TEJO-aktuale: numero 336, 2012-10-20

Belartaj Konkursoj de UEA en 2013 alvokas partopreni

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 64-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 98-a Universala Kongreso en Rejkjaviko. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo infanlibroj. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas ‘Luigi Minnaja’.

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2012. Unu premio. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 476, 2012-10-20) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#3

Esperanto-filmkonkurso "125 jaroj da Esperanto"

Je la 10 de Aŭgusto, mi jam sendis informon al vi pri la internacia filmkonkurso. Intertempe ni ricevis 17 kontribuojn el 10 diversaj landoj. Multaj pliaj filmistoj volis kontribui, sed ne povis pro la frua limdato (30a de Septembro). Tial ni decidis plilongigi la limdaton al la 31a de Decembro 2012.

La internacia filmkonkurso estas kontribuo de la Germana Esperanto-Asocio al la 125 jaroj de Esperanto. Pliaj informoj troviĝas sube aŭ je http://esperanto.de/gea/film-eo.html aŭ je intervjuo de Ĉina Radio Internacia http://esperanto.cri.cn/641/2012/08/24/1s139970.htm. Bonvolu helpu nin subteni tiun gravan datrevenon:

- Mi petas vin distribui la PDF al ĉiu de viaj Esperanto-amikoj, (nacie kaj internacie). Ju pli multe, des pli bone. Bv. petu viajn amikojn redistribui la dokumenton.

- Eble vi ankaŭ povus aranĝi publikadon en gazetoj aŭ interretaj forumoj.

- Mi ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj tradukas la dokumenton al siaj lingvoj kaj sendas ĝin al filmistoj aŭ filmakademioj en sia lando. Jam ekzistas tradukoj por jenaj lingvoj: Deutsch, English, Español, Nederlands, Srpski, Esperanto

Mi dankas vin por via subteno, Rainer Kurz, Organizanto de la filmkonkurso

Jarfina FESTEego kun Silvestra-Novjara FESTeno, Esperanto-kastelo Gresillon, Francio, 28-a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013

Okazas la 3an fojon en la franca Esperanto-kastelo Gresillon de la 28-a de decembro 2012 ĝis la 2a de januaro 2013

Detalo: http://www.gresillon.org/jarfino

Kontakto: +33-2.41.89.10.34, kastelo ĉe gresillon.org

MCE Gresillon, F-49150 SAINT MARTIN D’ARCE

[tejo] Via kontribuo gravas - membreco kial?

Mi volas fari varb-kampanjon por membreco en UEA/TEJO. En ĉiu de la venontaj eldonoj de la landa membrogazeto “E-o aktuell” (Germanio, Austrio) aperu eta, kelkfraza anonco kun tiu enhavo :"Kial mi membras en UEA/TEJO" inkluzive foton (se tio eblas) de la opinianto. Do ne temas pri ia enketo, esploro, ktp, nur pri mallonga anonco.

Bonvole sendu al mi foton de Vi (se tio eblas, estus ja pli bele kun foto, kiu estas sufiĉe granda por preso), Vian nomon, Vian loĝlokon (nur urbo kaj ŝtato) kaj Vian individuan opinion/sperton/klarigon pri: "Kial mi membras en UEA/TEJO:" per kelkaj mallongaj frazoj, ankaŭ eblas aldona respondo al "kial mi estas en la Delegita Reto de UEA". Kaj se Vi volas 1 ĝis 2 frazojn pri Vi mem.

Koran dankon pro Via peno! Uwe Stecher, punktor ĉe live.at, Vieno, Austrio, http://www.esperanto.at

Raporto pri la pupekspozicio okazinta en oktobro en Higashikagawa

La unua Esperantokongreso en Bogor, Indonezio, 5a ĝis la 8a de Aprilo 2013

Ĝoje kaj kore la indoneziaj esperantistoj invitas eksterlandajn samideanojn partopreni en la unua Indonezia Esperanto-Kongreso, de la 5a ĝis la 8a de aprilo 2013 en Bogor. Unu el la celoj de la kongreso estas konigi Esperanton en la urbo kaj alia estas kunigi la esperantistojn el la tuta lando por krei landan asocion. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi ankaŭ eksterlandanojn. Estos eblo partopreni antaŭ- kaj postkongresajn ekskursojn, sed ilia daŭro ankoraŭ ne fiksiĝis kaj dependas ankaŭ de la interesiĝo montrata al ili. Pliaj informoj estos aldonitaj laŭ la tempo en ĉi tie. Donacoj por la okazigo de la kongreso bonvenas ĉe la UEA-konto iesa-p. Pliaj informoj en la kongresa retpaĝo: https://sites.google.com/site/iek2013bogor/

[esperantic.org] Lernu malkaŝas eron de la nova kursrakonto

Malsukcesa elŝuto.

Fotogalerio pri la 23-a jariĝo de la Templo de Bona Volo

Ĝoje kaj plezure ni invitas vin rigardi fotogalerion pri la memorfesto omaĝe al la 23-jariĝo de la Templo de Bona Volo (TBV), kiu okazis je la ĵus pasinta 20-a de Oktobro, per la ligilo: http://www.boavontade.com/fotos/index2.php?option=com_galeriasmc&view=exibirgaleria&id=161&idioma=6

"Infanoj de Afriko" el albumo "ORIGINOJ" de Zhou-Mack Mafuila

En bela filma prezento: http://youtu.be/gVJ4exVAnU4

Venontaj renkontiĝoj

La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Rotterdam, Nederlando, 27a novembro 2012, https://www.facebook.com/events/468565676521636/ kaj http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#1

KLERIGKURSO, STUDSESIO ĉe Germana Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio, 14a ĝis 16a de decembro, http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=61311937

Eŭropa rendevuo de Stella, Stella-Plage, Nord-Pas-de-Calais, Francio, 17a de novembro 2012, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm

29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo

31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28a ĝis 30a de decembro 2012, https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto

4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo, 3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/ (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu