[FESTO 2013] Ĉu vi planas iri al FESTO *KAJ* al IJK?
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 346, 2013-03
Malsukcesa elŝuto.
Ĝi okazos en la nordokcidenta parto de Hungario, en la belega baroka urbo
Győr (legu kaj vidu pli ĉe Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Győr)
- loĝado kaj manĝado en studenthejmo proskime al la centro, kontraŭ la
sinagogo.
- Adreso: 9025 Győr, Róth Emil u. 5.
- La programo enhavas kaj kulturo-rilatajn, amuzigajn kaj pripensigajn
erojn; krome speciale centra celo estis fari ilin same taŭgajn al
komencantoj kaj “veteranoj”.
- Internacia, amikeca etoso atendas vin kaj nova teamo - kun freŝaj
ideoj, energio kaj entuziasmo. ;-)
Ne hezitu aliĝi, ni tre ĝojus ekkoni/revidi vin!
Pliajn informojn trovu ĉe la retpaĝo: http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer_17.html
KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de
Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum
printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝas ĉiufoje, por ke la
renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock,
Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg,...
Temas pri eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule;
do plej bone por ekkonatiĝi kun Esperantujo. Legu pli: https://esperanto.de/kekso
Malsukcesa elŝuto.
Kiel vi eble jam scias, http://lernu.net
baldaŭ lanĉos novan version de la retejo: kun multaj novaj materialoj kaj
nova kurso. Pro tio nun kiel neniam antaŭe lernu! bezonas helpon de
esperantistoj, kiuj pretas esti volontulaj tradukisto ĉe lernu!: el
preskaŭ tricent tradukistoj, nur ĉirkaŭ trideko fakte estas aktivaj.
Estas facile esti parto de nia teamo: simple vizitu la retpaĝon http://lernu.net/pri_lernu/kunlaborantoj/tradukantoj.php.
Ni bezonas tradukistojn de ĉiuj lingvoj; ni nepre ne volas ke lingvoj
malaperu en la transiro al la nova lernu!, sed se ni ne havos sufiĉe da
tradukantoj por via lingvo, via lingvo povus malaperi de lernu!.
Se vi volas pli da informoj, kontaktu teamo ĉe lernu.net. Detala
gramatiko de Esperanto nun estas tradukata nacilingven, kaj baldaŭ estos
tradukeblaj tekstoj por la nova kurso. Kunlaboru kun ni por pretigi la
novan lernu! por lanĉo!
Via Teamo de lernu!
La Kulturdomo de Gresillon organizas sian trian PRINTEMPAN SEMAJNON de la
20a ĝis 27a de aprilo 2013 kunlabore kun ILEI. Vi povas ekde nun
informiĝi: http://gresillon.org/printempo
Fine de la kursoj, vi povas trapasi internacian KER-ekzamenon en 3
niveloj. Ĉi-jare, ni organizas seminarion, post la ekzamenoj, de la 27 de
aprilo ĝis 1a de majo kun la sekretario de ILEI, Radojica Petrović, kiu
venas el Serbio kaj proponas al ni studi pri interkultura komunikado.
La staĝestrino de PRINTEMPaS, Jannick HUET
Germana Esperanto-Asocio organizis mallong-film-konkurson por celebri la
125-an datrevenon de Esperanto. La premiada ceremonio okazis la 9-an de
februaro 2013 en Berlino. La plej bonaj filmoj estas nun videbla ĉe
YouTube.
La plej alte dotitan premion (1000 eŭroj) ricevis la filmo "Pasporta
Servo" de la ukraino Oleg Zabolotnyi. Premioj po 500 eŭroj venis al la
germano Daniel Voss kaj la slovakino Eva Fitzelová.
La tasko ĉe la konkurso de Germana Esperanto-Asocio estis prezenti
mallongan filmon ĝis kvin minutoj, kiu rilatas iel al Esperanto. La
rezulto estas tutmonda ĉielfajro de kreemaj filmoj de kvar kontinentoj,
montrante la diversecon de la Esperanto-kulturo. De amuza filmo de brazila
bohemo ĝis la verko de rusa filmisto, kiu montras la persekutadon de
esperantistoj sub Stalin je la ekzemplo de lia propra avo. Unu filmo de
Kongolando montras kiel senpage vojaĝi al Islando danke al aŭstralia
Esperanto-amiko. Alia filmo el Ĉinio montras emeritan instruiston kiu
restas juna kiel infano pere de Esperanto.
La plej bonaj filmoj estas rigardeblaj ĉe http://www.youtube.com/user/filmkonkurso.
- laŭ komuniko de Rainer Kurz, GEA -
Kiel vi scias, en la mondo ekzistas pli ol 6 000 lingvoj. Tamen laŭ
prognozo, en la venontaj 200 jaroj malaperos 80% ĝis 90% de la lingvoj,
nome malaperas unu lingvo en po du semajnoj. Por akceli plurigon de lingvoj
kaj kulturoj, UNESKO difinis la 21-an de februaro ĉiujare Internacia Tago
de la Denaska lingvo. Kaj Esperanto ĝuste iniciatas la plurigon de lingvoj
kaj kulturoj, ĉu ne?
Sekve de tio, ĉi-jare Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
invitas vin, esperantistoj, agi kaj protekti propran denaskan lingvon.
Temo de nia aktiveco: Printempe de 2013, ni kune rakontu “Amon”!
Metodo por la partopreno:
Bonvole diru al ni la ortografion kaj prononcon de “Amo” en via
lingvo, sendu al la adreso: xuyunying ĉe cri.com.cn artikolon
pri la historio de “Amo” en via lingvo, aŭ fotojn, kantojn, aŭdojn
aŭ videojn pri rakontoj de “Amo” ĉe vi.
Premio:
Se viaj artikolo, fotoj, aŭdo aŭ video estos publikigitaj sur nia
retejoj: http://esperanto.cri.cn
kaj en poŝtelefona retpaĝaro, kaj uzitaj en nia radio-disaŭdigo, vi
ricevos ĉinan tradician pentraĵon.
Kontaktantoj
Zhang Ping: (+86)010-68891795, perfektgoja ĉe 163.com
Xu Yunying: (+86)010-68892450, xuyunying
ĉe cri.com.cn
La limdato estas la 30-a de aprilo, 2013.
Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.com
aŭ https://www.facebook.com/events/231813830280788/
Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis
17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/
29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio,
25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi
IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/
aŭ http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo
1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de
majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a
de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/
90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de
majo 2013, http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio
2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13
Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de
aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de
Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt
aŭ: http://www.esperanto.lt
4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds,
Svisio, 8a-13a de julio 2013, http://www.esperantio.net
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a
ĝis 18a de julio 2013, http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de
Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de
julio 2013, http://ses.ikso.net/
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de
aŭgusto, http://www.ijs.hu/eo
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de
aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu