TEJO-aktuale: numero 344, 2013-02

Varsovia Vento Elsendoj - Intervjuo kun Julián Hernández

Julián Hernández estas instruisto, kantisto, kaj nacia estrarano de KEA… Laŭ Vikipedio. Private? Li estas homo, kaj Dio donu, ke pli multe da tiel amikemaj, viglaj kaj flamaj esperantistoj aperu en la movado nia! Intervjuo kun Juliano jam en la arkivejo. Bonan re-/aŭskultadon! Aŭskultu: http://www.podkasto.net

[esperantic.org] Dankon!

Malsukcesa elŝuto.

Nova Tinĉjo aperis por Zamenhof-Festo :))

"La eta princo" (Le petit prince), esperante, ilustrita.

Belega libro. Legu pli: http://cindymckee.com/librejo/eta_princo.pdf Ekde 2010 ĝi denove haveblas ankaŭ en papera formo: http://esperanto-france.org/la-eta-princo-denove-haveblas

La Riverego aperis

Jen la 110-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia (lingvoj: Esperanto [ĉefe] kaj la franca). En tiu ĉi numero ni daŭrigas serion de artikoloj pri nia trisemajna vojaĝo al Japanio. Eble vi trovos La Riveregon interesa kaj utila! Jen ankaŭ ligilo al ĝi: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego110.pdf

Rekono de la agado de Kosmo en Bruselo

Kosmo ricevas "Atesto de Rekono"-n de la Prezidanto Henri Malosse, pro sia "valora kontribuo", ĉe la Seminario por Junaj Eŭropaj Entreprenistoj, Bruselo. Rigardu pli: http://www.facebook.com/photo.php?fbid=395285770553327&set=a.296145033800735.69256.295970280484877&type=3&theater

Jen listo de esperantlingvaj fakverkoj

Peter Balaž iĝis La Esperantisto de la Jaro en 2012 - laŭ la elektra procedo de la revuo La Ondo de Esperanto!

Peter Balaž estas slovaka esperantisto, 33-jara, gvidanto de la organizaĵo E@I kaj ankaŭ de la eldonejo Espero. - Legu pli: https://www.facebook.com/photo.php?fbid=394954753917306&set=a.387234731355975.91840.387220771357371&type=1

Rezultoj de la literatura konkurso Verda Plumo-2012

Ni ĝojas komuniki al vi, ke estis kalkulitaj la poentoj, kiujn ricevis dum la voĉdonado kadre de dua etapo de la konkurso la recenzoj, kiuj gajnis en la unua etapo. Krome la honoran mencion de la organizantoj ricevas Klara Ilutoviĉ pro la recenzo "Pri “Esperanto kaj Vivo” de V.V. Samodaj".

Do, jen estas la gajnintoj:

La 1-a loko (16 voĉoj) estas aljuĝita al Vladimir Opletajev pro la recenzo "Ne nur lecionoj". Li ricevos de la eldonejo Impeto 100 eŭrojn, diplomon kaj libropremion. Legu pli: http://trovu.com/plumo/

Venontaj renkontiĝoj

Lingvaj kursoj en la kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio, 25a de februaro ĝis 1a de marto 2013, http://kvinpetalo.org/

10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com

Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a-13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013, http://ses.ikso.net/

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu