TEJO-aktuale: numero 340, 2013-01

Partoprenu senpagan instruistan trejnseminarion dum la Kongreso de Esperanto en Italio!

Simile al la pasinta jaro, dum la Kongreso de Esperanto en Italio denove okazos intensa instruista trejnado, kun la gvido de Katalin Kovats. La 40-hora programo konsistos el teoria kaj praktika partoj, kadre de kiuj la partoprenantoj ekkonos - inter aliaj - modernajn alirojn al la lingvoinstruado, ellaboros utilajn planojn kaj programojn por sia laboro kaj spertos kelkajn konkretajn instrumetodojn, inter ili sugestopedion kun Sylvain Lelarge kadre de mallonga, modelita kurso pri la franca lingvo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1477

Hotelo Esperanto malfermiĝis en Bjalistoko

Nova hotelo "Esperanto" estas malfermita en urbo Bjalistoko, laŭ vortoj de mastroj – "loko kie pasinteco renkontas estontecon, inspirita de la kreinto de la lingvo esperanto – Ludoviko Zamenhof". Legu pli: http://vojaĝo.info/nova-oj/hotel-esperanto-bjalistoko.html (Atentu, ke vojaĝu estu skribita kun g x)

Apero de la 1a albumo de la "Promeskampanjo" - "Okcitanio" de PATRIC

La unua albumo preparita kadre de la Promeskampanjo lanĉita de Vinilkosmo nun pretas. Kompreneble la promeskampanjo daŭre validas kaj eĉ nova artisto (BaRok' - metalo el Brazilo) eniris ĝin kun nova albumprojekto. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426980

Internacia Esperanto-Kalendaro

Kiam? Kie? Kio? - Ĉiujare okazas 250-300 Esperanto-aranĝoj, kongresoj aŭ festivaloj, ĉiutage okazas ie iu Esperanto-renkontiĝo, sed multaj esperantistoj ankoraŭ ne scias, kie eblas serĉi tiujn kunvenojn. Internacia kalendaro de ĉiuj konataj Esperanto-renkontiĝoj. Kompletigoj estas bonvenaj kaj senpagaj! Legu pli: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

Raporto pri la Kulturpremio de FAME al Floréal Martorell

La Ondo de esperanto kaj La Balta Ondo Raportas pri la Esperanto-kulturpremio FAME 2012. Legu pli: http://sezonoj.ru/2012/11/fame2012/#more-3295

Kvara elsendo de la Pariza ventro aperis

Pariza Ventro (Podkasto): Pariza Ventro #04, Aŭskultu: http://pariza-ventro.blogspot.fr/2012/11/pv04-edukado.html

ĜI KANTAS (Se canta) – PATRIC

Okcitana kanzono en lingvo ESPERANTO. Rigardu: http://www.vinilkosmo-mp3.com/okcitanio-c-76_198_199.html

Tutmonda Esperanto-adresaro

Por uzi la adresaron vi nur devas registriĝi. Se vi volas uzi la bazajn funkciojn de la tutmonda Esperanto-adresaro la afero estas tute senpaga por vi. Legu pli: http://www.adresaro.org

Verku novaĵojn por Muzaiko!

Daŭras 10-20 minutojn kaj helpas multe! ;) Legu pli: http://muzaiko.info/partoprenu/verku-nova%C4%B5ojn

Venontaj renkontiĝoj

10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com
Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/
Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013, http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/
IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo
1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013, http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013, https://www.facebook.com/events/428080153920714/
90a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), Nürnberg, Germanio, 17a ĝis 20a de majo, 2013 http://www.esperanto-nuernberg.de/e/eo/000000/main/gekextern
Roskilde Festivalo 2013, Roskilde, Danio, 28a de junio ĝis 8a de julio 2013, http://roskilde.festoklubo.dk/rf13.
49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013, litova.ea ĉe mail.lt aŭ: http://www.esperanto.lt
10a KEF, Hillerød, Danio, 9a ĝis 16a de julio, http://kef10.saluton.dk/
46a ILEI-KONFERENCO, Herzberg am Harz (urboparto Sieber), Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013, http://www.ilei.info/novaĵoj/unua_komuniko2013.php (atentu: j x estas ĝusta retadreso)
IEK2013, Saint-Amand-Montrond, Francio, 20a ĝis 26a de julio 2013, http://www.kava-pech.cz/iek
98a Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando, 20a ĝis 27a de julio, http://www.uea.org/kongresoj
Itala Kongreso, Kastelaro (Sanremo), Italio, 03a ĝis 10a de aŭgusto, http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo
FESTO, Kelmis, Amikejo, Belgio, 10a ĝis 17a de aŭgusto, http://alesk.eu/festo2013/
69a Internacia Junulara Kongreso, Afikim, Israelo, 19a ĝis 26a de aŭgusto, http://www.tejo.org/ijk
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu