TEJO-aktuale: numero 345, 2012-11-28

TEJO serĉas volontulon!

Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 24a de marto 2013! TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde septembro 2013; preciza dato laŭ interkonsento. La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 24a de marto 2013. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu

Difinu vian identecon! Interkultura Ateliero en Hungario meze de julio, Pécs, Hungario,15a ĝis 21a de julio 2013

Kio: internacia, "person(ec)ocentra" renkontiĝo, kiu baziĝas sur la humanista aliro/ideoj de Carl Rogers. Dum la jam tradicia renkontiĝo la partoprenantoj serĉos respondon al la demando "Kiuj ni - studentoj, gepatroj, gefiloj, instruistoj, kuracistoj, ktp. - estas hodiaŭ, en la XXIa jarcento?" La personeco-evolu(ig)on certigas la laborado en etaj grupoj, la sincera komunikado kaj la libera, sekura etoso, kiu helpas preni la riskon de sinmalkovro. Legu pli: http://tejo.org/eo/ateliero-identeco

BEJO invitas: festu la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo per traduko al Esperanto!

La 21-a de februaro estis deklarita de Unesko en 1999 kiel la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Kaj BEJO invitas ĉiujn festi kune tiun tagon per traduko de eta teksto versa aŭ proza el via gepatra lingvo al Esperanto.

Vi povas elekti senkopirajtan tekston aŭ kontakti aŭtoron laŭ via prefero, ekz-e lokan aŭtoron, kiu reprezentas vian regionon, petante al li aŭ ŝi permeson por traduki la tekston.

Ĝis la 21-a de marto BEJO publikigos la ricevitajn tradukojn en blogo speciale kreita por tiu agado. Partoprenu, ni celebru niajn gepatrajn lingvojn! Sendu la originalon kaj vian tradukon al:bejoesperanto ĉe gmail.com

LA REJKJAVIKA UK DISKUTOS PRI JUSTA KOMUNIKADO

Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj estos la temo de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (20-27 julio 2013) laŭ la decido de la Estraro de UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 482, 2012-11-28) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=482
La Estraro de UEA elektis d-ron Orlando Raola kiel la reĝisoron de la kongresa temo. Li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 75-a UK en Havano en 1990 kaj estas nun prezidanto de la usona landa asocio de UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 489, 2013-02-14) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=489#2

Reta Kinejo de UEA: Humphrey Tonkin: 125 jaroj - Esperanto tiam kaj nun

La prelego de Humphrey Tonkin en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. Rigardu: http://www.vimeo.com/56040454

Bv. subteni Esperanto-klavaron je Android per 1.99 €

Mi promesas kontribui 1.99 € al aĉeto de nexus7 por Jacob Nordfalk, kiu programis la sistemklavaron. Legu pli: http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob

[Roskilde Festivalo 2013] Aliĝado estas malfermita

Malsukcesa elŝuto.

Internacia Junularo Semajno 2013, Tiszafüred, Hungario, 1a ĝis 8a de aŭgusto

Ĉi jare jam la 24-an fojon inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto atendas vin la hungaraj junuloj! IJS estas la vorto por unu semajno de bonfarto, afabla gastigado, buntaj programeroj kaj bona vetero en belega Hungario! En la urbo Tiszafüred, kampadejo Morotva gastigos la Esperanto-parolantojn de la tuta mondo.

Tiszafüred estas la ĉefurbo de la lago Tisza. Krom la lago mem, trezoroj de la urbo estas la termalakvo kaj la tradiciaj popolartaj domoj, kie oni ankoraŭ aktive faras ceramikajn potojn. Proksime al la naturo, la regiono estas perfekta por ekskursoj, sportumado kaj malstreĉiĝo. Ni elkore invitas vin partopreni tiun unikan semajnon! Legu pli: http://www.ijs.hu/eo

46a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio

La organizado de la 46a ILEI-konferenco bone daŭradas, eblas ricevi informojn per la nova hejmpaĝo kaj eblas ankaŭ rete aliĝi ĉe http://ilei-konferenco.esperanto-urbo.de. Bv. aliĝi, informi aliajn pri la konferenco kaj inviti ankaŭ viajn konatulojn al partopreno!

Venontaj renkontiĝoj

Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a-13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu