TEJO-aktuale: numero 349, 2012-12-26

Feriu PRINTEMPE (dum pasko kaj la posta semajno 2013), sude de Kolonjo, Germanio

Kun plezuro mi invitas vin al la ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE. Mi rezervis por ni lokojn en la ejo en Baasem-Dahlem, meze de la Eifel-regiono, ĉ. unu trajnhoron sudokcidente de Kolonjo, tre proksime de Belgio kaj Luksemburgio, kie ni kunvenis por la unua kaj dua PRINTEMPE (2010 kaj 2011). Jen la retejo http://www.esperantoland.org/printempe kie eblas ankaŭ aliĝi.

Por tio mi elektis la tempon de pasko mem kaj de la posta semajno, do sabato, 30-a de marto, ĝis sabato, 6-a de aprilo 2013.

Ni povus komenci ankaŭ jam vendrede aŭ longigi fine... Dependas de vi kaj de viaj deziroj.

EsperantoLand, Internaciaj ferioj, http://www.esperantoland.org

31.03 - Unua aliĝkategorio de la 46a ILEI-konferenco

Ĉiutage kreskas la nombro de aliĝintoj al la 46a ILEI-konferenco (12-18 julio 2013) en Herzberg-Sieber, Germanio. Jam aliĝis partoprenontoj el 21 landoj el ĉiuj 5 kontinentoj! Baldaŭ ni atingos n-ron 50, kiu ricevos 50%an rabaton de la aliĝkotizo. Ĝeneralaj informoj: http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Eluzu la unuan plej favoran aliĝkategorion kaj plenigu la formularon antaŭ la 31a de marto. http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/reg.php

Sur la konferenca retpaĝaro vi trovas ĉiujn gravajn informojn, kaj baldaŭ aldoniĝos novaĵoj pri programo, ekskursoj. Jam estas legebla detala priskribo pri la metodika trejnseminario de Katalin Kováts, kiu ne havos apartan kotizon. http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de/page.php?pid=44865573

Atendante vian baldaŭan aliĝon, en la nomo de LKK, Zsofia Korody

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al la Itala Kongreso de Esperanto?

Multaj el vi jam konas la etoson de nia kongreso plenplena je seminarioj, prelegoj, kursoj, ekskursoj. Nia kongreso estos ferio en belega loko apud la maro kaj la montaro kun ebleco resti en la kongresejo por la programo kaj bani en la naĝejo aŭ ĉe la maro. La suno kaj la maro estas senpagaj ĉeestantoj en tiu periodo en tiu parto de Italio, la tiel nomata "lazura marbordo" inter Ĝenovo kaj Francio. Vi devas nur kunporti vian naĝkostumon.

En Castellaro apud San Remo de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 por la 80-a Itala Esperanto-Kongreso.

Humphrey Tonkin kaj Paul Gubbins kaj multaj aliaj prelegantoj kaj instruistoj venos ĝuste por vi.

Vi rajtas, kiel en ĉiuj kongresoj leviĝi matene kaj sekvi la programon dum la tago. Sed vi ankaŭ rajtas dormi dum la tago kaj sekvi la programon dum la nokto. Nokte vi unuavice rajtas festi kun ni. Junuloj laŭ aĝo kaj koro rajtos partopreni la noktan programon: ni kune ludos, malkovros la trinkomanĝajn kulturojn internacie kaj loke, ni spertos la belecon de la lazura marbordo inter Italujo kaj Francujo dum la someraj noktoj... kaj kunumos por iom da sana diboĉado internacia je la nomo de la zamenhofa interna ideo.

Por la tuta programo, aliĝilo, loĝado, ktp. vidu ĉe: http://kongreso.esperanto.it/80/

Ankorau kelkaj eblecoj estas loĝi en malmultekosta loĝejo; kaj en la luksa, sed ankaŭ malmultekosta kongresejo la ĉambroj estos por ĉiuj.

Kontaktu tuj: Laura Brazzabeni, laura.brazzabeni ĉe alice.it

[esperantic.org] Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013

Malsukcesa elŝuto.

[esper-inform] Esperanto, oficiala lingvo de Europa Unio, nun!

Malsukcesa elŝuto.

HUMPHREY TONKIN RESUMIS LA JUBILEAN JARON EN LA RETA KINEJO

La prelego “125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun”, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon en 2012. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA. N-ro 486, 2012-12-26) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=486#2

Marie LIEBY: Freŝbakita esperantlingva artistino

Post nur kelkaj monatoj da lernado, Marie LIEBY decidis kanti ankaŭ en Esperanto. Post deko da jaroj da muzikado kaj kantado en la PIERRE SPECKER BAND', famkonata ensemblo en Elzaso, ŝi decidis sin prezenti soloe. Jam dum la internaciaj poeziaj vesperoj en la universtitato de Mulhouse, Marie kutimis agrabligi la interpoemajn paŭzojn per ludado per plej diversaj instrumentoj. Krome, sin akompanante per gitaro, ŝi kantis en diversaj lingvoj. Inter ili Esperanto!

Ŝia unua pli ol unuhora spektaklo ravis la partoprenantojn en la printempa staĝo de ESPERANTO FRANCE-EST en Benoîte-Vaŭ, apud VERDUN, komence de Marto. Antaŭ la spektaklo ŝi plej zorge agordis la mem kunportitajn amplifkilojn kaj inter la ravaj kantoj Marie plej lerte muzikis per diversaj kornemuzoj kaj flutoj.

Tondra aplaŭdado kaj biso estis la danko de la spektantoj, kiuj ege aprezis la belegan voĉon, la klaregan prononcadon kaj do la facilan kompreneblon de la kanzonoj. Ni ne dubas, ke ne mankos dungoj en plej diversaj Esperanto-aranĝoj tra Eŭropo.

Kontakto: marie.lieby ĉe hotmail.fr

[Esperanto] La espero - flamenka versio de Iván Centenillo

La flamenka kantisto Iván Centenillo, kun gitarakompano de Kiki Corpas. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=erz5P-HYw1g&feature=share

Studado en Bydgoszcz en 2013 ĝis 2016

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo Centro de Konstanta Edukado estas Klerigejo AKB/AIS funkcianta ekde 1991, laŭleĝe registrita ĉe Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj ĉe la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 13/08). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS kaj AIS-Klerigejo Bydgoszcz (AKB), Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (UKW-UKG) kaj Muzeo de Diplomatio, Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG-EUB), Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio ĵurnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo „Kujavio kaj Pomerelio”, Pola Esperanto-Asocio kaj Oficejo de Vojaĝantoj „Flugo”. En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo daŭras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naŭ profesioj (simboloj de Eŭropa Unio). Legu pli: http://www.esperanto-studium.za.pl

Venontaj renkontiĝoj

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

PRINTEMPE, sude de Kolonjo, Germanio, 30a de marto ĝis 6a de aprilo 2013, http://www.esperantoland.org/printempe

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo

Ekzotika Renkontiĝo, Berlino, Germanio, 26a de aprilo ĝis 28a aprilo 2013, http://is.gd/ekzotika2013

7a TRE-EGE en Gladbeck, Germanio, 4a de majo 2013, Ludger Schmeink (ludger-schmeink ĉe t-online.de)

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com

Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Utena, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lthttp://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013, http://www.esperanto.de/KISO

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu