[Roskilde Festivalo 2013] Unua informletero Roskilde 2013 aperis
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 347, 2013-03
Malsukcesa elŝuto.
Aperis ĵusbakita nova esperanto-grupo en Oliva (sude de Valencio),
temas pri junuloj ege entuziasmaj kiuj eĉ decidis aranĝi renkontiĝon.
Ili anoncas revolucion en la movado. Estas por mi plezuro, do, diskonigi
ilian eventon kiun mi taksas nepre partopreninda.
La renkontiĝo
okazos la 21an, 22an kaj 23an de junio, en Oliva, 80 kilometrojn sude de
Valencio.
Spektu la videon kiun ili pretigis, kaj trovu ĉiun necesan
informon kaj aliĝilon en tiu retejo: http://esperantoval.com/eventoj/ver2013/
Se vi deziras plian informon, bv. kontakti rekte ilin: Oliva
Esperanto-Klub' <esperanto_oliva ĉe
hotmail.com >
Pliaj informoj pri la kongreso haveblas ĉi tie:
http://uea.org/vikio/Ghenerale_pri_la_AKE_2013
kaj http://uea.org/vikio/Kotona_gazeto
La retejo de Afrika Komisiono http://www.esperanto-afriko.org
prezentas nian Kongreson.
1a de julio:
Rendevuo ĉe la bus-haltejo de la montpasejo de la Schlucht (col de la
Schlucht) kiu situas antaŭ la hotelo "le Tétras" je la 10a matene. La
loko atingeblas buse de Munster por tiuj kiuj venas el oriento kaj de
Remiremont por tiuj kiuj venas el okcidento. Ambaŭ urbetoj atingeblas
trajne.
2a ĝis 4a de julio:
Dumtagaj migradoj kun vespera reveno al la hotelo
5a de julio
Alveno en « Col de la Schlucht » kaj repreno de la valizoj je la 16a
posttagmeze. Disiĝo inter la 17a kaj 18a laŭ bus-horaroj okcidenten kaj
orienten.
Tranoktejo:
Rifuĝejo de Sotré kies ligilo al retejo jenas: http://www.refugedusotre.com/ La
dormejoj estas 5 aŭ 6-litaj ĉambroj kun duŝejo kaj necesejo.
Por pliaj detajloj kaj aliĝilo bv. kontaki Oliver Buisson (obuisson ĉe live.fr)
TRE-EGE n-ro 7 okazos en urbokvartalo de Gladbeck, kiu estis loĝkvartalo
de la ministoj, kiuj iam ĝis la 1960-aj jaroj laboris en la apudaj
karbominejoj. El ĉi tiu epoko de relativa bonstato de la laboristoj restas
ministaj loĝdomaroj, ŝutmontoj priplantitaj, sur kiuj oni povas promeni.
La renkontiĝo komenciĝos per komuna "pikniko" en la paroĥa domo apud
la preĝejo, kie mi ludas orgenon. Tiun ĉi mi prezentos al vi kun ĝiaj
teknikaĵoj kaj ludos sur ĝi. La programo estos tutcerte ne plenŝtopita,
por ke ni havu sufiĉe da tempo por konversacioj. Vi ricevos ĝin kune kun
vojpriskribo unu semajnon antaŭ la 4-a de majo. Pliaj informoj ĉe Ludger
Schmeink (ludger-schmeink
ĉe t-online.de)
29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio,
25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi
IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/
aŭ http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo
1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de
majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a
de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/
14a KEKSO en Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo 2013, https://esperanto.de/kekso
90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de
majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 26an de
junio ĝis la 5an de julio, Bv. kontakti Ellen M. Eddy, la administranton
(EDDYELLEN ĉe aol.com), aŭ
vizitu http://esperanto.org/nask/
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio
2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de
aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de
Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt
aŭ: http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds,
Svisio, 8a-13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a
ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de
julio 2013, http://ses.ikso.net/
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de
aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de
aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu