TEJO-aktuale: numero 342, 2013-02

Estraranoj de TEJO vigligis la Centran Oficejon dum semajnofino

Inter la diskutitaj temoj estis la manieroj festi la jubileon de revuo Kontako (kaj 75-jariĝon de TEJO mem); planado de trejnadoj kaj aparte tiu dum la proksima JES; rilatoj kun la Eŭropa Komisiono, ties konsekvencoj por la financa stato de TEJO, kaj influoj al la oficiala kunligo kun UEA; stato de Pasporta Servo; projektoj kun aliaj organizoj, inkluzive de kunlaboroj kun tiuj ekster-Esperantujaj; kaj ankaŭ pluraj aliaj temoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1474

UEA-DATREVENO: LA VENKO EN MONTEVIDEO!

La 8-an de decembro estis datreveno de la oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko. En tiu ĉi tago de 1954 la Plenumkomitato de Unesko donis al UEA statuson, kiu tiam nomiĝis "konsultaj rilatoj". Du tagojn poste, la 10-an de decembro 1954, la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis la faman rezolucion pri Esperanto, kiun nun kutime oni nomas "La venko de Lapenna en Montevideo".

Pli detala prezento estas legebla en la FB-paĝo de Ret-Info ĉe http://www.facebook.com/Ret.Info

IKU-prelego en la Kopenhaga UK pri aŭtomata tradukado en la Reta Kinejo ĉe Vimeo

Prelego en la Internacia Kongresa Universitato de la 96-a UK en Kopenhago la 29-an de julio 2011 pri la aŭtomata tradukado de unu lingvo al alia per komputilo. Ĉu Esperanto iĝos nenecesa? La maŝintradukado estas klarigata per ekzemploj pri la malferma platformo Apertium. Rigardu: http://vimeo.com/54075259

Lingvaj kursoj en la kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio, 25a de februaro ĝis 1a de marto 2013

Lingvo-kursoj por komencantoj, komencintoj, progresantoj okazos en Bouresse, kulturcentro Kvinpetalo, 25a de februaro ĝis 1a de marto 2013. La kursoj estas gvidata de Ansofi Markov

Kontaktoj: Kulturcentro Kvinpetalo, 4 rue du Bureau FR-86410 BOURESSE , Francio, Telefono : 33 (0) 549 034 314, rete: informoj ĉe kvinpetalo.org kaj http://kvinpetalo.org/

Nova rubriko “Interesaj filmoj:” en la retpaĝo de ĈEA

Per tiu ĉi novaĵo ni ŝatus al vi prezenti novan rubrikon kun nomo „Interesaj filmoj“. En tiu ĉi rubriko ni prezentos al vi interesajn filmojn, kiuj troveblas en interreto kaj estas dublitaj rekte en esperanto aŭ almenaŭ havas subtekstojn en esperanto. Legu pli: http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/interesaj-filmoj-comprar-tirar-comprar.html

Retmagazino EsperantoMuziko

Mankis retgazeto pri muziko . Nu, jen farite per la retmagazino EsperantoMuziko. Malkovru ĝin ĉe: http://esperantomuziko.blogspot.de

Ĝi satigos viajn mankojn pri esperanto-muziko. Kaj ne estas hazardo ke Vinilkosmo okupas tie grandan pozicion!

La franca Esperanto-kastelo Greziljono invitas

staĝo PRINTEMPaS kun intensaj kursoj, internaciaj KER-ekzamenoj, seminario pri interkultura komunikado, 20a de aprilo ĝis 1a de majo 2013 => http://www.gresillon.org/printempo

laŭtema SOMERA programo: Turisma semajno kun tuttagaj ekskursoj + Art-amatora semajno + Alternativa MOJOSejo, Festa semajno por infanoj kaj familioj + Teatra aktora Semajno, 6a de julio ĝis 17a de aŭgusto 2013 => http://www.gresillon.org/somero

Kontakto: MCE Grésillon, 49150 St. Martin d’Arcé, France, +33-2.41.89.10.34, kastelo ĉe gresillon.org, http://www.gresillon.org

Monata radio-elsendo el Erfurt (Germanio)

Bernhard Schwaiger invitas vin elkore sekvi nian unuhoran radio-elsendon en Esperanto el Erfurt (Germanio). La elsendo estos dimanĉe la unuan semajnfinon je la horo 21-a [laŭ centreŭropa tempo].

Nia programo rekte aŭskulteblas i.a. ankaŭ per interreto sub: http://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html

Podkasto de la antaŭaj elsendoj sub: http://radiofrei.de/index.php?iid=podcast&ssuchtext=esperanto&ssubmit_search=Suchen Post la disaŭdigo la elsendo deŝuteblos ne nur aŭde sed ankaŭ tekste sur nia hejmpaĝo!

Pliaj informoj pri la radio-stacio disponeblas ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Radio_FREI

Bv. adresi viajn leterojn al la EO-redakcio: Esperanto ĉe radio-frei.de

4a Ateliero de FEM, Kultura Centro Esperantista en La Chaŭ-de-Fonds, Svisio, 8a-13a de julio 2013

KCE gastigos la kvaran Atelieron por beletra kreivo, de la 8a ĝis la 13a de julio 2013, kunlabore kun FEM. Ĝi estos enfokusigita al la redaktado de "Femina". http://www.esperantio.net

Venontaj renkontiĝoj

10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com

Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Nazareto, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu