TEJO-aktuale: numero 334, 2012-10
La 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo estos unu el la lastaj aranĝoj
de la festado de la 125-jariĝo de Esperanto. La ĉefpreleganto estos prof.
Humphrey Tonkin, kiu parolos pri la temo "125 jaroj: Esperanto tiam kaj
nun". Krome li traktos, sub la temo "Traduko kaj originalo en la
Esperanto-literaturo", la nocion ke Esperanto-literaturo estas en si mem
tradukita literaturo -- en la senco, ke ĉiu literatura verko en Esperanto
estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.
Estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. Aldone al
specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en
la libroservo , butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn
en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan
tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo. Legu pli: https://www.facebook.com/events/468565676521636/
kaj http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=476#1
FESTO 2012 iĝis la plej grava ĉi-jara muzika evento en Esperantujo kun
koncertoj de Zhou-Mack Mafuila, “Espo Despo”, Gijom, “Dolĉamar”
(jes, kun "ĉ"!), Jonny M, du lokaj grupoj kaj kun spektaklo de la Pariza
trupo “Kvak”.
Legu pli detale en la riĉe ilustrita artikolo de Flo Martorell, aperinta
en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La
Balta Ondo. http://sezonoj.ru/2012/09/festo/
Malsukcesa elŝuto.
Dumviva lernado: Instruado de Esperanto al ĉiuj generacioj
En 2013 – post konferenco en Azio kaj antaŭ verŝajna serio de
konferencoj ekster Eŭropo – ILEI organizos sian 46-an konferencon en la
Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Ĝi okazos semajnon antaŭ UK kun
postkonferenca vetureblo al Rejkjaviko, Islando. Legu pli: http://ilei.info
Grupo de esperantaj tradukistoj kaj bildistoj tre ĝentile sendis al ni
belajn ilustritajn fabelojn por senkoste disdoni ilin sed la grupo petas
anonimecon.
Jen la ligilo por senpaga elŝuto: http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/
Oni povas kopii kaj disdoni ĉi tiujn dosierojn sed senkoste kaj sen
profita celo!
Portal Kunlaboro http://www.kunlaboro.pro.br
44a Korea Kongreso de Esperanto, Hanmaeum Jayeon Hakgyo en Jangseong,
Koreo, 27a kaj 28a de oktobro 2012 https://www.facebook.com/events/437603652941932/
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, Kastelo Greziljono, Francio,
27a de oktobro ĝis 3a de novembro, http://www.gresillon.org/autune
Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de
novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/
kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo
(atentu: c x estas ĝusta retadreso)
1a skolta rendevuo, Rosée, Namur, Belgio, 2a ĝis 4a de Novembro, http://verdajskoltoj.wordpress.com/
9-a Rata Rendevuo „Tra urbo kaj vilaĝo“ kun koncerto de "Kapriol",
Hameln, Germanio, 3a kaj 4a de novembro 2012, http://www.esperanto.de/hameln
2-a BIERo, Žatec, Ĉeĥio, 9a ĝis la 11a de novembro 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=1087&lang=eo
KLERIGKURSO, STUDSESIO ĉe Germana Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio,
14a ĝis 16a de decembro, http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=61311937
Eŭropa rendevuo de Stella, Stella-Plage, Nord-Pas-de-Calais, Francio, 17a
de novembro 2012, http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm
29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013
http://www.internacia-festivalo.de
Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a
de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo
31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto
Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28-30a de decembro 2012, https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto
4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a
de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://www.jes.pej.pl
4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo,
3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/
(atentu: g x estas ĝusta retadreso)
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu