TEJO-aktuale: numero 343, 2013-02

Helpu al vjetnamoj partopreni en IJK!

Antaŭ ĝuste unu jaro TEJO trovis sin en sufiĉe komplika situacio. En Japanio – la lando elektita por IJK 2012 – pro diversaj komplikaĵoj, ne plu eblis okazigi la Kongreson. Estis urĝe konsiderataj diversaj aliaj eblecoj, kaj regis necerteco, kiam surprize kaj kuraĝe venis propono el Vjetnamio: “ni pretas aranĝi la IJK-n”. Kvankam la gejunuloj tie jam estis plene envolvitaj en organizadon de la UK, malgrandeta grupo splitiĝis kaj transprenis sur sin la grandiozan taskon. Atentu! Restis malpli ol 2 semajnoj por la kampanjo! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1480

FESTO 2013, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a de aŭgusto ĝis 17a de aŭgusto

La aliĝilo nun pretas. Rapide plenigu ĝin por profiti la plej favorajn prezojn!! Profitu la malmultkostan kotizon de FESTO 2013! Legu pli: http://alesk.eu/festo2013

Plenigu la KODEJO-n 2012!

TEJO invitas ĉiujn junularajn esperantistajn organizojn plenigi la KODEJO-n, la Kompletan Demandaron por Esperantaj Junularaj Organizoj. Kolektinte ĉiujn datumojn ni publikigos raporton en la TEJO-paĝaro. Ni petas ke la demandaron plenigu prefere prezidanto, sekretario aŭ komitatano A de la organizo. Eventuale povas esti alia persono taskita de la organiza estraro.

Vi povas plenigi la formularon ĉi-tie: http://www.tejo.org/eo/kodejo2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/plenigu-kodejon-2012

JEB-renkontiĝo en Bristolo, Britio, 16a kaj 17a de februaro 2013

La venonta renkontiĝo de la junularo esperantista brita (JEB) okazos en la urbo Bristolo inter la 16a kaj 17a de februaro 2013.

La detala programo kun ĉiuj informoj pri ĝi estas en nia retpaĝo (http://www.jeb.org.uk/next_event/eo). Ne nur spertaj esperantistoj estas bonvenaj ĉe nia renkontiĝo. Komencantoj aŭ simple simpatiantoj de la lingvo ankaŭ estas tre bonvenaj ĉe ni.

Somera Esperanto-Studado (SES 2013), Martin, Slovakio, 12a ĝis 20a de julio 2013

La aranĝo okazos en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km for de la slovakia ĉefurbo Bratislava, 180 km de pola Krakovo (Kraków), kaj ĉ. 230 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;

Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;

Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Vizitu la retpaĝon kaj aliĝu: http://ses.ikso.net/

Teleskopo - Internacilingva Scienca Revuo

Ĉu vi verkas sciencnivelajn artikolojn en Esperanto? La revuo http://www.teleskopo.com atendas vin. Ni petas artikolojn por la sekva eldono, kiu estos preta baldaŭ. Teleskopo ricevas artikolojn pri Matematiko, Fiziko, Historio, Geografio, Biologio, Filozofio de la Scienco, Lingvstiko, Arkeologio, Ktp. Ĉu vi pretas? Bonvolu, eĉ se vi ne verkas en Esperanto, divastigi nian alvokon al eblaj kontribuontoj. Teleskopo kaj la scienco en Esperanto dankas al vi!

Baldaŭ finiĝos la favora aliĝkosto por 73a Regiona staĝo de Esperanto en Benoîte-Vaŭ, Francio

Ni invitas vin aliĝi al la 73a Regiona staĝo de Esperanto, kiu okazos la 15an ĝis 17an de marto 2013 en "Benoîte-Vaŭ".

Pli favora aliĝkotizo ĝis la fino de februaro 2013.

Programo kaj aliĝilo troviĝas en jenaj retejoj: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr kaj http://mulhouse.esperanto.free.fr

Fariĝu stelulo: estu voĉo en la filmeto por Lernu!

Kiel eble vi jam scias, post iom da tempo lanĉiĝos Nova Lernu, kun nova kurso kaj servoj! Samtempe kun la plibonigoj al la retejo, ni ankaŭ volas ke Lernu.net havu pli da uzantoj ĉie en la mondo, kaj por tio ni faros reklam-kampanjon. Ni uzos la bonegan reklamfilmeton por Lernu fare de unu el Lernu-uzantoj, tre talenta Daniel Voss el Germanio, kiun li kreis en la germana lingvo okaze de la registriĝo de 100-mila uzanto. Vidu ĝin ĉe http://youtu.be/1j1hJO7SsOo (traduko estas sube).

Jam estas germana, angla, hebrea, itala, sveda, portugala, ĉeĥa kaj eĉ kurda versioj! Sed el la grandaj lingvoj mankas hispana, rusa, litova, ĉina, franca, hungara kaj pola (aliaj lingvoj ankaŭ bonvenas!). Por partopreni, skribu al Daniel (sciuro (ĉe) online.de) – indiku en la titolo de la mesaĝo, kiun lingvon kaj kiun voĉon vi ŝatus fari (por ĉiu lingvo estas kvar voĉoj, du viraj: unu pli juneca, unu pli maljuneca - farata de viro pli ol 60-jaraĝa), unu virina kaj unu infana (6-10-jaraĝa, en la originala filmeto estas knabino, sed povas esti ankaŭ juna knabo). Vi povas fari tion en via loka grupo -- jen bona projekto por via sekva renkontiĝo! La formato de voĉ-dosiero estu prefere MP3.

Jen traduko de la filmeto:

Virino: "Mi estas iom timida kaj ĉiam faris tion sola hejme."

Viro: "Mi ĉiam kredis, ke mi estas la ununura kiu faras tion."

Knabino: "Mi ne sciis, ke tio estas ankaŭ por infanoj."

Maljunulo: "Io tia ne ekzistis en la pasinteco."

Viro aŭ virino: "lernu.net - ĉi-tie la tuta mondo lernas Esperanton. Dividu tiun videon kun viaj amikoj kaj invitu ilin al Lernu!"

Okaze de la tago de la radio jen kelkaj novaĵoj pri Muzaiko

Ĉu vi ŝatus aŭskulti apartajn programerojn de Muzaiko? Dank'al la sindonema laboro de komputilistoj, vi povas tion fari ĉe: http://muzaiko.info/programeroj/listo-de-la-programeroj. Kaj se mankas al vi io de Muzaiko, vi estas ĉiam bonvena kontribui! Skribu al info ĉe muzaiko.info aŭ vizitu la retpaĝon de Muzaiko ĉe: http://muzaiko.info/partoprenu.

Aldone, baldaŭ okazos pluraj IRC kunvenoj de Muzaiko kun aŭskultantoj kaj kontribuontoj pri specifaj temoj, sekvu la sociajn retejojn de Muzaiko (Facebook, Twitter) kaj atente aŭskultu la elsendfluon de Muzaiko, por ekscii pli. Kaj por proponi temojn, skribu al info ĉe muzaiko.info.

Muzaiko ja estas via retradio, kiun ankaŭ vi kreas!

Venontaj renkontiĝoj

Lingvaj kursoj en la kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio, 25a de februaro ĝis 1a de marto 2013, http://kvinpetalo.org/

10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com

Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Esperanto-kastelo Greziljono, staĝo PRINTEMPaS, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013, http://www.gresillon.org/printempo

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

Esperanto-kastelo Greziljono, SOMERA programo, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013, http://www.gresillon.org/somero

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a-13a de julio 2013, http://www.esperantio.net

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu