TEJO-aktuale: numero 338, 2012-12
Se vi havas kreivan menson kaj lertajn manojn, tiam tiu ĉi mesaĝo estas
por vi. Ĉu okazis al vi ke vi volis informi pri Esperanto al eksteruloj
sed simple havis nenion por enmanigi al ili? Aŭ ĉu vi ŝatus helpi al la
Landaj Sekcioj ekhavi tiajn varbo-materialojn? Aŭ ambaŭ? :)
Ni preparas mallongan trafan informilon pri Esperanto kaj TEJO kiu estu
facile tradukebla al aliaj lingvoj, kaj kies lokajn versiojn la aktivuloj
en diversaj landoj povos utiligi kiel flugfoliojn dum informado. Ĝuste vi
povus helpi krei ĝian aspekton tiel ke ne nur la enhavo estu informplena,
sed ankaŭ la vizaĝo estu alloga. Interesita? Kontaktu nin: informado ĉe tejo.org .
Malsukcesa elŝuto.
Konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 14-tagan Internacian Himalajan
Renkontiĝon 2013 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj.
Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo
rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la
Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj
samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la
samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni
Esperanton dum la Renkontiĝo. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu
al ĉiuj aĝgrupoj.
Por pliaj informoj kontaktu: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518
Kathmandu, Nepal. Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj: nespa.1990 ĉe gmail.com aŭ luno1962 ĉe gmail.com.
- "Sonsistemo" estas unu el la kantoj aperantaj en la disko
"Civilizacio" de "Strika Tango". Fizika KD disponebla ĉe: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd70&.
- Tri projektoj de albumoj de metala muziko kadre de la promeskampanjo de
Vinilkosmo: BaRok', Krio de morto, Supernova
se vi ŝatas metalon, pezan rokon , industrimetalon, ktp.. antaŭmendu,
subtenu tuj tiujn album-projektojn ĉe: http://goo.gl/5pvMO
- Floréal Martorell ricevis la ĉi jaran FAME-premion. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426080?lg=en&hash=d09b343e3d87a24c22c44289318b0319
- Malkovru “Jim Petit kaj siaj glit-gitaroj”: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426520
- Apero de la 1a albumo de la "Promeskampanjo" - "Okcitanio" de
PATRIC. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/426980
- Jen bonega prezento de la nova albumo "Okcitanio" de Patric ĉe Pola
retRadio ! Legu pli kaj aŭskultu en nia blogo ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/429645
29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013
http://www.internacia-festivalo.de
Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a
de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo
31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto
Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28a ĝis 30a de decembro 2012,
https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto
Jarfina FESTEego kun Silvestra-Novjara FESTeno, Esperanto-kastelo
Gresillon, Francio, 28-a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013, http://www.gresillon.org/jarfino
4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de
januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://www.jes.pej.pl
4-a
NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo, 3a de
januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/
(atentu: g x estas ĝusta retadreso)
Post-JES-festo en Berlino,
Germanio, 5a de januaro 2013, https://www.facebook.com/events/321141581334134/
1a aktivula trejnado de BEJO, Bienlernejo Bona Espero, proksime de la
ĉefurbo Braziljo, Brazilio, 10-a ĝis la 16-a de januaro, bejoesperanto ĉe
yahoo.com.br
33a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kune kun
la Brazila Kongreso de Esperanto, Barra do Garças, Brazilio, 16-a de
januaro ĝis 20-a de januaro, bejoesperanto ĉe
yahoo.com.br
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia
Kalendaro: http://www.eventoj.hu