TEJO-aktuale: numero 337, 2012-11

Informoj pri tri aranĝoj en Brazilo dum januaro

BEJO okazigos tri porjunularajn eventojn en januaro

Inter la 3-a kaj la 6-a de januaro okazos NOVA, la Novjara Aranĝo de BEJO. Por la unua fojo ĝi okazos ĉe la marbordo kaj en la nordoriento de Brazilo, en la urbeto Tibau do Sul, subŝtato Norda Riogrando. Pliaj informoj troveblas ĉe la retejo http://novjaraaranĝo.wordpress.com (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Je la sekva semajno BEJO okazigos, inter la 10-a kaj la 16-a de januaro, la unuan aktivulan trejnadon de BEJO, en la Bienlernejo Bona Espero, proksime de la ĉefurbo Braziljo. La celo de tiu evento estas kapabligi aktivulojn por la movado. Ne-BEJO-anoj ankaŭ estas bonvenaj al tiu evento. Por aliĝi, bv. kontakti BEJOn per la retadreso bejoesperanto ĉe yahoo.com.br. Restas malmulte da lokoj.

Tuj poste, okazos karavano de Bona Espero al la urbo Barra do Garças, en la subŝtato Matogroso, kie okazos la 33a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, kune kun la Brazila Kongreso de Esperanto. Aliĝo estas senpaga por eksterlandanoj kaj eblas aliĝi surloke.

Por daŭre informiĝi pri BEJO-eventoj, bv. sekvi nin en Tvitero: http://twitter.com/bejoesperanto

2a Printempa Esperanto-KunvenO (PEKO 2), La Marlagne, Belgio, 17a ĝis 19a de majo 2013

Mojosa renkontiĝo en Valonujo. Venu peki kun ni! Legu pli: https://www.facebook.com/events/428080153920714/

[Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS 2012] Ankaŭ la dua PosAmiko nun haveblas en la reto

Malsukcesa elŝuto.

Radio en lingvo Esperanto, informoj pri Esperanta mondo

Radio Verda Stacio. Aŭskulut ĉe http://www.verdastacio.net

Post-JES-festo en Berlino, Germanio, 5a de januaro 2013

Ĉu vi planas viziti Berlinon tuj post JES? Venu kaj festu kun multlanda internacia grupo en la trinkejo de kultura centro!

La kulturcentro estas apud S-trajna stacio “Schönhauser Allee” kaj 600m for de U2 Eberwalder Str. Pasintjare ni estis ĉirkaŭ 40 homoj el multaj landoj... pretiĝu surpriziĝi pri la bonega etoso! :) Legu pli: https://www.facebook.com/events/321141581334134/

[Varsovia Vento Elsendoj] Fino de la somer-aŭtuna paŭzo!!!

Malsukcesa elŝuto.

Albumeto de Jonny M. haveblas

Tie ĉi vi trovas mian novan albumeton "Nove Lingwa", kiu estas en la lingvo "Lingwa de planeta". Bonvole sendu plu se vi ŝatas kaj mi dankas Dimitri por liaj korektaĵoj!

Ligilo por la video: http://youtu.be/x2REvF5nDzc

Ligilo por la elŝuto: http://www.jonny-m.org/?p=455&lang=eo

[instru-german] Unua informilo pri la 46a Konferenco de ILEI, Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanio, 12a ĝis 18a de julio 2013

Malsukcesa elŝuto.

Nova projekto aldoniĝis en la promeskampanjo de Vinilkosmo

La eksterordinare bona metala bando BaRok’ planas eldoni fizikan k-diskon en Esperanto, ene de la promeskampajo lanĉita de Vinilkosmo. Aŭskultu la bandon ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=7TxRQQfZKQ4

Sed por realigo de la projekto, nepras apogi la kampanjon lanĉitan de Vinilkosmo: Kiel? Vizitu la suban ligilon kaj elektu la bandon BaRok´. Krome, varbu apogantojn inter viaj geamikoj. Helpu disvastigi la mesaĝon! Jen la ligilo: https://docs.google.com/spreadsheet/viewform?fromEmail=true&formkey=dGMtYkI1OE5HdDRCRUIzeGdKOFRSV3c6MQ

Venontaj renkontiĝoj

KLERIGKURSO, STUDSESIO ĉe Germana Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio, 14a ĝis 16a de decembro, http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=61311937

29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo

31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28a ĝis 30a de decembro 2012, https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto

Jarfina FESTEego kun Silvestra-Novjara FESTeno, Esperanto-kastelo Gresillon, Francio, 28-a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013, http://www.gresillon.org/jarfino

4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo, 3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/ (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu