angla lingvo, en kiu ekzistas ĉ. 263.000 frazoj. Sekvas la japana, franca kaj germana lingvoj kun po ĉ. 160.000 frazoj. http://tatoeba.org/epo/home

Unuflanke Tatoeba-kunlaborantoj ŝatas la defion traduki frazojn kaj serĉi la plej bonan version en nia lingvo. Aliflanke eblas uzi la frazaron por renkonti vortojn en kompletaj frazoj - supre estas serĉfunkcio, per kiu eblas trovi frazojn kun iu vorto el ajna lingvo kaj la tradukon al difinita alia lingvo.

Iom malgranda estas la kolekto de parolataj frazoj - ĝis nun ekzistas nur trideko da ili, http://tatoeba.org/epo/sentences/with_audio/epo Ĉu tie vi trovos vian defion?

Jen estas la grupo de Tatoebanoj ĉe Facebook: https://www.facebook.com/groups/129340017083187/

Multe pli vigla estas la ĉiutaga diskutado en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto en la forumo de la Tatoeba-retejo, http://tatoeba.org/epo/wall/index

Aroma Jalto-2013, Jalta, Ukrainio, 29a de Aprilo 2013

E-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Jalto. Legu pli: https://www.facebook.com/events/1344321992374852/

63-a Kongreso de KELI, Svitavy, Ĉeĥio, 3a ĝis 10a de aŭgusto

63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) okazos la 3an ĝis 10an de aŭgusto en Svitavy, Ĉeĥio.

Prelegoj kaj diskutoj, diservoj, ekskursoj, kultura programo.

Pliaj informoj kaj aliĝilo:

Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉeĥio

Rete: polnicky ĉe quick.czcea.polnicky ĉe quick.czhttp://keli.chez.com/Aligilo2013.pdf

Venontaj renkontiĝoj

Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo

Ekzotika Renkontiĝo, Berlino, Germanio, 26a de aprilo ĝis 28a aprilo 2013, http://is.gd/ekzotika2013

7a TRE-EGE en Gladbeck, Germanio, 4a de majo 2013, Ludger Schmeink (ludger-schmeink ĉe t-online.de)

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013, Humphrey Tonkin (tonkin ĉe hartford.edu)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu