TEJO-aktuale: numero 348, 2013-03

6 TEJO-premiitoj por iri al IJK en Israelo

Ni tre ĝojas anonci la ĉi-jarajn gajnintojn de la Partoprenu IJK-n konkurso. Venis entute 11 kandidatiĝoj kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la ses premiitojn.

Ni tre ĝojas ke la konkurso estis tiom populara kaj eĉ pli ĉar ĉiuj kandidatoj estis vere bonkvalitaj kaj la estraro longe diskutis kaj tamen bedaŭrinde ne povis subvenicii ĉiujn. Ni ankaŭ ŝatus danki al Martin Schaffer kiu kontribuis al la konkurso nome de la fonduso „Esperanto Internacia“ kaj tiamaniere ebligis nin pli kvalite helpi al sudamerikanoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1485

Muzaiko havas naskiĝtagon! Gratulu!

Muzaiko dujariĝos la 10-an de aprilo! Registru vian bondezirojn kaj sendu ĝin tra http://muzaiko.info/partoprenu/alŝutu por kune festi la naskiĝtagon de Muzaiko. Vizitu la retpaĝon de Muzaiko ĉe http://muzaiko.info aŭ skribu al info ĉe muzaiko.info por pliaj detaloj.

Jonny M - Vive dum JES en Naumburg

Rigardu la videon: http://www.youtube.com/watch?v=c-g4pwY-7aQ

Legu pri la evoluo de la albumo de Jonny M, kadre de la Vinilkosmo-Promeskampanjo: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/457879?lg=en&hash=5f9ef7828a06b35fab2363089dcf40ca

Oranĝa renkontiĝo 2013, Hernusando, Svedio, 6a ĝis 15a de septembro 2013

Ĉi-jare Oranĝa Renkontiĝo (ORo) okazos dum du semajnfinoj. La unua semajnfino (6-8an de septembro) estas la Urba Luda ORo, la dua (13-15an de septembro) estas Kabana Karesa ORo. Oni povas ĉeesti ambaŭ aŭ elekti la laŭ si plej taŭgan. Inter la du okazos spontaneprograma interkongreso. Ĝi estas senkotiza kaj memzorga.

Pli da detaloj sube kaj en la retejo: http://www.seju.org/or2013 kie vi ankaŭ aliĝos. Tie ni ankaŭ anoncos pli da detaloj pri programo k.t.p.

Bonvolu, se vi planas veni, kaj jam scias kiun semajnfinon vi preferas (aŭ ambaŭ kaj la interkongreson!), skribu tion por ke ni sciu kiom da homoj ni atendu. Rigardu ankaŭ: https://www.facebook.com/events/607583009256372/

[IJF - Internacia Junulara Festivalo 2013] Vizitu la ĝisdatigitan paĝon de IJF!

Malsukcesa elŝuto.

FRINGOJ dungas 3 junajn Eo-parolantojn!

Por la Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ (FRINGOJ), kiu okazos en la Eo Kulturdomo kastelo Grezijono de la 4a ĝis la 11a de majo 2013.

*Ni serĉas tri junajn esperantist(in)ojn, prefere ne-franc-parolantojn.*

- unu personon por helpi al nia kuiristo Bertrand plus iom da purigado

- du personojn kun diplomo / sperto por gvidi ludojn kaj aktivaĵojn por infanoj / junuloj (8 - 17 jaraĝaj).

*Tiuj personoj ne pagos sian restadon kaj ricevos salajron.*

Interesatoj bonvolu URĜE sendi dung-ret-leteron al mi, klarigante pri si, pri siaj spertoj kaj eventualaj aktivaĵ-proponoj.

Ne hezitu demandi pri detaloj al Elizabet Barbay eliz.barbay ĉe wanadoo.fr

23-a KISO en Marburg, Germanio, 19a ĝis la 25a de aŭgusto 2013

La tradicia somera Esperanto-renkontiĝo en la centro / mezo / koro (laŭ via plaĉo) de Germanujo ĉi-jare okazos jam la 23-an fojon. Komence en tendoj ĉe la bordo de la Lahn-rivero ĝi jam antaŭ multaj jaroj translokiĝis al la Naturamika kabano, kie ni pasigas semajnon en bona Esperanta etoso, foje ekskursante al la urbo, arbaro ktp. laŭplaĉe kaj kompreneble laŭ la vetero. Pliajn detalojn vi trovas en la reto: http://www.esperanto.de/KISO - pdf-dosiero presebla (aŭ se vi preferas: printebla) kiel papera informilo (4 paĝoj A5 sur du faldeblaj A4-paĝoj), kiun vi bv. pludonu en via Esperanto-amikaro, troviĝas rete rekte http://home.foni.net/~gunter/materialoj/KISO 2013 unua informilo.pdf. Ĉiukaze fartu bone kaj ĝis iam ie en Esperantujo.

Informilo pri la 49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET- 49), 6-an ĝis 14-an de Julio 2013

Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vicajn ĉiujarajn internaciajn somerajn tradiciajn la 49-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET- 49).
BET-49 okazos en orientlitovia urbo regiona centro Utena , kiu estas fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. Retejo de turisma informa centro de Utena estas http://www.utenainfo.lt (en litova, rusa kaj angla lingvoj).

BET-49 funkcios la 6-an – 14-an de Julio , 2013. Veni al la aranĝo eblas jam la 5an de Julio.

Antaŭ kaj post BET-49 estas ebleco laŭ moderaj prezoj aktive ripozi en proksime de Utena funkciantaj vilaĝaj altkvalitaj turismejoj kaj ripozejoj. Interesiĝantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn ĉe Organiza komitato.

Por aliĝi necesas plenigi aliĝilon kaj sendi ĝin al Litova Esperanto-Asocio (LEA): p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 aŭ rete al litova.ea ĉe mail.lt. Samtempe pagu aliĝkotizon. Aliĝiloj riceveblas ĉe LEA.

Poŝtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj +370-686-69875. Retadresoj de LEA estas: litova.ea ĉe mail.lt, pjegorovas ĉe takas.lt kaj irenaa ĉe takas.lt.

Inform- kaj instruvojaĝo al Nikaragvo 2013 / Kompleta raporto de Martin Schäffer

Resumo por mallegemuloj:

- Inform- kaj instruvojaĝo de Martin Schäffer al Nikaragvo; 4 ĝis 20-02-13;

- finance subtenita de fondaĵo Esperanto Internacia;

- Esperanto-kursoj en la nacia universitato post la 9-a de marto 2013;

- 2 radio- kaj 5 televidintervjuoj en plejparte tutlandaj kanaloj;

- Ĉirkaŭ 30 homoj registriĝis por la kursoj; pli ol 50 homoj petis informojn.

- Esperanto-kursaro (tri semajnoj en januaro 2014)

- Okazigo de 1-a Esperanto-kongreso en Nikaragvo (januaro 2014).

Pli detala teksto: https://www.facebook.com/pages/Esperanto-Nicaragua/

Venontaj renkontiĝoj

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi
IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo
PRINTEMPE, sude de Kolonjo, Germanio, 30a de marto ĝis 6a de aprilo 2013, http://www.esperantoland.org/printempe
1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo
Ekzotika Renkontiĝo, Berlino, Germanio, 26a de aprilo ĝis 28a aprilo 2013, http://is.gd/ekzotika2013
7a TRE-EGE en Gladbeck, Germanio, 4a de majo 2013, Ludger Schmeink (ludger-schmeink ĉe t-online.de)
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/
14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso
90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern
Mojosa renkontiĝo en Oliva, Valencio, Hispanio, 21a ĝis 23a de junio 2013, http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/ aŭ Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva ĉe hotmail.com
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton (EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ vizitu http://esperanto.org/nask/
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13
Migrado de Olivier Buisson en la Vogezoj, Francio, 1a ĝis 5a de julio 2013, Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a ĝis 13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu