TEJO-aktuale: numero 341, 2013-02

Grupo serĉata por realigi Esperanto-lingvan teatraĵon

Mi verkis teatraĵon. Se vi volas legi ĝin, mi sendos ĝin al vi.

- Ĝi havas ian simbolismon pri Esperantujo.

- Mi serĉas grupon, kiu enscenigus ĝin. La teatraĵo bezonas 3 virajn kaj 2 virinajn geaktorojn. Ĝi bezonas nur 1 scenejon.

- Kaj oni povus filmigi la ensceniĝon kaj poste oni povus meti la filmon je la interreto (ekzemple je youtube). Se iu grupo farus tion, tiu grupo fariĝos tre renoma en tuta Esperantujo!!!!!

Kontaktu: Barry Friedman, Columbus, Ohio, Usono, bfriedma ĉe chemistry.ohio-state.edu

SEK-Bulteno n-ro 37 aperis

MOVADA KAJ LITERATURA MALFERMA TAGO

80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado. Sub la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto. Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=481#1 (Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 481)

[esperantic.org] Novaj servoj de Lernu celas ankaŭ la tradician movadon

Malsukcesa elŝuto.

[Varsovia Vento Elsendoj] Intervjuo kun Asorti

Malsukcesa elŝuto.

Ret-Info funkcias kiel gazeta redakcio

Ret-Info elektas-selektas inter la ricevitaj aŭ legitaj esperantaj novaĵoj. Iujn el ili ni dissendas retpoŝte al la senpagaj "abonantoj" (pli ol 1100), aliajn ni aperigas en nia ĵus instalita fejsbuka paĝo. Legu pli: https://www.facebook.com/Ret.Infohttp://www.eventoj.hu/ret-info.htm

La semajna satira programo de Sonja-Sophie

La satira tv-programo en Esperanto. Anoncistino Sonja-Sophie komentas gazetojn kun nigra humuro. Serĉu la programon ankaŭ fesjbuke (La Mondo De Sonja-Sophie) por babili kun ŝatantoj de la programo. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=ywAmcO5-d3w

Spektu la ĉiutagajn novaĵojn en esperanto

Damokolo el albumo "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila

Zhou-Mack Mafuila registrita dum FAM#6 en Tuluzo la 11an/11/2012. Damokolo el albumo "Originoj" disponebla en la diskoservo http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd110&lng=e kaj elŝute ĉe: http://www.vinilkosmo-mp3.com/originoj-c-74_194_195.html

Venontaj renkontiĝoj

10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com

Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

29a Printempa Semajno Internacia (PSI), Sankt Andreasberg, Harz, Germanio, 25a de marto ĝis 1a de aprilo 2013, http://www.esperanto.de/psi

IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/

90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern

Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt

46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)

IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek

98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj

86a SAT-Kongreso, Madrido, Hispanio, 28a de julio al 4a de aŭgusto http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html

Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo

FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/

69a Internacia Junulara Kongreso, Afikim, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu