TEJO-aktuale: numero 335, 2012-11
La venonta Iberia Renkontiĝo okazos meze de la Iberia Duoninsulo, en
Madrid, inter la 15a kaj la 17a de marto 2013.
Ni atendas vin ĉiujn al amuza kaj vere MJSa etoso kie renkontiĝos homoj
en pluraj popoloj de nia peco da tereno inter la Atlantiko kaj la
Mediteraneo: galegoj, valencianoj, katalunoj, leonanoj, portugaloj,
manĉanoj, ktp ktp. uzante ĉiuj Esperanton, do ni ankaŭ bonvenigas
partoprenontojn el aliaj landoj!!
Retpaĝo nun je redaktado. Pliaj informoj: IRoMadrido2013 ĉe gmail.com
aŭ https://www.facebook.com/events/231813830280788/
Venu kaj ĝuu!! Hispana Esperanto - Junulara Societo (HEJS)
Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo! DEJO
invitas vin de vendredo la 28-a de junio ĝis lundo la 8-a de julio. Vizitu
http://roskilde.festoklubo.dk/rf13.
La Roskilde Festivalo dum pli ol 40 jaroj okazadas en Roskilde, Danujo,
kaj nuntempe havas 110 000 partoprenantojn, el kiuj 27 000 estas
volontuloj. Kaj el tiuj 27 000 volontuloj, ĉirkaŭ cent (espereble) estos
esperantistoj.
Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta
semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno,
tendojn kaj limigitan kvanton da matracoj kaj dormsakoj. Se vi volas
privatecon, kunportu propran tendon.
Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo
Portugallingve: http://esperantoilustrado.blogspot.com.br
Esperante: http://esperantoilustrita.blogspot.com.br
Malsukcesa elŝuto.
2-a BIERo, Žatec, Ĉeĥio, 9a ĝis la 11a de novembro 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=1087&lang=eo
La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo, Rotterdam, Nederlando, 27a
novembro 2012, https://www.facebook.com/events/468565676521636/
kaj http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#1
KLERIGKURSO, STUDSESIO ĉe Germana Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio,
14a ĝis 16a de decembro, http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=61311937
Eŭropa rendevuo de Stella, Stella-Plage, Nord-Pas-de-Calais, Francio, 17a
de novembro 2012, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm
29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013
http://www.internacia-festivalo.de
Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a
de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo
31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto
Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28a ĝis 30a de decembro 2012,
https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto
4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a
de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://www.jes.pej.pl
4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo,
3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com
/ (atentu: g x estas ĝusta retadreso)
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu