TEJO-aktuale: numero 339, 2012-11-21

La 70a IJK en 2014 okazos en norda Brazilo!

TEJO ricevis du tre kvalitajn proponojn por organizi la 70an Internacian Junularan Kongreson kaj decidis transdoni la torĉon de IJK-organizado al BEJO, la brazila junularo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1469

Volontulu por Esperanto en Tuluzo!

DUMONATA VOLONTULA SERVO en Esperanto-Kultur-Centro de TULUZO (Sud-Francujo, Okcitanio) - Klaku ĉitie por pliaj detailoj: http://www.esperanto-midipyrenees.org/esperanto/dossier.php?val=46_decouverte+pratique+esperanto

Esperanto-staĝo pri originala literaturo apud Verdun, Francio, 15a ĝis 17a de marto 2013

Kion vi scias pri nia originala literaturo? Ĉu vi kapablus promocii nian originalan literaturon al la nesciantoj?

De la 15-a ĝis la 17-a de Marto ESPERANTO- France-est organizas sian tradician printempan staĝon apud VERDUN, en Centre d'Accueil de BENOÎTE VAŬ.

Spertaj esperantistoj havos la eblecon malkovri tie nian originalan literaturon prezentotan de Anne JAUSIONS. La libroservo proponos kiel kutime sian 480 titolan oferton.

Krome proponatas kurso por komencantoj kaj paroligado por eklernintoj. Kromas turismado tra la historiaj memorlokoj de VERDUN kun gvido de profesia esperantlingva ĉiĉeronino. Dum la sabatvespera spektaklo vi malkovros Marie LIEBY, freŝbakitan esperantlingvan artistinon, kiu kantos kaj muzikos per diversaj instrumentoj. Aliĝilo trovebla ĉe: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr/

Aliĝu al IJF, Ostuni (Br), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo 2013!

La unua aliĝperiodo por la Internacia Junulara Festivalo 2013 estas plilongigita ĝis la 21-a de Januaro. Kiu ankoraŭ ne faris, ne maltrafu la okazon por aliĝi je la plej malalta kosto! http://iej.esperanto.it/ijf/2013/?page_id=15&lang=eo

49-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en UTENA, Litovio, la 6-an ĝis 14-an de Julio 2013

Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn ĉefajn taskojn de Esperanto-agado, interŝanĝi sperton pri esperantista laboro, perfektiĝi en Esperanto, enhavoriĉe pasigi la tempon. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Aliĝu ĉe Litova Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas aliĝi telefakse +370-37-228616 aŭ rete al litova.ea ĉe mail.lt. Pliaj informoj baldaŭ: http://www.esperanto.lt

Bv. helpi al Esperanto sur android per 1.99 € aŭ plusendo de tiu informo

Eble kelkaj el vi jam legis pri la laboro de Jacob Nordfalk, dank' al kiu nun elekteblas Esperanto-klavaro tute nature el la sistemaj klavaroj ĉe android ekde versio 4.2. (https://plus.google.com/114820443085046080944/posts/caqgknUCk5b)

Tio estas tre grava atingo por la disvastigo kaj uzo de Esperanto. Nun ĉiu, kiu elektas klavaron en tia android-sistemo, vidos Esperanton tuj apud la angla (bildojn pri tio vi povas vidi ĉitie: http://www.ipernity.com/blog/feliĉ/430835)

Por ebligi al Jacob daŭrigi tiun laboron, mi kreis promeson kontribui 1.99 eŭrojn al aĉeto de nexus7 por Jacob Nordfalk, (http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob) kiu programis la sistemklavaron Esperantan por android por ke li povu plu fari tion, sed nur se 100 aliaj personoj promesas fari same. Pliaj detaloj pri la agado legeblas en la tiucela retejo: http://www.promesobanko.com/nexus7porJacob

EKO-KULTURA Ĉirkaŭmonda Karavano

Tre baldaŭ nia internacia teamo lanĉos projekton “EKO-KULTURA Ĉirkaŭmonda Karavano”, ĉefa aranĝo de la EKO-KULTURA Tutmonda Movado. KONCEPTO - La Paco kiel celo, Kulturo kiel rimedo, lingvo kiel ilo, amas-komunikiloj kiel respondeco. MISIO – subteni soci-gravajn iniciatojn.

La VOJ-ARKITEKTURO

Inform-Eduka Centro de la Karavano konsistos el TRI DUON-SFEROJ diametre je 7 metroj (laŭ la tri movadaj tem-branĉoj: naturo, homo, kultura heredaĵo) lokita proporcie laŭ la rondo. En ĉiu – po 3 plasmaj TV-ekranoj kun son-amplifilo, mikrofonoj, ekspoziciaj amaskomunikilaj tabuloj, aliaj modernaj aparatoj. Ĉi Karavana movebla centro konstruitos en ĉiu Karavana urbo.

La ITINERO

La Eŭropea unua parto de la Karavano: Ukrainio, Hungario, Ĉeĥio, Pollando, Slovakio, Kroatio, Serbio, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Italio, Francio, Hispanio, Portugalio.

Pliaj informoj: http://www.facebook.com/EKOKULTURA, http://www.ekokultura.info

KOTONA GAZETO 2012-11-21 numero 1 aperis

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/ UEA kunvenis en Kotonuo, Benino, Adjé Adjévi el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA, Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de Scio Sen Bariloj (SSB) kaj Mirejo Grosjean, membro de SSB. Plie partoprenis Latifou Gbadamassi el Lokossa, Benino, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (AbeE).

Demando:

Kial ne okazigi tutafrikan kongreson? Tia evento endas, nepras, eblas.

SSB pretas organizi tian kongreson en kunlaboro kun Afrika Komisiono (AK) de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).

Datoj: de la 29a de decembro 2013 ghis la 4a de januaro 2014

Loko : Kotonuo, Benino

Partnerado

Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aŭ busveturadon al Kotonuo, SSB lanĉas jenan strategion:

Unu LA el la “nordo” (inkluzive Aŭstralion kaj Novzelandon) subtenas finance la vojaĝon kaj restadon de unu aŭ pluraj membroj de unu LA en Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendas minimume unu membron por ebligi konatiĝon.

Pri Kotonuo: bv legi http://mirejo3.blogspot.com en novembro 2012.

INTERNACIA STUDUMO PRI TURISMO KAJ KULTURO (ISTK) en 2013

Internaciaj Esperanto-kursoj en Bydgoszcz dum 21.01.2013-20.04.2013 pri Bydgoszcz (Pollando) kaj turismo en la mondo, diplomatio, pola kaj ĉina kulturoj kaj lingvoj, tradukado, entreprenemo kaj ankaǔ pri arta keramiko okaze de 125 jaroj de Esperanto

Eblos ankaŭ samtempe studi ĉe Ekonomia Universitato en Bydgoszcz (WSG-EUB). Tiucele aliĝinte al ISTK-studado kaj paginte 200 EUR eblas ankaŭ ricevi invitilon – konfirmon de Ekonomia Universitato por pola vizo, kiu ebligos ricevi ankaŭ Schengen-vizon por 90 tagoj.

Pliaj detajloj: http://www.esperanto-studium.za.pl aŭ ret-poŝte: stud-esperanto ĉe wp.pl

Venontaj renkontiĝoj

1a aktivula trejnado de BEJO, Bienlernejo Bona Espero, proksime de la ĉefurbo Braziljo, Brazilio, 10-a ĝis la 16-a de januaro, bejoesperanto ĉe yahoo.com.br
33a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kune kun la Brazila Kongreso de Esperanto, Barra do Garças, Brazilio, 16-a de januaro ĝis 20-a de januaro, bejoesperanto ĉe yahoo.com.br
10-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, Katmando, Nepalo, 26a de februaro ĝis la 11a de marto 2013, nespa.1990 ĉe gmail.comluno1962 ĉe gmail.com
Iberia Renkontiĝo 2013, Madrid, Hispanio, 15a ĝis 17a de marto 2013, IRoMadrido2013 ĉe gmail.comhttps://www.facebook.com/events/231813830280788/
IJF, Ostuni (Brindisi), Italio, 27a de marto ĝis 2a de aprilo, https://www.facebook.com/events/149023481906924/
1a Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013, https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu