TEJO-aktuale: numero 333, 2012-09-26

Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA

La paĝo de UEA en Facebook superis 3000 ŝatantojn la 22-an de septembro. Plej populara ĝi estas en Brazilo, kie ĝi havas 352 ŝatantojn. Sekvas Usono (280), Francio (195), Italio (144), Hispanio (136), Pollando (128), Germanio kaj Meksiko (po 108), Argentino (93), Rusio (73), Hungario (72), kaj Britio (65). La plej granda kresko okazis en la ĉi-jara kongreslando Vjetnamio, kie la ŝatantoj plimultiĝis dum la lasta jaro de nura deko al 46. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 473 , 2012-09-26) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=473#3

Junulara klubo en Moskvo: aliĝu, informiĝu

Junulara klubo en Moskvo: aliĝu, informiĝu kaj montru solidarecon aŭ eĉ kunagadu: https://www.facebook.com/EkMasi

Aliĝu al Esperanto-projekto de Tutmonda Karavano "EKO-KULTURO"

[Esperanto] Helpu al bakalaŭra laboraĵo pri Esperanto kaj turismo

Karaj esperantistoj! Bv. helpi min pri mia bakalaŭra laboraĵo pri Esperanto kaj turismo, kaj plenigu mian demandaron! Laŭeble bv. ankaŭ gisvastigi ĝin! Bezonatas malpli ol dek minutoj! Koran dankon! Szilva Szabolcs (Szabi)
https://docs.google.com/spreadsheet/viewform?formkey=dFpUTmdST3NJMl9XVjRvcV9BUEJQMlE6MQ

Invito al kompleta C1-kurso kun instruisto, en Interreto

Se vi deziras plialtigi vian konon de Esperanto je unu nivelo, jen eblo partopreni kompletan, komenciĝontan en Interreto universitatan C1-kurson. Ĝi estas oficiala kurso de la fama universitato, Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. La propono koncernas tri eksterlandanojn (el la tuta Okcidenta Eŭropo, inkluzive de la okc. parto de Skandinavio).

La lernado disvolviĝos plene en Interreto, vive, realtempe. La lecionoj okazados 1-2-foje semajne, dum unu universitata jaro (du semestroj). Unu el la lerntagoj estos merkredo (eventuale jaŭdo), komenco de la leciono: 20.45 (la horo en Pollando). La alia tago estos interkonsentita kun la partoprenantoj. La tuta unujara, 90-hora kurso (+ 30 horoj da propra, gvidata ret-lernado) kostas 387 eŭrojn.

Informoj, aliĝoj: esperanto.instruado.jag.univ.pl [ĉe] gmail [punkto] com. Bv. aliĝi prefere ĝis la 16-a de oktobro.

[Esperanto] Saluton amikoj! Bonvole subtenu Jonny M.!

Saluton amikoj! Bonvole subtenu min kaj promesu aĉeti mian novan albumon ĉe la nova VINILKOSMO-kampanjo nomata "promeskampanjo". Se sufiĉe da homoj promesas, mi kapablas publikigi mian albumon!!!
Tie ĉi vi povas aŭdi mian muzikon: http://www.youtube.com/watch?v=KP3px4HUzpg, http://www.youtube.com/watch?v=WVOxaWhg3qE
BONVOLE PROMESU TIE ĈI POR EBLIGI MIAN SEKVAN ALBUMON!
Iru al: http://goo.gl/5pvMO

11a NR kaj 4a NIS en Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013

Ni invitas vin partopreni en la dekunua Novjara Renkontiĝo (NR), ĉi-foje en Xanten, urbo proksima al Belgio kaj Nederlando. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn. Legu pli: http://www.esperantoland.org/nr/

Samtempe okazos la kvara Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje doni la ĉambrojn de unu koridoro al la NIS-partoprenantoj. (La ceterajn koridorojn ni planas dividi inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.) Legu pli: http://www.esperantoland.org/nis

Eŭropa rendevuo de Stella, Stella-Plage, Nord-Pas-de-Calais, Francio, 17a de novembro 2012

Diversaj staĝoj por studi la lingvon

Koncerto de Jacques Yvart kaj prezento de lia nova KD

Prezento de la mirindaj kolektoj de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge

Vizito de le Touquet - Paris Plage

Kaj plie salono pri libroj en le Touquet...

Pliajn informojn ĉe http://esperanto.nord.online.fr/eo/stella/index.htm

Ankoraŭ eblas aliĝi por studado 2012-2013

Internaciaj Esperanto-kursoj en Bydgoszcz dum 1.10.2012-20.04.2013 pri Bydgoszcz, Pollando kaj turismo en la mondo, diplomatio, pola kaj ĉina kulturoj kaj lingvoj, tradukado, entreprenemo kaj ankaŭ pri arta keramiko okaze de 125 jaroj de Esperanto. Legu pli: http://www.esperanto-studium.za.pl, http://www.esperanto.bydgoszcz.eu kaj http://www.studium-eldonejo.za.pl

Venontaj renkontiĝoj

13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012 http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo

Lingva Festivalo, Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, Rusio, 20an kaj 21an de oktobro 2012 http://www.lingvafestivalo.org aŭ Massimo info ĉe esperanto21.org

44a Korea Kongreso de Esperanto, Hanmaeum Jayeon Hakgyo en Jangseong, Koreo, 27a kaj 28a de oktobro 2012 https://www.facebook.com/events/437603652941932/

Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, Kastelo Greziljono, Francio, 27a de oktobro ĝis 3a de novembro, http://www.gresillon.org/autune

Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/ kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo (atentu: c x estas ĝusta retadreso)

1a skolta rendevuo, Rosée, Namur, Belgio, 2a ĝis 4a de Novembro, http://verdajskoltoj.wordpress.com/

9-a Rata Rendevuo „Tra urbo kaj vilaĝo“ kun koncerto de "Kapriol", Hameln, Germanio, 3a kaj 4a de novembro 2012, http://www.esperanto.de/hameln

2-a BIERo, Žatec, Ĉeĥio, 9a ĝis la 11a de novembro 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=1087&lang=eo

KLERIGKURSO, STUDSESIO ĉe Germana Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio, 14a ĝis 16a de decembro, http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=61311937

29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo

31a Komuna Seminario 2012, "Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28-30a de decembro 2012, https://sites.google.com/site/komunaseminario2012/esperanto

4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo, 3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/ (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu